Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon.

2007/11/08

Ĉu esperanto sen popolo?

Esperanto estas interesa lingvo ĉar ĝi travivas eĉ se ne ekzistas popolo kiu adoptis ĝin kiel propra lingvo kaj eĉ se preskaŭ neniu transdonas ĝin al siaj gefiloj.

Sed, almenaŭ dum 1901, Zamenhof opiniis malsame:

(...) Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!

(...) Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. (...)

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo.

L.L. Zamenhof, Letero al Kofman, el la libro Mi estas homo.
Kion vi opinias pri tio?

2 komentoj:

Anonymous said...

En letero al Naftali Zvi Maimon en 1916, Walter Lippman skribis:

"Tiam [la jaron antaŭ sia morto] D-ro Zamenhof klare diris al mi, ke enkore li estas cionisto, sed ke lia pozicio en la Esperanto-movado ne permesas al li esti aktiva cionisto... La ideo estis, ke estus malutile por la Esperanto-movado, se li publike apogus ion nacieman."

Ŝajnas do ke pri Hilelismo/Homaranismo LLZ seniluziiĝis pro la komenco de la Unua Mondmilito kaj pro la spertoj de la Judoj en Eŭropo.

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr34/cionista.html

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr35/cionista.html

Sekve la demando, kiun vi levas, estas sensekva, almenaŭ por Zamenhof-kultantoj.

Ken

pqs said...

Dankon Ken!

Mi plu esploros la aferon.

Freŝaj komentoj

Mia alia blogo

Legindaĵoj