Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.
Showing posts with label esperanto. Show all posts
Showing posts with label esperanto. Show all posts

2016/05/25

Guglo kaj esperanto

Pasintsemajne Guglo (Google) prezentis sian vizion de la estonteco en la kunveno "Google I/O". Tiu vizio ripozas sur la uzo de Artefarita Inteligenteco (AI) kaj sur la homa lingvajô kiel alirilo al tiu AI. Tiel, la uzantoj de Guglo povos demandi ion ajn a la Gugla Helpanto (Google Assistant) tiel kiel oni parolas al vera homa helpanto, voĉe aŭ skribe. Tiu AI koplodos respondi la demandon inteligentece.

Evidente, por ke tiu teknologio funkcios, la Guglan AI devas kompreni demandojn faritajn libere (ne per antaŭdefinitaj komandoj), kaj tio ja estas vere malfacila problemo, pro la komplekseco de homa lingvaĵo. Plie, pro tiu komplekseco, la Gugla AI nur kapablos kompreni kelkajn lingvojn. La unua estos la angla. Poste, aliaj multparolataj lingvoj eniros la klubon. Tiel, la plimulto de la homoj ne rajtos uzi la Guglajn servojn per sia denaska lingvo. Ekzemple, tre probable mi devos alparoli Guglon hispane, anstataŭ katalune.

Por esperantisto estas evidente ke Esperanto povus ludi tre interesan rolon en ĉi tiu afero. Esperanto estas pli regula kaj antaŭvidebla ol la naciaj lingvoj, kiujn Guglo celos. Tiel, Esperanto ŝajnas tre taŭga por konversacii kun maŝino. Samtempe, por multaj uzantoj estus pli facile esprimi sin klare (oni devas paroli klare al maŝino) esperante ol per nedenaska nacia lingvo. Mi ja sufiĉe bone parolas la anglan, la nuna Gugla ilo kiu konvertas la voĉon al teksto, ne komprenas mian anglan.

Ĉio ĉi estas memevidenta por esperantisto. Bedaŭrinde, ne estas tiel evidenta por neesperantistoj. Tiel, tre probable Guglo eĉ ne pripensos pri tiu ebleco. Sed ni devus rigardi tiun situacion optimisme kaj konsciiĝi pro tio ke nun esperanto havas etan, etegan, ŝancon, sed ŝancon.


2012/07/16

Landonomoj kaj lingva reformemo

Mi komentis en la "Indiana" blogo pri landonomoj kaj reformemo. Jen la komento:

Saluton,

Mi denove gratulas vin pro via decido ekuzi esperanton kiel laborlingvo en “Las Indias”.

Tamen, vi foje uzas Esperanton kurioze. Ekzemple, vi skribis ke nuntempe vi laboras en Montevideolando. Ĉi tia landonomo estas vere stranga por miaj okuloj. En siaj Dogmoj de Hilelismo, Zamenhof proponis ke oni nomu la landojn neŭtrale uzante la nomon de la ĉefurbo kune kun la radiko “regn-”, kiu signifas “ŝtato”. Ekzemple: Parizregno. Li ankaŭ uzis la radikon lando kune kun Varsovio (Varsovilando) pro tio ke tiam la nuna Polujo (aŭ Varsoviregno) ne estis regno (ŝtato), ĉar ĝi apartenis al la tiama Peterburgregno (Rusujo, Ruslando).

