tag:blogger.com,1999:blog-63215728246790443262024-03-07T21:06:34.540+01:00Haveno MediteraneaUnknownnoreply@blogger.comBlogger72125tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-87315670481649885812016-05-25T11:14:00.003+02:002016-05-25T11:14:26.119+02:00Guglo kaj esperantoPasintsemajne Guglo (Google) prezentis sian vizion de la estonteco en la kunveno "Google I/O". Tiu vizio ripozas sur la uzo de Artefarita Inteligenteco (AI) kaj sur la homa lingvajô kiel alirilo al tiu AI. Tiel, la uzantoj de Guglo povos demandi ion ajn a la Gugla Helpanto (Google Assistant) tiel kiel oni parolas al vera homa helpanto, voĉe aŭ skribe. Tiu AI koplodos respondi la demandon inteligentece.

Evidente, por ke tiu teknologio funkcios, la Guglan AI devas kompreni demandojn faritajn libere (ne per antaŭdefinitaj komandoj), kaj tio ja estas vere malfacila problemo, pro la komplekseco de homa lingvaĵo. Plie, pro tiu komplekseco, la Gugla AI nur kapablos kompreni kelkajn lingvojn. La unua estos la angla. Poste, aliaj multparolataj lingvoj eniros la klubon. Tiel, la plimulto de la homoj ne rajtos uzi la Guglajn servojn per sia denaska lingvo. Ekzemple, tre probable mi devos alparoli Guglon hispane, anstataŭ katalune.

Por esperantisto estas evidente ke Esperanto povus ludi tre interesan rolon en ĉi tiu afero. Esperanto estas pli regula kaj antaŭvidebla ol la naciaj lingvoj, kiujn Guglo celos. Tiel, Esperanto ŝajnas tre taŭga por konversacii kun maŝino. Samtempe, por multaj uzantoj estus pli facile esprimi sin klare (oni devas paroli klare al maŝino) esperante ol per nedenaska nacia lingvo. Mi ja sufiĉe bone parolas la anglan, la nuna Gugla ilo kiu konvertas la voĉon al teksto, ne komprenas mian anglan.

Ĉio ĉi estas memevidenta por esperantisto. Bedaŭrinde, ne estas tiel evidenta por neesperantistoj. Tiel, tre probable Guglo eĉ ne pripensos pri tiu ebleco. Sed ni devus rigardi tiun situacion optimisme kaj konsciiĝi pro tio ke nun esperanto havas etan, etegan, ŝancon, sed ŝancon.

Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-12599750161627436782012-07-16T19:50:00.000+02:002012-07-16T19:50:19.851+02:00Landonomoj kaj lingva reformemoMi komentis en la "Indiana" blogo pri landonomoj kaj reformemo. Jen la komento:

Saluton,

Mi denove gratulas vin pro via decido ekuzi esperanton kiel laborlingvo en “Las Indias”.

Tamen, vi foje uzas Esperanton kurioze. Ekzemple, vi skribis ke
nuntempe vi laboras en Montevideolando. Ĉi tia landonomo estas vere
stranga por miaj okuloj. En siaj Dogmoj de Hilelismo, Zamenhof proponis
ke oni nomu la landojn neŭtrale uzante la nomon de la ĉefurbo kune kun
la radiko “regn-”, kiu signifas “ŝtato”. Ekzemple: Parizregno. Li ankaŭ
uzis la radikon lando kune kun Varsovio (Varsovilando) pro tio ke tiam
la nuna Polujo (aŭ Varsoviregno) ne estis regno (ŝtato), ĉar ĝi
apartenis al la tiama Peterburgregno (Rusujo, Ruslando).

Via metodo nomi landojn estas eĉ pli surpriza se oni legas vian
vikion, en kiu vi mencias tri sufiksojn por landonomoj: “regi-”,
“land-”, “i-” kaj “-uj”. Unue, en tiu ĉi listo estas klara eraro:
“regi-” ne signifas “ŝtato”, ĝi signifas “Ŝtata administrado de bieno”,
la bona radiko por “ŝtato” estas “regn-” aŭ, kial ne, “ŝtat-”, tamen,
laŭ nia tradicio, la plej taŭga radiko estas “regn-”. Due, laŭ via
priskribo de la radikoj, vi devus uzi “regn-” kune kun Montevideo, ĉar
ĝi estas la ĉefurbo de ŝtato. Veras ke Urugvajo estas ŝtato kaj ankaŭ
teritorio, kio ebligus la uzon de “-land”. Tamen Zamenhof, en siaj
Dogmoj, klare uzis “-land” por regionoj sen ŝtato, kiel la tiama Polujo.

http://lasindias.net/indianopedia/Sufiksoj_REGI_-_LAND_-_I_-_UJ

En tiŭ ĉi paĝo vi ankaŭ erare uzas “neŭtr-” anstataŭ “neŭtral-” (dua alineo).

