Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2006/12/15

Leĝfarantoj aŭ historiistoj?

Ne antaŭlonge, la franca parlamento starigis leĝon pri la armena genocido, fare de turkoj. Iomete pli frue, tiu parlamento ankaŭ starigis leĝon pri la bona flanko de koloniismo. Nun, la hispana parlamento starigantas leĝon pri "historia memoro", rilate al la hispana civitana milito. Mi opinias ke estas indikiloj de ia malsano en nia demokratia sistemo ke parlamentanoj kredu ke sia rolo estas leĝfaradi pri ĉiu temo, inkluzive historiaj eventoj. Ne ĉio solviĝas pere de leĝo, ekzemple reamikiĝo post milito. Tiu reamikiĝo devas esti transversa, ne vertikala.

Bonan Zamenhofan tagon!!

:)

2006/11/25

Strange, ili ne parolas esperanton

Hieraŭ, post paroli esperante dum kvin horoj, kelkaj el ni piediris hejmen kune. Piedirante ni trafas junulojn kiuj parolas france. Tiam, unu el ni diras, "strange, ili parolas la francan". Ni ĉiuj ridas. Nia vesperumado estis kiel vojaĝo al alia lando. Mi ŝatas tiajn spertojn.

Esperanto en Linukso

Hieraŭ, kelkaj junaj esperantistoj renkontiĝis en Tuluzo por vespermanĝi kaj paroli nian lingvon. Iu demandis al mi kiel skribi ĉapele en linukso. Jen mia respondo.

Tio, kion mi montras tie, veras por la distribuo "Ubuntu 6.06 LTS" (Ubunto) ankaŭ konata kiel "Dapper Drake". Mi kaptis bildojn de ĵus instalita sistemo en la usona angla lingvo. Kvankam, mi uzis la anglan tie, la metodo samas por ĉiuj lingvoj.

Klaku la bildojn por ilin grandigi.

ubuntu01.png

Unue, pere de la menuo, malfermu la klavaran agordilon.

ubuntu02.png

ubuntu03.png

Poste, klaku sur "Layout",

ubuntu04.png

kaj, tie, klaku sur "Add". En ĵus malfermita agordilo, aldonu la esperantan klavarfasonon.

ubuntu05.png

Tiel, oni nun havas du klavarfasonojn agorditajn. Tiu, kiun oni uzos por skribi esperante, kaj tiu, kiun oni uzos por skribi alilingve.

ubuntu06.png

Oni bezonos ilon por rapide ŝanĝi inter la klavarfasonoj. Do, klaku sur la panelon pere de la dekstra butono de la klakilo kaj elektu "Add to panel",

ubuntu07.png

kaj elektu "Keyboard indicator" kaj klaku sur "Add".

ubuntu08.png

Indikilo aperos sur la panelo. Ĉar mi kaptis la bildon en usona Ubunto, la indikilo montras "USA".

ubuntu09.png

Klakante sur ĝi, la klavarfasono ŝanĝiĝas kaj montras "Epo".


ubuntu10.png

Tiam, oni jam povas skribi esperante en ĉiu programo, ekzemple en la tekstilo.

ubuntu11.png

ubuntu12.png

Por tiuj kiuj volas pli lerni pri tiu afero povas legi la tiutema paĝo fare de Bertilo.

2006/11/15

Erasmus: ĉu esperante?

Hieraŭ mi legis artikolon en franca ĵurnalo "Le Monde" pri la Eŭropa programo "Erasmus", kiu instigas eŭropajn studentojn iri eksterlanden dum kelkaj monatoj. En tiu artikolo aperas jenan paragrafon:



Hispanio, kiu estas la plej elektita lando de junaj eŭropanoj, staras antaŭ Granda Britio kaj Germanio en la elektlisto de francaj studentoj. Sed tiu lasta lando altiras pli da kandidatoj ĉiujare, kaj la britaj universitatoj eltiras malpli da studentoj de kvin jaroj. La Unuiĝintan Reĝlandon konkuracas la Nordiaj landojn, Nederlando kaj tiuj el la centra Eŭropo, kiuj kreis kvalitajn kursojn en la angla, kun malpli da studentoj ol en Manĉestro aŭ Exeter... [1]



Interesaj informoj aperas en tiu paragrafo el la vidpunkto de iu kiu interesiĝas pri lingvaj problemoj, kiel mi.



Unue, francoj preferas studi en ne anglalivaj landoj, kiel Hispanio kaj Germanio. Tio bonas por multlingveco. Tamen, krom la angla, francoj lernas internacie "grandaj lingvoj", tio ne bonas por la tiel nomataj "etaj lingvoj" [2]. Probable, ankaŭ germanoj kaj hispanoj elektas studi en landoj kie oni ankaŭ parolas ĉi tiujn "grandajn lingvojn", krom la nordiaj landoj, kie oni povas studi angle. Do, ekzistas vere multlingvecaj interŝanĝoj inter la studentoj de landoj en kiuj oni parolas "grandajn lingvojn".