Via metodo nomi landojn estas eĉ pli surpriza se oni legas vian vikion, en kiu vi mencias tri sufiksojn por landonomoj: “regi-”, “land-”, “i-” kaj “-uj”. Unue, en tiu ĉi listo estas klara eraro: “regi-” ne signifas “ŝtato”, ĝi signifas “Ŝtata administrado de bieno”, la bona radiko por “ŝtato” estas “regn-” aŭ, kial ne, “ŝtat-”, tamen, laŭ nia tradicio, la plej taŭga radiko estas “regn-”. Due, laŭ via priskribo de la radikoj, vi devus uzi “regn-” kune kun Montevideo, ĉar ĝi estas la ĉefurbo de ŝtato. Veras ke Urugvajo estas ŝtato kaj ankaŭ teritorio, kio ebligus la uzon de “-land”. Tamen Zamenhof, en siaj Dogmoj, klare uzis “-land” por regionoj sen ŝtato, kiel la tiama Polujo.

http://lasindias.net/indianopedia/Sufiksoj_REGI_-_LAND_-_I_-_UJ

En tiŭ ĉi paĝo vi ankaŭ erare uzas “neŭtr-” anstataŭ “neŭtral-” (dua alineo).

Per ĉi tiu komento mi ne emas esti tia fanfarona esperantisto kiu malkuraĝigas la novulojn per konstanta erarserĉado. Tute ne. Ankaŭ, mi ne volas malkuraĝigi kreemon, nek la ĝisdatigadon de Esperanto. Esperanto estas lingvo kaj tiel ĝi devas evolui nature laŭ la uzo. Tamen, ofte, novuloj emas reformi esperanton tro rapide, sen profunde koni la lingvon. Esperanto ja estas lingvo kaj, eĉ se ĝi estas multe pli facila ol neplanita lingvo, ĝi postulas longegan lernadon por vere mastrumi ĝin. Mi eklernis ĝin antaŭ sep jaroj kaj mi ankoraŭ estas komencanto.

Zamehof rapide komprenis, ke troa kreemo de la uzantoj povus disrompigi la lingvon en plurajn dialektojn, kaj tio ja okazis dum la ido-skismo inter aliaj reformprojektoj. Pro tio li deklaris ke la Fundamento estas netuŝebla bazo sur kiu oni libere evoluigu la lingvon.

Fakte, io simila okazis en la Linuksa mondo, kie Torvalds obstine kontrolas la kernon por ke ĝi restu unuigita kaj, tiel, utila al granda komunumo. Havi fortan komunan bazon ebligas efikan komunikadon inter la parolantoj de la lingvo kaj tiel Esperanto iĝas pli utila al ĉiuj.

Tiel, se vi reformas la landonomsistemon, vi agas ekzakte kiel Mikrosofto kiu iomete ŝanĝigis la “fundamenton” de HTML-o por malfaciligi samtavolan retumadon. Ekzemple, laŭ via vikio, “Katalunujo” estas la komunumo de la homoj kiuj sentas sin katalunoj, tamen por la plimulto ĝi estas regiono aŭ lando. Ĉu vi vere volas esti komprenitaj de la ne indianaj legantoj? Eble ne, eble vi nur deziras krei dialekton por via propra uzo, tiel vi reformu tiom kiom vi deziras. Tamen, se en la reto vi defendas la neceson havi komunan normon (/web standards/), vi devus opinii same por Esperanto.

Plie, landonomoj ja estas tikla afero en Esperantujo kaj, eĉ se via propono estas vere tre interesa, ĝi povus aldoni pli da bruo en ĉi tiu ĥaosa afero. Do, eĉ se mi vere deziras legi pli da viaj interesaj vidpunktoj pri nia komunumo kaj lingvo, mi ankaŭ petas al vi ke vi iomete (nur iomete) retenu vian reformemon dum via irado en nian lingvon, ĉar male oni povus krei Frankenŝtejnon. Do, proponu, diskutu, pripensu, sed, antaŭ ia reformado, lasu ke la tempon decidu se la ideo bonas kaj tiam, se la ideo vere bonas, ekuzu ĝin.

Amike,
eĉ se iomete “toca collons” ;-)

2011/12/04

Homarano

Mi ĵus finlegis la libron "Homarano", verkita de Aleksander Korĵenkov. Mi nun havas nek la tempon nek la forton necesan por verki recenzon, tamen mi devas danki la aŭtoron pro la kvalita laborego kiu ebligis tiun libron. Mi esperas ke tiu ĉi libro ebligos jesan respondon al la demando kiu aperas je ĝia fino. Espereble, esperantistoj kapablos diskoni la ideojn de Zamenhof al neesperantistoj.

