Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.
Showing posts with label esperantujo. Show all posts
Showing posts with label esperantujo. Show all posts

2010/03/04

Pri la elektronika eldonado en Esperanto.

Ekestis debato pri elektronika eldonado en iPernity. Tiu ĉi estas mia kontribuo:

La vera prezo de tiuj elektronikaj libroj estos nul eŭroj, pro tio ke la aĉetanto preskaŭ certe resendos la libron al aliaj legantoj kiuj ne pagos. La suno leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidente. Ne eblas ŝanĝi tion. Same, ne eblas ŝanĝi la regulojn de la elektronika ekonomio. Do, ni agu agnoskante realon.

Mi proponos manieron vendi elektronikajn librojn, sed antaŭe ni rigardu ekzemplon. Vikipedio estas projekto elektronika tre ŝatata de esperantistoj, kiuj ne pagas kaj ne estas pagataj por verki kaj legi ĝin. Tamen estas multekoste publikigi tian retejon. Do, kiel faras la Vikimedia Fonduso? Simple, ĉiujare la fonduso anoncas al la uzantoj ke la retejo bezonas monon kaj specifas la kvanton bezonatan por funkciadi dum jaro. Tiam, la uzantoj kiuj deziras helpi la projekton, sendas monon. Ĉiu homo laŭ siaj eblecoj. Kaj la retejo montras kiom da mono estis jam ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Tiel, la progresindikilo motivigas la homojn donaci pli da mono.

Do, mi farus ion similan por la libroj. FEL anoncu kiom kostas eldoni ĉiu unuopa libro, ekzemple, 1000 eŭroj, kaj samtempe indiku kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Ĉiu leganto elektu la prezon, el nul ĝis infinito. La plimulto elektos ne pagi, tamen kelkaj donacos iom. Kelkaj 10, kelkaj 20 kaj eĉ eble, unuopulo pagos 500 eŭrojn. Kiam la celo estos atingita, eblos ankoraŭ sendi monon por la libro, tiu mono estos donacita al la aŭtoro.

Pere de tiu sistemo, FEL povus eldoni librojn, la legantoj povus helpi kaj senti sin kiel mecenato, ne kiel aĉetantoj aŭ konsumantoj, la malriĉaj esperantistoj havus aliron al la esperanta kulturo kaj eĉ kelkaj verkantoj ricevus iom da mono.

Forgesu la regulojn de la papera mondo, nur tiel eblos vigligi la esperantan kulturon en elektronika medio.

2009/09/03

Kiun kongreson partopreni ĉi jare?

Mi opinias ke la 1a de septembro devus esti novjaro, pro tio ke estas nun kiam mi antaŭvidas kion mi faros dum la venontaj dek du monatoj.

Pasintsomere mi deziris partopreni la bjalistokan kongreson, tamen ne eblis, pro gravaj kialoj, ne rilataj al esperanto. Tamen mi sentas ke mi maltrafis ion gravan: mi maltrafis tiujn vizaĝojn kiujn mi, delonge, deziras vidi. Ekzemple, de multe da tempo mi esperante retmesaĝas kun Tsvi, kiun mi neniam vidis aŭ aŭdis kaj kiu havis la bonŝancon vizaĝigi multajn nomojn en Bjalistok:

I was happy to have made the acquaintance of the following people in particular (in alphabetical order): Neil Blonstein, Moissej Bronŝtejn, Tomasz Chmielik, István Ertl, Christer Kiselman, Aleksander Korĵenkov, Tony László, Ulrich Lins, Anna Löwenstein, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak, Esther Schor, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, John Wells, and Louis Zaleski-Zamenhof. I continue to correspond with some of them by email. Having met them face to face has had a magical effect on our relationship in general and on our email correspondence in particular. Now I can see their face and hear their voice, as it were, when I correspond with them, and we are far less formal with each other.

La venonta UK okazos en Kubo. Mi dubas ĉu iri tien aŭ ne pro pluraj kialoj. La unua estas ke mi timas ke la nedemokratia kuba reĝimo uzu la kongreson por beligi sian propran vizaĝon, por montri al la mondo ke la revolucio agas por homa frateco. Se tio okazas, mi ne ŝatus esti tie. La dua kialo, estas ke mi timas ke multaj homoj eŭropaj, kiujn mi ŝatus koni, ne vojaĝos tiom for el ilia lando, tamen, certe, probable partoprenos la kongreson multaj konindaj amerikanaj homoj.

Se mi ne partoprenas ĉi tiun UK-n, mi certe partoprenos iun vintran aranĝon eŭropan. Mi jam partoprenis IS-n dufoje, pro tio, mi emas sperti ion novan, do mi deziras esplori aliajn eblecojn krom JES, sed por tio, mi bezonas vian helpon.

Kiu(j)n kongreso(j)n vi partoprenos ĉi jare? Kial?

2009/04/21

Vendrede mi dancos!

Vendrede mi iros al Barcelono pro tiu ĉi koncerto kaj balo. Temas pri popolkantoj kaj ties dancoj. La kantistoj estos la tuluza JoMo kaj la katalunaj Kaj Tiel Plu. Mi vere ŝatos paroli denove kun JoMo kaj ankaŭ festumi kune kun aliaj geesperantistoj. Mi bezonegas kaj festumi kaj esperantumi.

2008/08/24

Per, ne por!