Per ĉi tiu komento mi ne emas esti tia fanfarona esperantisto kiu
malkuraĝigas la novulojn per konstanta erarserĉado. Tute ne. Ankaŭ, mi
ne volas malkuraĝigi kreemon, nek la ĝisdatigadon de Esperanto.
Esperanto estas lingvo kaj tiel ĝi devas evolui nature laŭ la uzo.
Tamen, ofte, novuloj emas reformi esperanton tro rapide, sen profunde
koni la lingvon. Esperanto ja estas lingvo kaj, eĉ se ĝi estas multe pli
facila ol neplanita lingvo, ĝi postulas longegan lernadon por vere
mastrumi ĝin. Mi eklernis ĝin antaŭ sep jaroj kaj mi ankoraŭ estas
komencanto.

Zamehof rapide komprenis, ke troa kreemo de la uzantoj povus
disrompigi la lingvon en plurajn dialektojn, kaj tio ja okazis dum la
ido-skismo inter aliaj reformprojektoj. Pro tio li deklaris ke la
Fundamento estas netuŝebla bazo sur kiu oni libere evoluigu la lingvon.

Fakte, io simila okazis en la Linuksa mondo, kie Torvalds obstine
kontrolas la kernon por ke ĝi restu unuigita kaj, tiel, utila al granda
komunumo. Havi fortan komunan bazon ebligas efikan komunikadon inter la
parolantoj de la lingvo kaj tiel Esperanto iĝas pli utila al ĉiuj.

Tiel, se vi reformas la landonomsistemon, vi agas ekzakte kiel
Mikrosofto kiu iomete ŝanĝigis la “fundamenton” de HTML-o por
malfaciligi samtavolan retumadon. Ekzemple, laŭ via vikio, “Katalunujo”
estas la komunumo de la homoj kiuj sentas sin katalunoj, tamen por la
plimulto ĝi estas regiono aŭ lando. Ĉu vi vere volas esti komprenitaj de
la ne indianaj legantoj? Eble ne, eble vi nur deziras krei dialekton
por via propra uzo, tiel vi reformu tiom kiom vi deziras. Tamen, se en
la reto vi defendas la neceson havi komunan normon (/web standards/), vi
devus opinii same por Esperanto.

Plie, landonomoj ja estas tikla afero en Esperantujo kaj, eĉ se via
propono estas vere tre interesa, ĝi povus aldoni pli da bruo en ĉi tiu
ĥaosa afero. Do, eĉ se mi vere deziras legi pli da viaj interesaj
vidpunktoj pri nia komunumo kaj lingvo, mi ankaŭ petas al vi ke vi
iomete (nur iomete) retenu vian reformemon dum via irado en nian
lingvon, ĉar male oni povus krei Frankenŝtejnon. Do, proponu, diskutu,
pripensu, sed, antaŭ ia reformado, lasu ke la tempon decidu se la ideo
bonas kaj tiam, se la ideo vere bonas, ekuzu ĝin.

Amike,

eĉ se iomete “toca collons”

Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-43422611454135833522011-12-04T17:51:00.000+01:002011-12-04T17:58:00.232+01:00HomaranoMi ĵus finlegis la libron "Homarano", verkita de Aleksander Korĵenkov. Mi nun havas nek la tempon nek la forton necesan por verki recenzon, tamen mi devas danki la aŭtoron pro la kvalita laborego kiu ebligis tiun libron. Mi esperas ke tiu ĉi libro ebligos jesan respondon al la demando kiu aperas je ĝia fino. Espereble, esperantistoj kapablos diskoni la ideojn de Zamenhof al neesperantistoj.Unknownnoreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-37448225358720663792011-07-07T22:53:00.002+02:002011-07-07T23:11:04.776+02:00Kio novas sub la suno?Kurioze, novaj sociaj retoj, kiel Google+, solvas jam solvitajn problemojn. Se mi deziras sendi informon al amika rondo, mi nur devas malfermi mian retmesaĝilon kaj sendi retmesaĝon al tiuj amikoj. Ili povos komenti mian mesaĝon per respondo, kiu povas esti sendita al ĉiuj aŭ nur al kelkaj el la rondanoj. Plue, la mesaĝo ne estos limigita per kaprica longeclimigo kaj eblos aldoni bildojn, videojn aŭ ajna dokumento (sociaj retoj ne permesas sendi ajnan dosieron). La mesaĝo estos privata kaj intimeco estos protektata. Plue, eblas ciferigi la mesaĝon se estas necese. Do, antaŭ sendi mesaĝon pere de socia reto, pripensu. Ĉu mi devus sendi tion pere de retmesaĝo?Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-80301944432951780272010-10-17T21:06:00.002+02:002010-10-17T21:20:24.053+02:00Pri sablo, pluvo kaj ventoMi daŭrigas mian filmetan eksperimenton. Hodiaŭ mia edzino denove filmis min parolante pri vetero kaj plaĝo. Ĉi semajne mi montras al vi kiel plaĝo repleniĝas je sablo nature post pluvego. Ne spektu la ĉi semajnan filmeton se vi ankoraŭ ne spektis la antaŭsemajnan.

