Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/08/20

Ĉu raŭmisto?

Laŭ ĉi tiu kvizo, mi estas raŭmisto.

Vi estas... raŭmisto

raŭmisto

Vi kontraŭstaras la finavenkistojn! Vi ĝuas esperanton kiel hobion kaj ideologian kulturon.

Kia Esperantisto vi estas?




Mi ne scias se mi estas raŭmisto aŭ ne, fakte estas kelkaj aferoj kiujn mi ne ŝatas de la Manifesto de Raŭmo, kaj certe, mi ege malŝatas la uzon faritan de la Civitanoj, sed mi tute kongruas kun tio: "Vi ĝuas esperanton kiel hobion kaj ideologian kulturon".

Kaj vi, kia vi estas?

6 comments:

Anonymous said...

Mi estas raŭmisto sed ne "civitano". Sed se vi indulgos mian scivolemon - kion pri la Civito vi ne ŝatas aŭ ne aprobas?

Ken

pqs said...

Saluton Ken,

Estas du aferoj kiujn mi plej malŝatas pri la Civito.

1. Mi ne ŝatas tiun kvazaŭ ŝtatan institucioaron kiun ili kreis. Kial agi kiel ŝtato, kiam ni povas esti reto da individuoj? Esperantujo ne havas teritorion, do ne bezonas ŝtaton.

2. La alia afero kiun mi malŝatas estas la kulto pri Giorgio Silfer.

Anonymous said...

Mi ne tute komprenas la pensadon malantaŭ la Civito, sed mi rimarkas ke

1. Laŭ la dokumentoj mem (http://www.esperantio.net/index.php?id=15#chIart5), la Civito ne estas ŝtato. La ŝtateska aparato ŝajne ekzistas pro ĝia celo "esti subjekto de internacia juro".

2. Tiuj, kiuj ne ŝatas la nunan estraron supozeble povas per demokratia procedo klopodi anstataŭigi ĝin per alia.

Sed por mi ĉiuj ideologioj tordas la veron por vivteni (ofte eĉ senintence); mi ne konas escepton. Povas esti, ke tute senideologia vivo ne eblas; sed oni ja povas strebi :)

Ken

pqs said...

Ken, laŭ mi, ne bezonatas esti subjeto de internacia juro. Kaj nek bezonatas demokratio en Esperantujo. Kial? Ĉar nia estas lingva komunumo, ne ideologia, kial do kune decidi ion ajn?

Anonymous said...

Laŭ mi la Civito estas ia frenezaĵo kaj ĝin ne eblas pritrakti kvazaŭ ĝi ne estus. Pri ideologioj ĝenerale mi ne vidas problemon se ili rolas kiel ia skiza mondkoncepto, navigilo, provo klarigi la mondon. La problemo estas se la mondon (socion) oni klopodas adapti laŭ la ideologio kaj ne male.

La opinion ke "demokratio ne bezonatas en Esperantujo ĉar la lasta ne estas ŝtato" oni de tempo al tempo vidas, kaj foje povas eble temi pri miskompreno pri la signifo de la koncepto "demokratio". Demokratio nome ne estas fenomeno ekskluzive bezonata en pli kompleksaj organizoj, sed simple en ĉiuj homaj rilatoj. Tute cetere mi opinias ke organizita esperantomovado fakte ion bonan POVUS fari, ekzemple UEA.

Maria Sandelin

Anonymous said...

Maria, vi skribis ke "la problemo estas se la mondon (socion) oni klopodas adapti laŭ la ideologio kaj ne male." Kaj kutime ĝuste tio okazas; kaj eĉ kiam tio ne okazas, ideologio povas preventi klaran vidon, senvidebligi faktojn.

Mi kutime diras, ke mi ne havas ideologion, sed mi ja havas temperamenton: temperamento estas persona, privata, kaj netrudema, dum ideologio estas sistemo de ĝeneralaj ideoj, aplikeblaj (teorie) al ĉio kaj ĉiuj. ALmenaŭ tiel mi emas pensi.

Ken

Post a Comment

Freŝaj komentoj