Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2009/12/14

Pri la lamentinda ŝtato de la Mediteraneo

Tiu informo ne novas, tamen estas memoriginda: la ŝtato de la oceanoj estas lamentinda kaj nia eta Mediteraneo ege malsanas.

Warmed, overfished and polluted, the small Mediterranean Sea is giving scientists a look at what the future may hold for the rest of Earth’s oceans — and it’s not pretty.

Varmigata, ekspluatata kaj poluata, la eta Mediteraneo montras al la sciencistoj eblan estontecon de la ceteraj Teraj oceanoj — kaj ĝi ne belas.

Mediterranean Is Scary Laboratory of Ocean Futures | Wired Science | Wired.com.

Ĉu unu el niaj plej gravaj fontoj el proteinoj estos daŭre elĉerpita sen publika debato? Ĉu la registaroj el riĉaj landoj daŭre monhelpos tiujn kiuj mise administras niajn marojn pere de ĉies mono?

Indas komenci analizi niajn mediajn problemojn kiel tutaĵo. Klimatŝanĝiĝo estas ja grava problemo, tamen ĝi nur estas unu inter la gravaj mediaj problemoj kiujn ni nun havas, speciale dum la proksimaj jardekoj.

2009/12/09

Neologismoj kaj la bona lingvo

Bedaŭrinde mi ne abonas la revuon Esperanto, kaj ne povas legi la artikolojn, kiujn mencias Maria Sandelin en sia lasta blogero, tamen mi havas opinion pri tiu bonlignvisma debato.

Kompreneble, kiel defendas la neologismemaj verkistoj, lingvo bezonas tiom da nuancoj kaj radikoj kiom estas necesaj. Do, havi multajn radikojn ne estas problemo. Ili pravas.

Tamen, veras ke multaj radikoj iam enkondukitaj en nian lingvon ne estas necesaj. Ekzemple, mi malfacile komprenas kial estas bezonataj malsamaj radikoj por “poeto”, “poemo” kaj “poezio”. Kiaj estas la necesaj nuancoj ĉi kaze? Kial ne simple diri “poemisto”, “poemo” kaj “poemarto” aŭ “versisto”, “versaĵo” kaj “versarto”? Ĉi tiu estas nur ekzemplo inter centoj da aliaj dubinde necesaj radikoj. Kiom da neuzataj kaj nenecesaj francdevenaj vortoj estas en niaj vortaroj nur pro tio ke unuopulo iam opiniis ke esperanto mankas vorton?

Mia opinio estas ke verkistoj kreu tiom da radikoj kiom necesaj, sed ili ne forgesu la esencon de nia lingvo. Tro ofte, mi trafas en verkaĵo vorton, kiun mi ne komprenas kaj kiun mi ne trovas en vortaroj, ĉar estas tute nova radiko, nur uzata de unu verkisto. Al kiu utilas nekomprenebla lingvo? Kiam tio okazas mi ĉesas la legadon, ĉar, ŝajne, la verkisto kaj mi ne parolas saman lingvon.

Hodiaŭ mi ankaŭ legis ĉi tiun blogeron de Sonja Kisa, kiu pritraktas la tradukon de la angla vorto "hacker" al esperanto. Kiam mi legis la blogeron, mi tre fieris pri esperanto, ĉar Sonja kunmetas jam konitajn radikojn por krei novajn vortojn, kiujn ĉiu esperantisto kapablas rekte kompreni kaj kiuj eĉ pli bone esprimas la malsamajn nuancojn ol la angla vorto. Precize tia estas la beleco kaj riĉeco de nia lingvo. Pere de ĝi oni facile povas enkonduki leganton aŭ aŭskultanton al nova koncepto sen difini novan vorton. La leganto ja kapablos kompreni ĝin pere de ĝiaj kunmetaĵoj.

Mia sinteno estas ke ĉiu uzu la lingvon laŭ sia vidpunkto. Tiel esperanto evoluos laŭ la uzo. Kompreneble, neniu rajtas devigi lingvostilon al la aliaj. Tamen ĉiu esperantisto pripensu la konsekvencojn de sia elekto. Pro tio, mi klopodos uzi la lingvon bonlingvisme, eĉ se mi malŝatas ke oni nomu tiun stilon "bona lingvo". Tiel, mi parolos pri poemarto, anstataŭ poezio.

***

Ĉi tiu blogero ekestis kiel komento ĉe la blogo de Maria Sandelin.

Freŝaj komentoj