De Platja de l'estany tort

Denove mi improvizis sen pripensi la necesan vortprovizon antaŭe. Kaj ni filimis nur unufoje, sen ajna ripetado. Do, la rezulto estas iomete fuŝa. Tamen, mi amuziĝis kaj espereble la filmeto estos interesa por vi.

Ekde mi forlasis Tuluzon, fine de 2008, mi preskaŭ ne parolas esperanton. Tiuj filmetoj helpas min uzi la lingvon parole kaj, samtempe, pro tio ke mi povas spekti min mem, ili helpas min lerni el miaj eraroj, do tio devus helpi plibonigi mian lingvouzon. Do, probable, mi daŭrigos mian eksperimenton estonte. Tamen, la filmoj estos ĉiam simplaj.

De Platja de l'estany tort

Unknownnoreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-82027742745524158082010-10-13T19:29:00.000+02:002010-10-13T19:29:00.596+02:00Malbona vetero estas ĉiam interesa afero
Hodiaŭ la vetero estas malbona ĉe ni. Pluvas, ventas kaj la maro ondas. La veteraĉo venas el oriento, el la maro, kiu konstante frapas niajn havenojn kaj plaĝojn. Certe, la vetero aĉas se oni deziras navigi tra la maro aŭ sportumi ekstere, tamen ĝi belas se ni deziras nur rigardi ĝin. Fakte, naturo ĉiam belas, kiam sunas aŭ pluvas, kiam trankvilas aŭ danĝeras.

Vidu la du hodiaŭaj filmetoj.

Tamen, ne nur hodiaŭ ĝi danĝeras, antaŭ tri semajnoj pluvegis en nia vilaĝo kaj, pro tio, la preskaŭ ĉiam sekaj riveretoj pleniĝis je akvo. Vidu tiujn fotojn kaj videon.

Fotoj kaj videoj de la pluvego

Do vi vidas ke nia kutime trankvila vilaĝo ja povas esti vetere tre interesa!Unknownnoreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-12040064905728050072010-10-11T20:48:00.001+02:002010-10-11T20:51:18.775+02:00Ruĝiĝanta ĉielo, pluvo aŭ vento

Kiam la ĉielo estas tia, katalune oni diras: cel rogent, pluja o vent [sel ruĵent pluĵa o vent] (ruĝiĝanta ĉielo, pluvo aŭ vento). Unu horon post fotado, ekpluvis.

Vidu filmeton faritan el mia balkono, kiu lokiĝas en vilaĝo nomata l'Ametlla de Mar [L'Ametlja de mar] (Migdalo ĉe maro) en Katalunio.

p.s. Mi skribis la prononcadon laŭ la orienta maniero (mia denaska), en tiu vilaĝo, kie mi alvenis neantaŭlonge, oni jam parolas oriente, ĝi kuŝas apud la limo inter la du parolmanieroj de la kataluna lingvo. Tamen, en tiu frazo nur estas eta diferenco inter ambaŭ eblecoj.Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-31142942560041500552010-10-07T15:59:00.001+02:002010-10-07T15:59:55.536+02:00Adiaŭa donaco

Ĉiu somero mi vojaĝas al la insulo kie mi naskiĝis (Minorko, Baleara
Insularo), tie mi ĉiam trovas belegaĵojn. Tamen ĉi jare, la insulo
oferis min veran donacon. Somere, mi preferas vojaĝi ŝipe, por ke mia
korpo ne vojaĝu pli rapide ol mia animo (oni diras ke animo nur
kapablas vojaĝi al la kamela rapideco), kaj tion mi faris ĉi jare. La
revena vojaĝo, el Minorko al Barcelono, okazas kutime dumtage. Tiam mi
ŝatas sidiĝi kaj rigardi la maron kaj cerbumi pri tiuj aferoj pri kiuj
oni kutime ne havas tempon por pensi. Subite, mi leviĝis miajn okulojn
kaj vidis tiujn belajn (estetike kaj science) nuboj. Kaj mi dankis la
forlasitan insulon kiu sendis al mi tiun lastan adiaŭon.Unknownnoreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-69400241029308498802010-08-16T18:51:00.005+02:002010-08-16T19:46:26.770+02:00La Morto de Ivan Iljiĉ
Mi ĵus finlegis (hispane) mian unuan Tolstojaĵon, "La Morto de Ivan Iljiĉ". Mi ne certas ke mi vere komprenis la kernon de la libro. Ĉu vi legis ĝin?

Mi opinias ke ĝia kritiko de la aristokrata socio estas iomete tro facila. Mi komprenas ke la vivo de la tiamaj aristokratoj estis malplena kaj hipokriteca (fakte, la aristokrata tavolo estis ŝtelklaso aŭ kleptokratio), tamen la cetera popolo ne estis libera el malmoralaj kondutoj. Same ol nia nuna socio, ĉu eksistas nun iu morale pura klaso?

