Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2010/08/16

La Morto de Ivan Iljiĉ

Mi ĵus finlegis (hispane) mian unuan Tolstojaĵon, "La Morto de Ivan Iljiĉ". Mi ne certas ke mi vere komprenis la kernon de la libro. Ĉu vi legis ĝin?

Mi opinias ke ĝia kritiko de la aristokrata socio estas iomete tro facila. Mi komprenas ke la vivo de la tiamaj aristokratoj estis malplena kaj hipokriteca (fakte, la aristokrata tavolo estis ŝtelklaso aŭ kleptokratio), tamen la cetera popolo ne estis libera el malmoralaj kondutoj. Same ol nia nuna socio, ĉu eksistas nun iu morale pura klaso?

Laŭ Tolstoj la vivo de unu el la servistoj de Ivan Iljiĉ estas ekzempla, kaj oni komprenas ke ĝi estas tia pro tio ke li devenas el kamparana familio. Ĉu ne estas tro simpleca aliro? Multaj ideologioj subtenis tiun saman vidpunkton. Ekzemple, multaj naciismoj konsideras ke la kamparano estas pura homo, kiu konservas la bonajn kutimojn kaj ankaŭ la nacian lingvon. Tamen, ni ĉiuj scias ke homo ja povas esti malmorala sendepende de sia socia tavolo. Fakte, ni ĉiu iam agis aŭ agas malmorale. Tiu kiu estas libera je peko, ĵetu la unuan ŝtonon.

Tamen, la libro estas tre interesa ĉar ĝi pritraktas temon pri kiu ni ĉiuj interesiĝas. Ofte mi sindemandas ĉu mia vivo estas hipokrita aŭ ĉu mi kunpartoprenas maljustecon. Mi supozas ke vi ankaŭ ofte pripensas tion.

La fino de la libro prezentas morton kiel libereco, kiel forto kiu ebligas malkovri la veron. Mi preferas ne opinii pri tio nun, mi antaŭe devas longe pripensi la aferon, tamen mi ŝatus koni vian vidpunkton tiurilate.

Freŝaj komentoj