Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2008/11/15

Pri iu ne tre konata blogo lokita en iu fora retangulo

Ekde pli malpli kvar semajnoj Facebook furoras inter miaj geamikoj. Pluraj el ili, kiuj ne estas tro komputilemaj, malfermis konton kaj ekuzas ĝin por, plejparte, kunhavigi fotojn kaj retrovi malnovajn amikojn. Pro tiu furoro scivolemo venkis min kaj mi remalfermis konton tie (mi fermis ĝin antaŭ kelkaj monatoj pro privatecaj kialoj). Post uzi ĝin dum unu semajno mi estas devigata konfesi ke la sperto estas sufiĉe amuza, plejparte pro tio ke en tiu nova urbeto en kiu mi loĝas nun mi ne estas tre aktiva el la socia vidpunkto.

Kutime oni disvendas la visaĝlibron dirante ke ĝi estas bona loko kie disdoni informojn al la plej proksimaj geamikoj. Ĝi permesas kunhavigi, ekzemple, fotojn kiujn oni ne publikigus sur blogo. Tamen mi opinias ke la visaĝlibro estas la plej malbona loko kie publikigi intimecajn aferojn, pro tio ke, kutime, kiam oni bezonas kaŝiĝi, la kaŭzo kuŝas ofte en nia ĉirkaŭaĵo. Ekzemple, ne gravas ke tute nekonata homo vidas onin ebriega kaj preskaŭ nuda dancante en Berlina fonto, tamen se onin estus vidata tiel en onia vilaĝo la afero estus tute alispeca. La visaĝlibro estas kvazaŭ vilaĝo.

Tiel, mi atingas la konkludon ke probable pli privatecas blogo verkita en nekonata retangulo per iu stranga lingvo (kiel esperanto) kaj signita per kromnomo. Tiu blogo altiros nekonatajn legantojn, malmultajn, kiujn ne konas la blogiston. Tiel, laŭ la tempo, intimeca konversacio inter la blogisto kaj siaj legantoj estiĝos kaj kreiĝos reto da homoj kiuj dividas similajn ideojn, celojn aŭ interesojn. Tiu reto estos tre riĉiga kaj en ĝi neniam bezonos kaŝiĝi. En via vilaĝo neniu neniam scios ke vi ankaŭ havas tiun kroman vivon en iu fora retero.

Haveno mediteraneo alproksimiĝas al tia blogo, eĉ se ne estas subskribita per kromnomo. Ĉi tie mi skribos pri aferoj pli intimaj ol tiuj pri kiuj mi kutime blogas ĉe mia neesperantlingva blogo. Vi estos miaj psikoterapiistoj. ;-)

7 comments:

einar said...

Ho ve. Kaj mi kiu estas tiom malbona psikologiisto. Tamen mi ŝatas legi pri kio gravas en vivo via.

pqs said...

Dankon Einaar. Mi certas ke vi estos tre bona psikologo.

Krome, mi ŝuldas al vi retmesaĝon, mi pardonpetas pro la prokrasto, sed ŝajnas al mi ke neniam antaŭe mi laboris tiom kiel nuntempe. Mi deziregas ke kristnasko alvenos ĉar tiam mi jam estos pli trankvila.

Toño said...

Vi pravas, Pere. Mi ankorau konservas mian konton en Facebook, sed ne enmetas tie fotojn nek ion privatan. Ghuste pro la samaj kialoj kiujn vi eksplikis.

pqs said...

Dankon Toño.

La grava problemo estas ke la aliaj ja publikigas fotojn kie mi povas aperi. Miaj geamikoj havigas tie fotojn kie miaj gekonatoj aperas tute ebriaj. momente mi ne aperis, sed mi timas ke eble baldaŭ mi aperos.

Ili ne komprenis ke Facebook estas publika ejo.

Einar said...

Pri facebook mi havis la saman sperton. Mi fermis mian konton en februaro pro ke ĝi prenis pli da tempo ol ĝi kvalite donis. Tamen nun mi remalfermis la konton pro ke mi translokiĝıs kaj do malofte vidas konatulojn. Mi daŭre ne certas ĉu estis decido bona. Tamen mi provas meti privataĵojn aliloke.

admin said...

Dankon pro via tre interesa artikolo, Pere.

Eble, oni devus aliĝi al visaĝlibro nur por retrovi kaj gardi kontaktojn.

Kaj por montri la bonan ekzemplon : skribi tre malmulte proprajn informojn, sed doni multajn ligojn al aliaj komunikiloj : blogoj, RSS, retmesaĝadresoj, vikioj, forumoj, 2P2oj, kaj eĉ aliaj sociaj retoj (por eviti la monopolo).

Eble, oni devas lukti ene. Kaj, tute hazarde, estas agrabla por mi. En enordo, mi eliras ----->[]

Anonymous said...
This comment has been removed by a blog administrator.

Post a Comment

Freŝaj komentoj