Laŭ Tolstoj la vivo de unu el la servistoj de Ivan Iljiĉ estas ekzempla, kaj oni komprenas ke ĝi estas tia pro tio ke li devenas el kamparana familio. Ĉu ne estas tro simpleca aliro? Multaj ideologioj subtenis tiun saman vidpunkton. Ekzemple, multaj naciismoj konsideras ke la kamparano estas pura homo, kiu konservas la bonajn kutimojn kaj ankaŭ la nacian lingvon. Tamen, ni ĉiuj scias ke homo ja povas esti malmorala sendepende de sia socia tavolo. Fakte, ni ĉiu iam agis aŭ agas malmorale. Tiu kiu estas libera je peko, ĵetu la unuan ŝtonon.

Tamen, la libro estas tre interesa ĉar ĝi pritraktas temon pri kiu ni ĉiuj interesiĝas. Ofte mi sindemandas ĉu mia vivo estas hipokrita aŭ ĉu mi kunpartoprenas maljustecon. Mi supozas ke vi ankaŭ ofte pripensas tion.

La fino de la libro prezentas morton kiel libereco, kiel forto kiu ebligas malkovri la veron. Mi preferas ne opinii pri tio nun, mi antaŭe devas longe pripensi la aferon, tamen mi ŝatus koni vian vidpunkton tiurilate.
Unknownnoreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-88178475257326864902010-07-15T22:40:00.005+02:002010-07-15T22:51:00.832+02:00Longega julioĈi jare mi sentas ke julio estas longega.

Antaŭ unu jaro, dum julio mi vojaĝis eksterlande, pro geedziĝo, do la monato fluis tre rapide! Tamen, ĉi jare mi laboras, kaj mi laboras en urbo kie mi neniam laboris antaŭe dum tiu somera monato, do mi spertas unufoje la varmegan veteron ĉi tiean. Ĉiutage temperaturo supreniras 35 gradojn!

Ĉi tie estas kutimo labori nur matene dum julio kaj aŭgusto, el la 8a ĝis la 15a, senpaŭze, do mi vekiĝas pli frue ol kutime kaj tagmanĝas tre malfrue. Tio vere lacigas min, tamen permesas al mi naĝi ĉiutage en la maron.

La problemo estas ke, en la laborejo, mia menso ofte estas inter la fiŝetoj kiujn mi salutas ĉiu vespere kiam mi plonĝas. Plie, mi baldaŭ vojaĝos al Minorko, la insulo kie mi naskiĝis, por ferii, tiel, kiam mia menso ne plonĝas en la maron, ĝi vojaĝas al la insulo. Tiel, mi malefike laboras kaj, pro tio, mi sinkulpigas, kaj sentas malgaja. :'(

Fakte, mi vere estas bonŝanculo, tamen mia animo ne komprenas tion. Komplika afero esta tia.Unknownnoreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-55789442100303041882010-07-09T19:56:00.003+02:002010-07-09T20:20:25.719+02:00Mi kreis novan etblogonDum la lasta jaro mia vivostilo iomete ŝanĝiĝis, pro tio ke mi devas (kaj decidis) dediĉi pli da tempo kaj ankaŭ mensospaco al la laboro. Tiel mi havas malpli da tempo kaj forto por skribi blogerojn, kiujn mi skribas malpli ofte ol antaŭe.

Kompreneble, tia situacio ankaŭ plimaloftiĝis mian katalunlingvan blogadon. Tamen, katalune mi trovis solvon al la problemo, mi kreis etblogon kie mi skribas etajn penserojn, kiuj aŭtomate aperas ankaŭ en Tvitero kaj Fejsbuko. Tio permesas al mi havi sufiĉe aktivan retvivon akorde al mia nuna vivostilo.

