Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2010/08/16

La Morto de Ivan Iljiĉ

Mi ĵus finlegis (hispane) mian unuan Tolstojaĵon, "La Morto de Ivan Iljiĉ". Mi ne certas ke mi vere komprenis la kernon de la libro. Ĉu vi legis ĝin?

Mi opinias ke ĝia kritiko de la aristokrata socio estas iomete tro facila. Mi komprenas ke la vivo de la tiamaj aristokratoj estis malplena kaj hipokriteca (fakte, la aristokrata tavolo estis ŝtelklaso aŭ kleptokratio), tamen la cetera popolo ne estis libera el malmoralaj kondutoj. Same ol nia nuna socio, ĉu eksistas nun iu morale pura klaso?

Laŭ Tolstoj la vivo de unu el la servistoj de Ivan Iljiĉ estas ekzempla, kaj oni komprenas ke ĝi estas tia pro tio ke li devenas el kamparana familio. Ĉu ne estas tro simpleca aliro? Multaj ideologioj subtenis tiun saman vidpunkton. Ekzemple, multaj naciismoj konsideras ke la kamparano estas pura homo, kiu konservas la bonajn kutimojn kaj ankaŭ la nacian lingvon. Tamen, ni ĉiuj scias ke homo ja povas esti malmorala sendepende de sia socia tavolo. Fakte, ni ĉiu iam agis aŭ agas malmorale. Tiu kiu estas libera je peko, ĵetu la unuan ŝtonon.

Tamen, la libro estas tre interesa ĉar ĝi pritraktas temon pri kiu ni ĉiuj interesiĝas. Ofte mi sindemandas ĉu mia vivo estas hipokrita aŭ ĉu mi kunpartoprenas maljustecon. Mi supozas ke vi ankaŭ ofte pripensas tion.

La fino de la libro prezentas morton kiel libereco, kiel forto kiu ebligas malkovri la veron. Mi preferas ne opinii pri tio nun, mi antaŭe devas longe pripensi la aferon, tamen mi ŝatus koni vian vidpunkton tiurilate.

3 comments:

Anonymous said...

Jen du recenzoj pri la Esperanta traduko:
http://www.esperanto.org/Ondo/R-tlstoj.htm

Mi pensas, ke la rakonto kritikas ne nur aristokratojn. Evidente ne multe efikus, en libro, kritiki homojn, kiuj ne legas librojn ...

Ĝi estas la sola tolstojaĵo, kiun mi legis. Liaj aliaj gravaj verkoj estas tro longaj.

ejnro said...

Mi ne legis ajnan verkon Tolstojan. Konsideranta la politikan vidpunkton de Tolstoj (anarhhiismo), kompreni la bildon de kamparanoj estas facile komprenebla. Depende, de la subfluo, anarhhiistoj ofte laudis kamparanan vivon kiel la plej libera char kamparano estas homo sen aliaj ghin regantaj. La pli industialisma anarhhismo estas afero tute alia (kie industrio ehh povis roli kiel la liberigante de la kamparo).

Tia laudado krome estis kutima en lia nuntempo (vidu ekz. la verkojn de norvega verkisto Knut Hamsun, kiu apogis naziismon), sed tio ne signifas ke chiuj politikaj fluoj tenis la saman bildon de eksterurbanoj au ke ghi chie similis.

Se Tolstoj donis tion bildon de la servistoj li probable ankau donis al li pliajn virtojn krom esti kamparano (kio tute ne estas virteca en si mem). Ofte plej utila, lau mi, estas legi tiajn romanojn kiel historiajn dokumentojn, pri kiel la verkisto rigardis sian nuntempon kaj vershajne ghin kritikis.

Toño said...

Hazarde, via blogaĵo tuŝas aferon rilatan al tiu mia lasta, pri la rusia kulturo: http://www.delbarrio.eu/blo/2010/08/la-danco-de-natasha/. Kaj ankaŭ mi alvenas al simila konkludo pri la troa adorado de mez- aŭ superklasuloj urbaj pri la kamparano.
Fakte, Tolstoj probable ilin ne komprenis, kaj, pli frape, ili ne komprenis lin.

Pri la kerno, la rilato al morto, mi bedaŭrinde ne povas opinii, ĉar ankaŭ mi ne legis la verkon.

Post a Comment

Freŝaj komentoj