Esperantujo estas komunumo da homoj kiuj uzas esperanton kaj agas por esperanto. Ŝajnas ke preskaŭ ĉiu esperantisto kunsentas pri tio. Tamen, tiu komunumo estas tre malforta, ĝi ŝajnas pli al la komunumo da homoj kiuj ŝatas piedpilkon ol al la judaj komunumoj ekster Israelo kiuj uzas propran lingvon, kiel, ekzemple, la jidan. Sed fakte, ekzistas pluraj esperantaj komunumoj. Estas tiuj kiuj kredas je ĝia oficiala ideologio, estas aliaj kiu nur amuziĝas per esperanto, estas tiuj kiuj serĉas koramikon per ĝi kaj, ekzemple, tiuj kiuj studas esperantologion aŭ interlingvistikon.

Malgraŭ esti precipe hobia afero, en Esperantujo estas kelkaj fortaj komunumoj, ene de kiuj esperanto fartas bone. Tiaj komunumoj ne estas por-esperantaj, estas per-esperantaj. Ekzemple, la interlingvistika komunumo celas studi la lingvon kaj ties parolantojn, la familioj kiuj uzas ĝin celas la familion, ne esperanto mem, kaj tiuj kiuj amuziĝas pere de ĝi, celas amuziĝon, sociumadon, kaj tiel plu, sed ne verdigi la mondon. En ĉiuj el tiuj komunumoj, la kerna celo ne estas esperanto mem, estas alia afero. Do, ekzistaj komunumoj ke, pro iu ajn kialo, elektis esperanton kiel propra lingvo, kaj ene de ili la lingvo fartas bone. Kontraŭe, laŭ mia sperto, multaj el la ideologiaj esperantistoj, tiuj kiuj fakte ne estigas realan komunumon, ĉar ne tre bone konas unu la alian, estas tiuj kiuj plej malbone regas ĝin. Tiel, la ligoj inter ideologiaj esperantistoj estas malfortaj, kontraŭe, la ligoj inter homoj kiuj kundrinkas kune aŭ esperantologiumas estas pli fortaj. Kompreneble, homoj kutime estas anoj de pluraj komunumoj. Oni povas esti "ideologiaj" esperantistoj kaj samtempe esti anoj da eta grupo da homoj kiuj ĉiu jare renkontas en IJK por drinki, paroli, danci kaj sociumi. Por kompreni kion mi celas, gravas kompreni la malsameco inter reala komunumo kaj imaga komunumo. Katalunoj, kiel esperantistoj ideologiaj, estigas imagan komunumon, ili ne konas unu la alian kaj celas nenion kune. Kontraŭe, homoj kiuj komercas kune pri iu ajn afero, aŭ koncertas kune per esperanto, estigas realan komunumon.

Laŭ mi, esperanto nur estos "normala" lingvo, tiel mi kvalifikas ĝian sukceson, se iu ajn reala komunumo (homoj kiuj konas unu la alian kaj laboras por iu komuna celo, formante fortan reton) uzas ĝin por iu ajn celo. Tiel, mi subtenas ke ne estas utile labori por disvastigi esperanton. Tiaj klopodoj ĉiam estos malsukcesaj. Kio gravas, ne estas esperanto mem, estas fari ion ajn per esperanto, tio estas, ke nia lingvo devenu la necesan ilon por fari ion kio gravas al aro da homoj kiuj konas unu la alian kaj estigas fortan reton kiu regas ilian vivon.

Tiel, se la estonteco de esperanto estas kiel sia estanteco, tio estas, imaga komunumo da esperantistoj, por ĉiam ĝi estos strangaĵo. Tamen, se kontraŭe, vi celas ion ajn per esperanto (krom esperanto mem) ĝi sukcesos. Ne forgesu, la kerna celo de Zamenhof estis homaranismo, ne esperanto mem. Esperanto estis nur ilo por unuigi la homaron, lia vera projekto. Do, uzu esperanton por ĉio ajn krom disvastigi ĝin. Tiel vi helpos la verdan lingvon pli ol vi faras nun. Nun, mi aŭskultos iom da bona muziko en esperanto. ;-)

2007/09/24

Internacia Seminario 2007

Pasintjare mi partoprenis Internacian Seminarion. Tio, kion mi plej ŝatis, estis havi la eblecon vivi esperante dum kelkaj tagoj. Mi multe lernis pri nia lingvo kaj pri kiel malsamaj homoj parolas ĝin malsame. Ankaŭ mi ŝatis demandi al la aliaj partoprenantoj, kial ili parolas esperanton, kaj mi lernis ke, ĉiu homo lernis esperanton pro malsama kialo.

Do, pro tio ke la sperto estis interesa kaj agrabla, mi partoprenos denove ĉi jare, kaj la novaĵo estas ke mi ne iros tien sola, kiel pasintjare, sed kune kun mia koramikino kiu nun lernetas esperanton. Mi ŝatus ke ŝi havos sperton tiom bonan ol la mia.

Kaj vi, ĉu vi partoprenos IS-on?

2007/08/20

Ĉu raŭmisto?

Laŭ ĉi tiu kvizo, mi estas raŭmisto.

Vi estas... raŭmisto

raŭmisto

Vi kontraŭstaras la finavenkistojn! Vi ĝuas esperanton kiel hobion kaj ideologian kulturon.

Kia Esperantisto vi estas?




Mi ne scias se mi estas raŭmisto aŭ ne, fakte estas kelkaj aferoj kiujn mi ne ŝatas de la Manifesto de Raŭmo, kaj certe, mi ege malŝatas la uzon faritan de la Civitanoj, sed mi tute kongruas kun tio: "Vi ĝuas esperanton kiel hobion kaj ideologian kulturon".

Kaj vi, kia vi estas?

2007/06/08

Maria Sandelin

Post legi la lastan blogeron de Maria Sandelin mi ne povas eviti skribi ke ŝi estas la plej leginda blogisto de Esperantujo.

Dankon pro via klarmenseco, Maria.

Freŝaj komentoj