Pro la sukceso de tiu ĉi eksperimento, mi decidis fari same esperante. Do, mi ĵus kreis novan etblogon esperantlingvan kiu akompanas tiun ĉi blogo. Vi povos legi ĝin tie aŭ ankaŭ en Fejsbuko kaj Tvitero. Nu, en Tvitero mi havas esperantlingvan konton (@petrokin), tamen mi ne kapablas resaluti pere de nova pasvorto. Do, mi unuigis mian tviteradon en mia konto @perequintana. Sekvu tiun ĉi se vi deziras legi min pere de Tvitero, tamen, eble estas pli interese sekvi la penserojn pere de la etblogo kaj ĝia RSS.Unknownnoreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-6204830986099778412010-06-24T15:36:00.002+02:002010-06-28T10:15:50.933+02:00Vicoj
Mi ne kaplas kompreni kial tiom da homoj viciĝas senbezone. Hodiaŭ mi vojaĝis fluge. Kiam mi alvenis la flughavenon mi vidis ke eblas registriĝi en sep akceptejoj. En la plej proksimaj al la enirejo, homoj atendis en longaj vicoj, en la malproksimaj estis nur vicetoj. Kial la homoj ne komprenis ke estas pli rapide iri al la vicetoj? Poste, mi iris al la pordo por enaviadili. La pordo estis ankorau femita, do mi sidiĝis kaj ekverkis ĉi tiun tekston. Tiam, iu ekviciĝis kvaronhoro antaŭ la malfermhoro, kaj tuj aliaj homoj enviciĝis post li. Post kelkaj minutoj la vico estis tiom longa kiel stulta, ĉar ni jam scias sur kiu seĝo ni sidiĝos dum la vojaĝo, do ne bezonatas eniri la unuan. Tiu afero estus negrava se ĝi ne montrus al ni kiel malracie ni ofte agas. Anstataŭ observi la ĉirkaŭaĵon kaj decidi laŭ la akiritaj informoj, ni ofte preferas la plej facilan kaj malracian solvon.
Unknownnoreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-9527032607588898102010-04-29T22:31:00.004+02:002010-04-29T22:58:08.652+02:00Revaz
Nuntempe, mi estas leganta la sepan Beletran Almanakon. Me tre kontentas, ĉar mi trovis en ĝi rakonton tre interesan. Temas pri Revaz, rakonto verkita de ruslingva oseta aŭtoro kiu uzas kaŝnomon: Ĝoni Ramonov. La rakonto estas tre lerte verkita kaj tradukita de Slavik Ivanov. Ne nur la rakonta stilo estas bona, Revaz, la ĉefrolulo, malfermis al mi pordon al la vivo kaj valoroj de la osetaj elitoj. Tio permesis al mi kompreni kelkajn aferojn, kiujn, ĝis nun, mi nur povis imagi. Mi esperas ke, estonte, la esperantigistoj traduku pli da tiaj rakontoj, rakontoj verkitaj de aŭtoroj nekonataj ekster iliaj lingvoj, por tiel ebligi al la legantoj malkovri realaĵojn, kiujn ne eblas koni alimaniere. Mi opinias ke, per tiu vojo, nia kara lingvo povas pavi propran vojon kaj oferi nin legaĵon ne legeblan alimaniere. Kompreneble, ĉi tiu vojo ne estu la sola, ĝi estu unu inter multaj, tamen grava.
Unknownnoreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-33138662963890974002010-03-04T22:35:00.004+01:002010-03-04T22:45:01.795+01:00Pri la elektronika eldonado en Esperanto.Ekestis debato pri elektronika eldonado en iPernity. Tiu ĉi estas mia kontribuo:

La vera prezo de tiuj elektronikaj libroj estos nul eŭroj, pro tio ke la aĉetanto preskaŭ certe resendos la libron al aliaj legantoj kiuj ne pagos. La suno leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidente. Ne eblas ŝanĝi tion. Same, ne eblas ŝanĝi la regulojn de la elektronika ekonomio. Do, ni agu agnoskante realon.

Mi proponos manieron vendi elektronikajn librojn, sed antaŭe ni rigardu ekzemplon. Vikipedio estas projekto elektronika tre ŝatata de esperantistoj, kiuj ne pagas kaj ne estas pagataj por verki kaj legi ĝin. Tamen estas multekoste publikigi tian retejon. Do, kiel faras la Vikimedia Fonduso? Simple, ĉiujare la fonduso anoncas al la uzantoj ke la retejo bezonas monon kaj specifas la kvanton bezonatan por funkciadi dum jaro. Tiam, la uzantoj kiuj deziras helpi la projekton, sendas monon. Ĉiu homo laŭ siaj eblecoj. Kaj la retejo montras kiom da mono estis jam ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Tiel, la progresindikilo motivigas la homojn donaci pli da mono.

Do, mi farus ion similan por la libroj. FEL anoncu kiom kostas eldoni ĉiu unuopa libro, ekzemple, 1000 eŭroj, kaj samtempe indiku kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Ĉiu leganto elektu la prezon, el nul ĝis infinito. La plimulto elektos ne pagi, tamen kelkaj donacos iom. Kelkaj 10, kelkaj 20 kaj eĉ eble, unuopulo pagos 500 eŭrojn. Kiam la celo estos atingita, eblos ankoraŭ sendi monon por la libro, tiu mono estos donacita al la aŭtoro.

Pere de tiu sistemo, FEL povus eldoni librojn, la legantoj povus helpi kaj senti sin kiel mecenato, ne kiel aĉetantoj aŭ konsumantoj, la malriĉaj esperantistoj havus aliron al la esperanta kulturo kaj eĉ kelkaj verkantoj ricevus iom da mono.

Forgesu la regulojn de la papera mondo, nur tiel eblos vigligi la esperantan kulturon en elektronika medio.
Unknownnoreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-58421095864900745772010-03-04T21:06:00.002+01:002010-03-04T21:09:19.680+01:00Ne uzu iPhononKalle blogis pri la iPhono kaj mi komentis pri ĝiaj stultaj lingvaj limoj. Jen la komento:

Por helpi la tajpadon, la iPhonon havas vortaran helpilon kiu aŭtomate korektas la mistajpojn. Ĉiu klavaro havas sian vortaron, kaj ne eblas elekti alian. Tamen, eblas ŝalti la helpilon. Do, se mi ŝaltas la helpilon, mi povas skribi katalune, tamen pli malrapide ol se mi skribus angle/france/hispane/ktp kun la helpilo, kiu estas ligita al la klavaro.

