Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/08/29

Pri la ŝanĝoj ĉe UEA

Kiel ĉiam, la lasta blogero de Maria Sandelin estas leginda. Mi kopias ĉi tie du paragrafojn por inciti vin legi la tutan artikolon.

Nu, konstrui harmonion estas sendube bona intenco. Sed krom ke la plej multaj konfliktoj tra la mondhistorio verŝajne estiĝis inter samlingvuloj, mi neniam komprenis kiel paco kaj amikeco povus esti enkonstruita en lingvo aŭ kun kiu rajto esperantoparolantoj alproprigas al si apartan strebon aŭ / kaj sukceson al paca komunikado.

Mi konfesu tamen, ke – donacinte monon al la mialanda Fonduso por Kanceresplorado – mi ankaŭ pagis la ĉi-jaran membrokotizon al UEA, pro fido al la nova estraro kaj pro verŝajna malapero de laŭdoj al diktaturaj reĝimoj, kiuj tre ĝenis min dum la lastaj jaroj. Ni vidu kiuj ricevos miajn poŝfundajn monerojn venontjare.
Mi aldonu ke ankaŭ al mi ĝenis laŭdoj al diktaturaj reĝimoj. Kaj ke mi ankaŭ pagos kotizon ĉi jare, sed eble estos la lasta kotizo, kiun mi pagos. Ne pro tio ke mi forlasos Esperantujon, tio ne okazos, sed pro tio ke mia bildo pri Esperanto ne kongruas kun tiu de UEA. Eble UEA havas tro da historio, kaj tio malhelpas ĝin kompreni la nunan mondon.

2 comments:

Anonymous said...

Tamen, min tio ne ĝenas, se oni laŭdas iun specifan agon aŭ iun specifan aspekton de diktatora reĝimo. Mi malamas la vidpunkton de tiuj, kiuj volas dividi la mondon en "bonon" kaj "malbonon" kaj kredas, ke ĉiu ago de "malbonulo" devas esti "malbona", ktp. Tio estas ne nur stulta, sed ankaŭ tre teda maniero rigardi la mondon.

Anonymous said...

Iam por atingi homojn kiuj vivas sub regado de diktaturoj, oni devas iomete kompromisi. Mi konsentas, ke oni devas provi riski minimuman avantagxon je favoro de diktaturoj, sed ankorau estas bona eniri sistemon kaj atingi ordinarajn homojn en tiaj landoj.

Nepre por fari tion, vi devas montri vin iomete indulga.

Almenau kiam UEA laudas diktaturojn oni certas ke gxi ne faras tion por samaj celoj por kiuj Usono komercas kun Cxinio au partoprenas Olimpikajn ludojn tie. Oni s-ro Bush laudas Parvez Musxaraf en Pakistano (au Prezidento de Egiptio au regxo de SaudArabio).

Post a Comment

Freŝaj komentoj