Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/09/24

Internacia Seminario 2007

Pasintjare mi partoprenis Internacian Seminarion. Tio, kion mi plej ŝatis, estis havi la eblecon vivi esperante dum kelkaj tagoj. Mi multe lernis pri nia lingvo kaj pri kiel malsamaj homoj parolas ĝin malsame. Ankaŭ mi ŝatis demandi al la aliaj partoprenantoj, kial ili parolas esperanton, kaj mi lernis ke, ĉiu homo lernis esperanton pro malsama kialo.

Do, pro tio ke la sperto estis interesa kaj agrabla, mi partoprenos denove ĉi jare, kaj la novaĵo estas ke mi ne iros tien sola, kiel pasintjare, sed kune kun mia koramikino kiu nun lernetas esperanton. Mi ŝatus ke ŝi havos sperton tiom bonan ol la mia.

Kaj vi, ĉu vi partoprenos IS-on?

5 comments:

Kristof said...

Chi jare, kiel en la pasinta, mi pautos al IS. Post kvar partoprenoj, mi lacighis kaj volas provi la polan ASn.

Chiukaze, bonan ISn al chiuj partoprenontoj!

pqs said...

Bonan ASon!

Anonymous said...

Jeess. Mi estos tie kompreneble kunorganizante... Kio helpis al vi senti komforta kaj integrita en la renkontigxo? Estus interese scii por povi ripeti :-)

Amike,
El.li

pqs said...

saluton! Eli!

Estas malfacile diri unu unuopa afero. Mi ŝatis la gufujon, la ludejon, la drinkejon kaj la aligatorejon. Ĉiuj ĉi ejoj estas lokoj kie oni renkontras aliajn homojn kaj povas havi interesajn konversaciojn. Fakte, ĉi tiu estas la unua celo de mia ĉeesto, paroli la lingvon. Ankaŭ mi ŝatis la filmojn kaj danci. Sed ĉi jare, mi ne venos sole, mia amikino komprenetas la lingvon sed ankoraŭ ne parolas ĝin. Do mi ŝatus ke okazus eventoj por komencantoj.

Dankon por legi mian blogon kaj aŭskulti miajn petojn!

Ĝis baldaŭ!

Anonymous said...

Hm. Mi pripensas pri ebleco kiel pli enplekti la novulojn. Ni jam en la teamo konstatis ke tio estas grava.

Amike, El.li

Post a Comment

Freŝaj komentoj