2009/12/09

Neologismoj kaj la bona lingvo

Bedaŭrinde mi ne abonas la revuon Esperanto, kaj ne povas legi la artikolojn, kiujn mencias Maria Sandelin en sia lasta blogero, tamen mi havas opinion pri tiu bonlignvisma debato.

Kompreneble, kiel defendas la neologismemaj verkistoj, lingvo bezonas tiom da nuancoj kaj radikoj kiom estas necesaj. Do, havi multajn radikojn ne estas problemo. Ili pravas.

Tamen, veras ke multaj radikoj iam enkondukitaj en nian lingvon ne estas necesaj. Ekzemple, mi malfacile komprenas kial estas bezonataj malsamaj radikoj por “poeto”, “poemo” kaj “poezio”. Kiaj estas la necesaj nuancoj ĉi kaze? Kial ne simple diri “poemisto”, “poemo” kaj “poemarto” aŭ “versisto”, “versaĵo” kaj “versarto”? Ĉi tiu estas nur ekzemplo inter centoj da aliaj dubinde necesaj radikoj. Kiom da neuzataj kaj nenecesaj francdevenaj vortoj estas en niaj vortaroj nur pro tio ke unuopulo iam opiniis ke esperanto mankas vorton?

Mia opinio estas ke verkistoj kreu tiom da radikoj kiom necesaj, sed ili ne forgesu la esencon de nia lingvo. Tro ofte, mi trafas en verkaĵo vorton, kiun mi ne komprenas kaj kiun mi ne trovas en vortaroj, ĉar estas tute nova radiko, nur uzata de unu verkisto. Al kiu utilas nekomprenebla lingvo? Kiam tio okazas mi ĉesas la legadon, ĉar, ŝajne, la verkisto kaj mi ne parolas saman lingvon.

Hodiaŭ mi ankaŭ legis ĉi tiun blogeron de Sonja Kisa, kiu pritraktas la tradukon de la angla vorto "hacker" al esperanto. Kiam mi legis la blogeron, mi tre fieris pri esperanto, ĉar Sonja kunmetas jam konitajn radikojn por krei novajn vortojn, kiujn ĉiu esperantisto kapablas rekte kompreni kaj kiuj eĉ pli bone esprimas la malsamajn nuancojn ol la angla vorto. Precize tia estas la beleco kaj riĉeco de nia lingvo. Pere de ĝi oni facile povas enkonduki leganton aŭ aŭskultanton al nova koncepto sen difini novan vorton. La leganto ja kapablos kompreni ĝin pere de ĝiaj kunmetaĵoj.

Mia sinteno estas ke ĉiu uzu la lingvon laŭ sia vidpunkto. Tiel esperanto evoluos laŭ la uzo. Kompreneble, neniu rajtas devigi lingvostilon al la aliaj. Tamen ĉiu esperantisto pripensu la konsekvencojn de sia elekto. Pro tio, mi klopodos uzi la lingvon bonlingvisme, eĉ se mi malŝatas ke oni nomu tiun stilon "bona lingvo". Tiel, mi parolos pri poemarto, anstataŭ poezio.

***

Ĉi tiu blogero ekestis kiel komento ĉe la blogo de Maria Sandelin.

2009/03/31

Brain drain

Einar deziras traduki la anglan sprimon "brain drain" al esperanto kaj demandas en sia blogo ke oni sendu al li proponojn. Mi proponis du vortojn: klerulelmigrado kaj klerulenmigrado, depende de la vidpunkto. Se vi havas pli bonajn proponojn komentu la Einaran blogeron, mi petas.

