Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2008/11/05

Novaĵoj  

Pro la malaktiveco de ĉi tiu haveno, eble vi interesiĝas pri la kaŭzoj de mia malblogemo. Mi ne tro ŝatas skribi publike pri mia vivo, tamen kio okazas ne estas eksterordinara, do mi povas priparoli tion ĉi tie. Resume, mi baldaŭ doktoriĝos. La disertacio estas jam verkita kaj sendita al universitato. Nun, nur bezonatas pretigi la defendon de mia laboro antaŭ ĵurio. Samtempe, mi komencis novan profesian aventuron. Antaŭ tri semajnoj mi eklaboris ĉe la Ebra Observejo, tio estas universitata laborejo kiu interesiĝas pri la Tero (la Ebro estas rivero kiu transiras la regionon). Konsekvence mi nun loĝas en Roquetes (Roketoj), kiu estas vilaĝo lokita en la suda Katalunujo. Mia nuna loĝejo estas provizora kaj sen aliro al la reto. Espereble baldaŭ mi trovos bonan lokon kie mi kaj mia koramikino estos feliĉaj. Espereble, dum la unuaj monatoj de 2009, kiam mi jam estos doktoro (espereble) kaj mia nuna profesia projekto jam estos lanĉita, mia vivo kvietiĝos kaj mi havos pli da tempo por esperantumi kaj blogi. Tamen, mi nun antaŭvidas ke mi ne povos esti tiom aktiva kiel mi estis antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi estis studento.




Mi nun ŝatus iomete paroli pri la usona balotado. Sen nei ĝia graveco por ĉiu mondano, ne nur por la usonanoj, mi opinias ke ĉi-foje oni troigis la aferon, almeaŭ en mia lando. La amaskomunikiloj bombadis nin senĉese pri la afero. Ili faris tion, ĝenerale, malprofunde, sen atingi la kernon de la afero. Fakte, laŭ mia impreso, la amaskomunikiloj kiuj atingis min nur kopiis tion kion ili legis en la usonaj. Mi ja povas legi "The Washington Post" kaj "The New York Times" rete, tradukistoj kiuj nomiĝas sin ĵurnalistoj ne estas bezonataj. Mi opinias ke tiu sinteno estas ligita al tiu (tre eŭropa) inklino miri pri ĉio usona (kaj samtempe stulte malami ĉion usonan, strange, ĉu ne?). Usono estas tre interesa kaj influa lando kiun necesas ke oni analizu detale. Tamen, ni, mediteraneaj eŭropanoj, devus ankaŭ interesiĝi pri tio kio okazas kaj en Eŭropo kaj en la cetera mediteranea regiono. Fakte ni estas tiom eŭropanoj kiom afrikanoj (Minorko, kie mi naskiĝis, estas tiom for el Alĝero kiel el Marsejlo). Plie, ni ne forgesu ke preskaŭ 60% el la leĝoj faritaj en la hispana parlamento estas konsekvencoj de eŭropaj leĝoj kiuj estas farataj kaj en la ne tre demokratiaj eŭropaj ministra konsilistaro kaj komisiono kaj en la eŭropa parlamento. Tamen, tiuj kiuj bombardas nin pri McCain kaj Obama, forgesas informi adekvate pri tio kio okazas en tiuj institucioj. Kiel ni sukcesos ke la eŭropa parlamento havu pli da povo se preskaŭ neniu scias kio okazas ene de ĝi? Do, mi petas al la eŭrop-mediteraneaj ĵurnalistoj informu profesie pri tio kiu okazas mediteranee, ĉiuflanke, kaj komprenigante ne nur kopiante.

No comments:

Post a Comment

Freŝaj komentoj