Solvi tion estus tre facile, nur bezonas krei statistikan lingvan modelon. Mi ja konas multajn homojn kiuj farus tion senpage. Sed pro mensa mallarĝeco, Apple ne permesas nin plibonigi niajn poŝtelefonojn, ĉar en la Applea mondo, Jobs estas dio kiu decidas kio farindas, kaj, kompreneble, tiu malmojosa kataluna lingvo ne meritas esti uzata en tiom luksa kaj bele dizajnita poŝtelefono.

Pro tio, kiam aro da ŝtelistoj atakis min kaj forprenis mian iPhonon, mi ne reaĉetis Appleaĵon. Se mia lingvo ne meritas esti unuaranga en la iPhono, Apple ne meritas mian monon.

Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-50926962794802083252009-12-14T20:42:00.002+01:002009-12-14T21:08:07.274+01:00Pri la lamentinda ŝtato de la MediteraneoTiu informo ne novas, tamen estas memoriginda: la ŝtato de la oceanoj estas lamentinda kaj nia eta Mediteraneo ege malsanas.

Warmed, overfished and polluted, the small Mediterranean Sea is giving scientists a look at what the future may hold for the rest of Earth’s oceans — and it’s not pretty.

Varmigata, ekspluatata kaj poluata, la eta Mediteraneo montras al la sciencistoj eblan estontecon de la ceteraj Teraj oceanoj — kaj ĝi ne belas.

Mediterranean Is Scary Laboratory of Ocean Futures | Wired Science | Wired.com.

Ĉu unu el niaj plej gravaj fontoj el proteinoj estos daŭre elĉerpita sen publika debato? Ĉu la registaroj el riĉaj landoj daŭre monhelpos tiujn kiuj mise administras niajn marojn pere de ĉies mono?

Indas komenci analizi niajn mediajn problemojn kiel tutaĵo. Klimatŝanĝiĝo estas ja grava problemo, tamen ĝi nur estas unu inter la gravaj mediaj problemoj kiujn ni nun havas, speciale dum la proksimaj jardekoj.

Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-57804419919580227332009-12-09T21:45:00.004+01:002009-12-09T22:22:19.822+01:00Neologismoj kaj la bona lingvoBedaŭrinde mi ne abonas la revuon Esperanto, kaj ne povas legi la artikolojn, kiujn mencias Maria Sandelin en sia lasta blogero, tamen mi havas opinion pri tiu bonlignvisma debato.

Kompreneble, kiel defendas la neologismemaj verkistoj, lingvo bezonas tiom da nuancoj kaj radikoj kiom estas necesaj. Do, havi multajn radikojn ne estas problemo. Ili pravas.

Tamen, veras ke multaj radikoj iam enkondukitaj en nian lingvon ne estas necesaj. Ekzemple, mi malfacile komprenas kial estas bezonataj malsamaj radikoj por “poeto”, “poemo” kaj “poezio”. Kiaj estas la necesaj nuancoj ĉi kaze? Kial ne simple diri “poemisto”, “poemo” kaj “poemarto” aŭ “versisto”, “versaĵo” kaj “versarto”? Ĉi tiu estas nur ekzemplo inter centoj da aliaj dubinde necesaj radikoj. Kiom da neuzataj kaj nenecesaj francdevenaj vortoj estas en niaj vortaroj nur pro tio ke unuopulo iam opiniis ke esperanto mankas vorton?

Mia opinio estas ke verkistoj kreu tiom da radikoj kiom necesaj, sed ili ne forgesu la esencon de nia lingvo. Tro ofte, mi trafas en verkaĵo vorton, kiun mi ne komprenas kaj kiun mi ne trovas en vortaroj, ĉar estas tute nova radiko, nur uzata de unu verkisto. Al kiu utilas nekomprenebla lingvo? Kiam tio okazas mi ĉesas la legadon, ĉar, ŝajne, la verkisto kaj mi ne parolas saman lingvon.

Hodiaŭ mi ankaŭ legis ĉi tiun blogeron de Sonja Kisa, kiu pritraktas la tradukon de la angla vorto "hacker" al esperanto. Kiam mi legis la blogeron, mi tre fieris pri esperanto, ĉar Sonja kunmetas jam konitajn radikojn por krei novajn vortojn, kiujn ĉiu esperantisto kapablas rekte kompreni kaj kiuj eĉ pli bone esprimas la malsamajn nuancojn ol la angla vorto. Precize tia estas la beleco kaj riĉeco de nia lingvo. Pere de ĝi oni facile povas enkonduki leganton aŭ aŭskultanton al nova koncepto sen difini novan vorton. La leganto ja kapablos kompreni ĝin pere de ĝiaj kunmetaĵoj.

Mia sinteno estas ke ĉiu uzu la lingvon laŭ sia vidpunkto. Tiel esperanto evoluos laŭ la uzo. Kompreneble, neniu rajtas devigi lingvostilon al la aliaj. Tamen ĉiu esperantisto pripensu la konsekvencojn de sia elekto. Pro tio, mi klopodos uzi la lingvon bonlingvisme, eĉ se mi malŝatas ke oni nomu tiun stilon "bona lingvo". Tiel, mi parolos pri poemarto, anstataŭ poezio.