2007/12/30

Nur la parolantoj posedas la lingvon

As interesting as what Zamenhof put into his language project was what he chose to leave out: he understood very clearly that a language must be allowed to grow and develop, not only because too much rigidity may limit the adaptability of the language to changing needs, but also because participation in the processes of language change gives the speaker an intellectual and emotional investment in the language. All language projects, if they move beyond the author's desk, must confront the problem of ownership: if they are owned by the author they cannot survive; if they are the common property of a collective, there is some hope of survival and growth (Lo Jacomo 1981). Most authors are loath to part with their creations: they are constantly adding to their projects, or seeking to produce ever larger dictionaries. Zamenhof saw very clearly that he must renounce ownership, must strive to create patterns of language loyalty, of shared ownership, leading to the creation of a language community.
Humphrey Tonkin and Mark Fettes, Esperanto Studies: An Overview

2007/11/08

Ĉu esperanto sen popolo?

Esperanto estas interesa lingvo ĉar ĝi travivas eĉ se ne ekzistas popolo kiu adoptis ĝin kiel propra lingvo kaj eĉ se preskaŭ neniu transdonas ĝin al siaj gefiloj.

Sed, almenaŭ dum 1901, Zamenhof opiniis malsame:

(...) Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!

(...) Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. (...)

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo.

L.L. Zamenhof, Letero al Kofman, el la libro Mi estas homo.
Kion vi opinias pri tio?

2007/06/30

Pri fremdaj proprajn nomoj en esperanto

Danka'l tiu blogero de Beĉjo mi trovis tiun blogeron ĉe Akvosfero pri kiel eskribi fremdajn proprajn nomojn en esperanto. Li diras, ke se ni skribas japanajn proprajn nomojn per esperanta alfabeto, kial ni skribu, ekzemple, polajn nomojn kiel en la pola, eĉ se la prononco ne estas divenebla?

Mi opinias ke li ja pravas, skribi neprononceblajn nomojn estas stulte, do eble, esperantigi fremdaĵojn estus lerta.

Sed, tamen, ne ĉiam estas facile trovi adekvatan esperantan version de ĉiu nomo, kaj povus okazi ke ĉiu esperantisto skribu ilin malsame.

Do, pro tio, mi kredas ke la solvo, kiun uzas Beĉjo en ĉi tiu blogero estas lerta, li skribas la nomojn en la originala lingvo, sed poste, inter krampoj, li ankaŭ helpas al la leganto per esperantigado de tiu nomo laŭ prononco.

Do, sciu ke mia unua familia nomo (en Hispanio ni havas du) estas Quintana (Kintana).

2007/06/22

Esperanto: Ĉu fiasko, ĉu sukceso?

Ekestis debato ĉe retlisto iberia-esperantistaro, pri ĉu esperanto sukcesis aŭ ne. La kaŭzo estas dokumento de konata konsilista firmao (Accenture) kiu metis esperanton en listo de fiaskitaj projektoj (4-a paĝo de tiu PDF), kune kun Titanic kaj la eŭropa konstitucio.

Male ol kelkaj samretlistanoj, mi kredas ke tiu firmao ja pravas, sed tamen, ankaŭ pravas tiuj kiuj opinias ke esperanto ja estas sukcesa entrepreno. Mi klarigu.

Fiasko estas ĉiam relativa afero, oni fiaskas laŭ antaŭe difinita celo. Sen celo, fiasko ne eblas.

Do, kiu estas la celo de esperanto? La respondo facilas: neniu. Esperanto nur estas lingvo kaj, tiel, ĝi ne povas celi ion ajn. Estas la esperantistoj kiuj celas ion.

Do, kion celas esperantistoj? Miaopinie ĉi tiu demando estas sensenca, ĉar ĉiu esperantisto kaj ĉiu esperanta organizo havas sian propran celon. Do, mi ja scias kion mi celas pere de esperanto, sed mi ne scias kion la aliaj samlingvanoj celas, krom tiuj kiuj iam publike esprimis siajn celojn.