Due, la etaj landoj scias ke preskaŭ neniu eksterlande parolas liajn lingvojn, do ili altiras eksterlandajn studentojn pere de la angla. La unuaj estis Nederlando, kaj la nordiaj landoj, kiu mi kvalifikas kiel anglalingvemaj, kaj nun estas la aliaj "novaj" Eŭropaj landoj. Do ekzistas eŭropa universitata merkato (mi ne almetas Britio en tiu merkato) kiu funkcias pere de la angla kaj kiu altiras multe da parolantoj de la angla kiel fremda lingvo. Tiu merkato, en kiu preskaŭ ne partoprenas denaskaj parolantoj de la angla [3], funkcias kvazaŭ la angla estus bona neŭtrala lingvo.



Trie, ŝajnas ke anglalingvanoj estas iomete ekstere de tiu internacia universitata merkato [3].



Kelkaj demandoj alvenas. La angla estas uzata kiel neŭtrala lingvo inter nedenaskaj parolantoj de la angla. Ĉu tio bone funkcias? Ŝajnas ke etaj landoj tion opinias, aŭ, almenaŭ, ili opinias ke la angla estas la malpli malbona solvo. Same opinias la studentoj, kiuj elektas tiujn anglalingvemajn landojn. Mi pensas ke certe, en komunikado en kiu ne partoprenas anglalingvanoj, la angla estas neŭtra. Sed mia sperto montras ke la uzata lingvo ne estas vere la angla, estas speco de simpligita lingvo. Do, en tiu situacio povas la kursoj esti kvalitaj? Sperto montras ke estas sufiĉe kvalitaj, ĉar studentoj tion pruvas kiam ili elektas studi angle en tiuj landoj, sed mi opinias ke tiuj kursoj neniam havos la saman kvaliton ol tiuj de universitatoj en anglalingvaj landoj. Do mi pensas ke estas pro tio, inter multe de aliaj kialoj, ke la plej bonaj universitatoj estas anglaj kaj usonaj.



En nuna universitata Eŭropo, "grandaj" lingvoj bone fartas kaj fartos, almenaŭ dum kelka tempo. La aliaj elektis uzi la angla kiel laborlingvo kaj ŝajnas ke tio ankaŭ bone funkcias. Ekzistas vigla kaj kreskanta internacia universitata merkato ene de la Unio, sed ne sufiĉe por ke tiu merkato havu la saman kvaliton ol la merkato de universitatoj de anglalingvaj landoj. Tio malbonas.



La lasta demando estas, ĉu Esperanto havas lokon en tiu panoramo? Laŭ mi --nova parolanto de Esperanto, kiu jam zorgis pri la lingvaj problemoj, kiel parolanto de la kataluna, sed kiu eble ankoraŭ ne sufiĉe konas Esperanton nek Esperantion-- malfacile esperanto povus eniru en la internacia universitata merkato. La nuna situacio ne estas justa, sed ĝi ne estas sufiĉe maljusta por provoki grandajn ŝanĝojn. Do, kion fari? Daŭrigi la informadon pri nia lingvo kaj la informadon pri la lingvaj problemoj, kaj ankaŭ daŭrigi la kultivadon de la lingvon por ĝin evolui kaj antaŭenigi, ĉar iam estonte la lingvaj problemoj malboniĝos kaj nia lingvo estos necesa por ĝin solvi.



Tion mi faros kiel parolanto de Esperanto. Sed unue, mi devas lerni la lingvon...




[1] Etudier en Europe : la dynamique Erasmus (Le Monde, 2006-11-14): L'Espagne, plébiscitée par la majorité des jeunes Européens, arrive devant la Grande-Bretagne et l'Allemagne dans le palmarès français. Mais ce dernier attire chaque année de plus en plus de candidats, alors que les établissements britanniques drainent un moindre contingent de Français depuis cinq ans. Le Royaume-Uni est concurrencé par les pays scandinaves, les Pays-Bas et ceux d'Europe centrale, qui ont conçu des cursus en anglais de très bonne qualité, dispensés dans des cours moins chargés qu'à Manchester ou Exeter...



[2] Fakte, francoj eĉ ne lernas la lingvojn de siaj geavoj, kiel la okcitana aŭ la bretona.



[3] Tion ne diras la artikolo, sed mia persona sperto, kiu eble ne sufiĉas.

2006/11/03

Mi kreis novan blogon, nur esperanta

Post kvar jarojn de blogado en bitsenbloc-o mi fermis tiun blogon ĉar mi sentis ke ĝi mastrumis min anstataŭ mi mastrumi ĝin. Sed mi ne volas ĉesi mian blogadon en esperanto ĉar, kiel nova esperantisto, mi bezonas uzi la lingvon skribe kaj ankaŭ daŭrigi mian konadon de esperantio. Do mi decidis malfermi novan nur esperantan blogon. Ĝi nomiĝas Haveno Mediteranea, ĉar mi deziras ke ĝi estu bela kaj trankvila reta haveno, kie oni restas por paroli kaj rakonti spertojn je la vivo.

La aliĝilo (RSS) ne ŝanĝiĝas ĉar mi uzas FeedBurner-o, do la blogeroj aperos ĉe e-planedo (dankon e-planedo).

Ankaŭ mi volas komuniki al vi ke mi ĵus aliĝis al mia unua internacia esperanta aranĝo. Tiu estas la Internacia Seminario kiu okazos en Germanio. Mi vere volas koni vin, junaj esperantistoj.

Bonvenon al la Haveno Mediteranea

Sa punta de s'esperó

Freŝaj komentoj