Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2008/11/15

Pri iu ne tre konata blogo lokita en iu fora retangulo

Ekde pli malpli kvar semajnoj Facebook furoras inter miaj geamikoj. Pluraj el ili, kiuj ne estas tro komputilemaj, malfermis konton kaj ekuzas ĝin por, plejparte, kunhavigi fotojn kaj retrovi malnovajn amikojn. Pro tiu furoro scivolemo venkis min kaj mi remalfermis konton tie (mi fermis ĝin antaŭ kelkaj monatoj pro privatecaj kialoj). Post uzi ĝin dum unu semajno mi estas devigata konfesi ke la sperto estas sufiĉe amuza, plejparte pro tio ke en tiu nova urbeto en kiu mi loĝas nun mi ne estas tre aktiva el la socia vidpunkto.

Kutime oni disvendas la visaĝlibron dirante ke ĝi estas bona loko kie disdoni informojn al la plej proksimaj geamikoj. Ĝi permesas kunhavigi, ekzemple, fotojn kiujn oni ne publikigus sur blogo. Tamen mi opinias ke la visaĝlibro estas la plej malbona loko kie publikigi intimecajn aferojn, pro tio ke, kutime, kiam oni bezonas kaŝiĝi, la kaŭzo kuŝas ofte en nia ĉirkaŭaĵo. Ekzemple, ne gravas ke tute nekonata homo vidas onin ebriega kaj preskaŭ nuda dancante en Berlina fonto, tamen se onin estus vidata tiel en onia vilaĝo la afero estus tute alispeca. La visaĝlibro estas kvazaŭ vilaĝo.

Tiel, mi atingas la konkludon ke probable pli privatecas blogo verkita en nekonata retangulo per iu stranga lingvo (kiel esperanto) kaj signita per kromnomo. Tiu blogo altiros nekonatajn legantojn, malmultajn, kiujn ne konas la blogiston. Tiel, laŭ la tempo, intimeca konversacio inter la blogisto kaj siaj legantoj estiĝos kaj kreiĝos reto da homoj kiuj dividas similajn ideojn, celojn aŭ interesojn. Tiu reto estos tre riĉiga kaj en ĝi neniam bezonos kaŝiĝi. En via vilaĝo neniu neniam scios ke vi ankaŭ havas tiun kroman vivon en iu fora retero.

Haveno mediteraneo alproksimiĝas al tia blogo, eĉ se ne estas subskribita per kromnomo. Ĉi tie mi skribos pri aferoj pli intimaj ol tiuj pri kiuj mi kutime blogas ĉe mia neesperantlingva blogo. Vi estos miaj psikoterapiistoj. ;-)

Vivo en vilaĝo

Pro tio ke mi baldaŭ translokiĝos al nova loĝejo mi devas akordiĝi kun klimatizilvendisto por ke li instalu novan klimatizilon en tiu loĝejo. Tiu loĝejo estas lokita en eta vilaĝo kaj la vendisto ankaŭ havas sian vendejon tie. Mi vokis lin per telefono kaj ni akordiĝis ke mi donos al li la bezonatan ŝlosilon kaj ke li transdonos ĝin al la teknikisto. Mi demandis la adreson de la vendejo, ĉar mi neniam estis tie. Surprizita pro mia demando, li respondis ke li ja povas doni al mi la adreson sed ne bezonatas ĉar ĉiu en la vilaĝo konas la vendejon. Mi nur demandu kie estas la domo de Serafí. Ŝajnas ke vivo en vilaĝo estos facila, almenaŭ laŭ la loĝistika vidpunkto.

2008/11/05

Novaĵoj  

Pro la malaktiveco de ĉi tiu haveno, eble vi interesiĝas pri la kaŭzoj de mia malblogemo. Mi ne tro ŝatas skribi publike pri mia vivo, tamen kio okazas ne estas eksterordinara, do mi povas priparoli tion ĉi tie. Resume, mi baldaŭ doktoriĝos. La disertacio estas jam verkita kaj sendita al universitato. Nun, nur bezonatas pretigi la defendon de mia laboro antaŭ ĵurio. Samtempe, mi komencis novan profesian aventuron. Antaŭ tri semajnoj mi eklaboris ĉe la Ebra Observejo, tio estas universitata laborejo kiu interesiĝas pri la Tero (la Ebro estas rivero kiu transiras la regionon). Konsekvence mi nun loĝas en Roquetes (Roketoj), kiu estas vilaĝo lokita en la suda Katalunujo. Mia nuna loĝejo estas provizora kaj sen aliro al la reto. Espereble baldaŭ mi trovos bonan lokon kie mi kaj mia koramikino estos feliĉaj. Espereble, dum la unuaj monatoj de 2009, kiam mi jam estos doktoro (espereble) kaj mia nuna profesia projekto jam estos lanĉita, mia vivo kvietiĝos kaj mi havos pli da tempo por esperantumi kaj blogi. Tamen, mi nun antaŭvidas ke mi ne povos esti tiom aktiva kiel mi estis antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi estis studento.




Mi nun ŝatus iomete paroli pri la usona balotado. Sen nei ĝia graveco por ĉiu mondano, ne nur por la usonanoj, mi opinias ke ĉi-foje oni troigis la aferon, almeaŭ en mia lando. La amaskomunikiloj bombadis nin senĉese pri la afero. Ili faris tion, ĝenerale, malprofunde, sen atingi la kernon de la afero. Fakte, laŭ mia impreso, la amaskomunikiloj kiuj atingis min nur kopiis tion kion ili legis en la usonaj. Mi ja povas legi "The Washington Post" kaj "The New York Times" rete, tradukistoj kiuj nomiĝas sin ĵurnalistoj ne estas bezonataj. Mi opinias ke tiu sinteno estas ligita al tiu (tre eŭropa) inklino miri pri ĉio usona (kaj samtempe stulte malami ĉion usonan, strange, ĉu ne?). Usono estas tre interesa kaj influa lando kiun necesas ke oni analizu detale. Tamen, ni, mediteraneaj eŭropanoj, devus ankaŭ interesiĝi pri tio kio okazas kaj en Eŭropo kaj en la cetera mediteranea regiono. Fakte ni estas tiom eŭropanoj kiom afrikanoj (Minorko, kie mi naskiĝis, estas tiom for el Alĝero kiel el Marsejlo). Plie, ni ne forgesu ke preskaŭ 60% el la leĝoj faritaj en la hispana parlamento estas konsekvencoj de eŭropaj leĝoj kiuj estas farataj kaj en la ne tre demokratiaj eŭropaj ministra konsilistaro kaj komisiono kaj en la eŭropa parlamento. Tamen, tiuj kiuj bombardas nin pri McCain kaj Obama, forgesas informi adekvate pri tio kio okazas en tiuj institucioj. Kiel ni sukcesos ke la eŭropa parlamento havu pli da povo se preskaŭ neniu scias kio okazas ene de ĝi? Do, mi petas al la eŭrop-mediteraneaj ĵurnalistoj informu profesie pri tio kiu okazas mediteranee, ĉiuflanke, kaj komprenigante ne nur kopiante.

Freŝaj komentoj