Ĉi tiu blogero ekestis kiel komento ĉe la blogo de Maria Sandelin.Unknownnoreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-47768641944209640102009-10-06T19:57:00.002+02:002009-10-06T20:02:13.868+02:00Pri retlisto uea-membroj
Maria Sandelin blogis pri la problemoj de retlisto uea-membroj. Sub la blogero mi aldonis ĉi tiun komenton en kiu mi analizas la kaŭzon de tiaj problemoj.

La vireco aŭ kioma libertempo havas la retlistanoj ne estas la kaŭzoj de la problemoj. La kaŭzo estas la retlisto mem. Ĝi estas sencela senkomunuma retlisto.

Diskuti kiel antaŭenigi esperanton ne estas vera celo, ĝi estas tiel malferma, ke ne helpas envojigi la diskuton.

Retlisto nur funkcias se,
1. Ĝi havas tre klaran celon.
2. La partoprenantoj estigas veran komunumon, ene de kiu kverelantoj havas ion perdeblan se ili tro kverelas. Ekzemple, ili povas perdi amikojn.

Do, ekzcemple, retlisto por uzantoj de iu ajn programo bone funkcias, ĉar ĝi havas klaran celon. Novuloj demandas kaj spertuloj respondas. Uzantoj proponas aldonojn kaj programistoj komentas ilin.

La sencela retlisto de mia familio bone funkcias ĉar se mi tro kverelas eble mia patro aŭ mia fratino ofendiĝos.

Do, la plej bona solvo por uea-membroj estas rekte fermi ĝin. UEA kvidantoj devus serĉi novajn vojojn por enirigi ideojn al la asocio. Tamen, ne nur ideojn ĝi bezonas. Ĝi ankaŭ bezonas lertajn agulojn.

Nu, ĉi novjaro, kiam estos tempo por repagi kotizon al UEA, mi ne scios kion fari. Mi ne certas ĉu tiu asocio estas utila al Esperanto aŭ ne. Sed tio estas kroma afero kiu ne rilatas al la retlista problemo.
Unknownnoreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-77290128492185154712009-09-03T19:29:00.006+02:002009-09-07T20:15:51.787+02:00Kiun kongreson partopreni ĉi jare?Mi opinias ke la 1a de septembro devus esti novjaro, pro tio ke estas nun kiam mi antaŭvidas kion mi faros dum la venontaj dek du monatoj.

Pasintsomere mi deziris partopreni la bjalistokan kongreson, tamen ne eblis, pro gravaj kialoj, ne rilataj al esperanto. Tamen mi sentas ke mi maltrafis ion gravan: mi maltrafis tiujn vizaĝojn kiujn mi, delonge, deziras vidi. Ekzemple, de multe da tempo mi esperante retmesaĝas kun Tsvi, kiun mi neniam vidis aŭ aŭdis kaj kiu havis la bonŝancon vizaĝigi multajn nomojn en Bjalistok:

I was happy to have made the acquaintance of the following people in particular (in alphabetical order): Neil Blonstein, Moissej Bronŝtejn, Tomasz Chmielik, István Ertl, Christer Kiselman, Aleksander Korĵenkov, Tony László, Ulrich Lins, Anna Löwenstein, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak, Esther Schor, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, John Wells, and Louis Zaleski-Zamenhof. I continue to correspond with some of them by email. Having met them face to face has had a magical effect on our relationship in general and on our email correspondence in particular. Now I can see their face and hear their voice, as it were, when I correspond with them, and we are far less formal with each other.

La venonta UK okazos en Kubo. Mi dubas ĉu iri tien aŭ ne pro pluraj kialoj. La unua estas ke mi timas ke la nedemokratia kuba reĝimo uzu la kongreson por beligi sian propran vizaĝon, por montri al la mondo ke la revolucio agas por homa frateco. Se tio okazas, mi ne ŝatus esti tie. La dua kialo, estas ke mi timas ke multaj homoj eŭropaj, kiujn mi ŝatus koni, ne vojaĝos tiom for el ilia lando, tamen, certe, probable partoprenos la kongreson multaj konindaj amerikanaj homoj.

Se mi ne partoprenas ĉi tiun UK-n, mi certe partoprenos iun vintran aranĝon eŭropan. Mi jam partoprenis IS-n dufoje, pro tio, mi emas sperti ion novan, do mi deziras esplori aliajn eblecojn krom JES, sed por tio, mi bezonas vian helpon.

