Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/04/29

Esperantaj literoj en komputilaj medioj

Okazas senfina debato en Esperantujo pri esperantaj literoj; niaj belaj ĉapeloj. Certas ke antaŭ kelka tempo estis malfacile skribi tiajn literojn per komputiloj, sed hodiaŭ, danke al unikodo, tio ne devus esti problemo, ekzemple, en linukso, eblas skribi esperante sen fari strangajn agordojn. Mi kredas ke post kelka tempo la debato ĉesos ĉar en ĉiu komputilo eblos skribi en ĉia skribsistemo, ekzemple, ĉe blogger nun eblas skribi Hindie per ĉia komputilo [angla retejo].

2 comments:

Anonymous said...

Petro,
Mi ne opinias, ke nun estas facxila por cxiuj skribi kun cxapeloj. Sxajnas al mi, ke Unikodo, ekz-e, estas por komputil-havantoj. Tamen mi ne havas komputilon. En Usono, se oni ne havas komputilon, oni povas ankoraux iri al la librejo per uzi la komputilojn tie senkoste. Tamen la bibliotekoj ofte ne permesas la uzon por senlima tempo. Do, kiam vi vidas, ke mi ankoraux uzas x-metodon, vi scias ke mi estas, kiel cxiam, malricxa.

pqs said...

Klarko, kompreneble, ne ĉiam eblas, sed post kelka tempo eĉ en librejeoj oni povos uzi unikodon... ĉar, ekzemple, ubuntuo, ĉiam uzas unikodon, baldaŭ ĉiuj kompituloj modernaj uzos ĝin.

Post a Comment

Freŝaj komentoj