Kiu(j)n kongreso(j)n vi partoprenos ĉi jare? Kial?Unknownnoreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-7153063585214070872009-07-14T21:58:00.003+02:002009-07-14T22:11:31.186+02:00Pri miaj elektojMia reto ne estas tiel kiel ĝi estis antaŭ kelkaj jaroj. Multaj el miaj blogistaj amikoj, kaj ankaŭ mi, dronas pro laboro kaj aliaj farendaĵoj. Tiel, nia reta aktiveco malaltiĝas. Ŝajnas ke niaj vivoj eniras novan stadion. Foje, kiam mi promenas tra la reto, mi havas tiun senton, kiun oni havas kiam oni vizitas sian iaman lernejon aŭ universitaton. Ĉio samaspektas, sed nenio ja estas la samo ol antaŭe. Tio montras ke ni ne elektis vivi ĉion rete, kiel oni kredis kiam ni estis pioniroj en bloglando, kontraŭe, ni elektis pli normalan vivon.Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-44278959986590057852009-06-27T22:40:00.003+02:002009-06-27T22:48:25.037+02:00Esperantistaj rifuĝintojKristof, tuluza esperantisto kiu nun volontulas en Bjalistok, verkis kortuŝan artikolon pri Ia kaj ŝiaj kartvelaj samsortuloj. Ili elmigris sian landon kiam neantaŭlonge milito ekis inter Kartvelujo kaj Rusujo kaj nun estas blokitaj en pola rifuĝintejo. Bedaŭrinde, Eŭropo fermiĝas malantaŭ nova hontinda muro.Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-3530549071208818292009-04-21T17:56:00.006+02:002009-04-21T18:06:21.218+02:00Vendrede mi dancos!Vendrede mi iros al Barcelono pro tiu ĉi koncerto kaj balo. Temas pri popolkantoj kaj ties dancoj. La kantistoj estos la tuluza JoMo kaj la katalunaj Kaj Tiel Plu. Mi vere ŝatos paroli denove kun JoMo kaj ankaŭ festumi kune kun aliaj geesperantistoj. Mi bezonegas kaj festumi kaj esperantumi.Unknownnoreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-82772659501472481672009-03-31T12:47:00.003+02:002009-03-31T12:53:45.419+02:00Brain drainEinar deziras traduki la anglan sprimon "brain drain" al esperanto kaj demandas en sia blogo ke oni sendu al li proponojn. Mi proponis du vortojn: klerulelmigrado kaj klerulenmigrado, depende de la vidpunkto. Se vi havas pli bonajn proponojn komentu la Einaran blogeron, mi petas.Unknownnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-20554005539882424822009-03-30T21:58:00.005+02:002009-03-30T22:45:01.882+02:00Beletra Almanako N-ro 4Ĉi semajnofine mi komencis legi BAon N-ro 4. Ĝis nun mi ŝatis preskaŭ ĉion, kion mi legis (ne ĉiam estas tiel). Mi kontentas ĉar tio signifas ke mi ne malŝparis mian monon, kiam mi abonis por la tuta jaro.

Ĉi numero alvenigis en mian menson ion, kion iam Maria Sandelin skribis en sia malnova blogo (mi ne kapablis retrovi la artikolon!): Esperanto estus bona lingvo por ke ne tre konataj aŭtoroj diskonigu sian literaturon. Ŝi pensis ke tio estus pli bone ol traduki klasikaĵojn, kiujn jam estas tradukitaj al multaj lingvoj! Nun, estas la angla lingvo, kaj ties kulturo, kiu peras verkaĵojn inter kulturoj, kaj tiel, anglalingvanoj havas la povon decidi kio estas disvastigenda kaj kio ne estas. Post tia penso, mi notis ke mi estonte aĉetu iu numero de Sferoj.

Interalie mi legis la rakonton "Arnim" verkita de Ertl, sed mi ne komprenis kion la aŭtoro celas per tiu rakonto. Mi ne komprenis kial ĝi okazas en novnazia Germanio kaj anakaŭ kial Arnim kreas novan lingvon. Fakte mi komprenis nenion... :'( Ĉu iu povus komenti pri ĝi?

Ankaŭ mi ŝatus demandi al la respondeculoj de BA, ke ili kreu retliston aŭ retejon, kie la legantoj povus komenti la legaĵojn. Poresperantaj retlistoj jam lacigis min, estus pli interese komenti literaturaĵojn, en trankvila etoso.Unknownnoreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-6321572824679044326.post-45595473182087129532009-02-09T18:57:00.004+01:002009-02-09T19:02:01.387+01:00Mi bezonas freŝajn projektojn
When I was still struggling in purgatory called doctorate and started to lose the freshness I had felt in the topic of my dissertation in the beginning, a friend of mine tried to encourage me by telling me that I would be able to engage myself in any area or topic of research after finishing my doctorate.

Reflections-Shmeflections: 6 February 2009 (12 Shvat 5769)

Eĉ se mi nuntempe laboras en nova lando kaj laborejo, mi ankoraŭ laboras pri la samaj temoj, kiujn mi prilaboris dum mia doktoriĝo. Espereble, mi trovos, kaj veturos sur, novajn vojojn interesajn ĉar, male, estus malbone por mia cerbo, animo kaj eĉ korpo. Problemo kiun mi havas nuntempe estas soleco. Miaj kunlaborantoj moviĝas je fakoj iomete tro malproksimaj al la mia (aŭ almenaŭ tio ŝajnas al mi). Certas ke la reto faciligas kontaktojn kun eksteruloj, tamen fizika kontakto ĉiam helpas. Bonŝance ke mi legis la suprajn vortojn hodiaŭ, ĉar mi ege bezonis ilin.Unknownnoreply@blogger.com0