Mi scias, kaj multaj eksteruloj al nia movado ankaŭ scias tion, ke multaj el la unuaj esperantistoj havis konatan celon: krei kaj plibonigi planligvon kiu estos uzata kiel internacia helplingvo en ĉiu ebla medio. Kaj tiuj finvenkismaj ideoj ankoraŭ estas vivantaj ĉe kelkaj esperantistoj.

Evidente, hodiaŭ esperanto ne estas la dua lingvo de ĉiuj, fakte ĝi estas uzata kiel helplingvo preskaŭ nenie. Precize tio estas kion la eksteruloj al nia lingva komunumo pensas kiam ili parolas pri esperanto. Post tiom da jaroj da, laŭ mi fuŝa, finvenkisma informado, eksteruloj estas konvinkitaj ke esperanto, kiel lingvo, havas klare difinitan celon kaj ili ĉiutage spertas ke tiu celo ne estis plenumita, do evidente, ili pensas, esperanto fiaskis, kaj ili pravas.

Sed ne ĉiu esperantisto uzas la lingvon pro finvenkisma ideologio. Kelkaj el ni uzas esperanton ĉar ni ŝatas la lingvon mem aŭ ties komunumo, aŭ pro iu alia nekonata kialo.

Do indas diri al la mondo ke Esperantujo estas sukcesa komunumo da homoj kiuj libere decidis partopreni ĝin per lernado kaj uzado de esperanto. Kaj ke tiel, esperanto estas sukcesa lingvo, kiu estas uzata ĉiutage en multaj medioj, kvankam nur malplimulto da homoj uzas ĝin.

Esperanto estas nur lingvo, ĝi ne havas ideologion, nur ties parolantoj havas ĝin, kaj ni ĉiuj opinias malsame. Ni ne estas samideanoj, ni estas samlingvanoj.

2007/05/28

Franklina Roosevelta

Ĉefa kialo por aldoni novan vorteton "na" estas ke estas malbele modifi personajn nomojn fremdajn al esperanto.

Malbele? Kial?

Rigardu kion faras kroatoj en siaj stratoj kaj placoj:

Franklina Roosevelta

Do, se ni povas diri:

  • Mi ne ŝatas Georgeon Bushon.
  • Mi iros al la Zamenhofa strato.
  • Mi aŭskultas Mozartan muzikon.
  • Aŭ mi promenis en Franklina Roosevelta placo de Zagrebo.


Kial do introduki novan vorteton?

Ne antaŭlonge mi ankaŭ skribis pri naismo

2007/04/29

Esperantaj literoj en komputilaj medioj

Okazas senfina debato en Esperantujo pri esperantaj literoj; niaj belaj ĉapeloj. Certas ke antaŭ kelka tempo estis malfacile skribi tiajn literojn per komputiloj, sed hodiaŭ, danke al unikodo, tio ne devus esti problemo, ekzemple, en linukso, eblas skribi esperante sen fari strangajn agordojn. Mi kredas ke post kelka tempo la debato ĉesos ĉar en ĉiu komputilo eblos skribi en ĉia skribsistemo, ekzemple, ĉe blogger nun eblas skribi Hindie per ĉia komputilo [angla retejo].

2007/03/26

Kiu celas kion?

Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas atingi aŭ ne atingi ion per ĝi.


Mi tute kunsentas tiun frazon de Gary Mickle. Kaj, ekde mi lernis esperanton, mi ofte renkontris homojn, kiuj ne komprenas tion.

Mickle ankoraŭ parolas pri la fakto ke esperanto, okaze ke ĝi iam estos uzata grandskale, povus malutili al lingva diverseco, kaj mi ankaŭ kunsentas. Esperanto estas ilo, kaj ĉiu ilo povas esti uzata diversmaniere.

2007/03/03

Naismo

Ŝajne, nun naismo furoras. Kaj pri tio ni parolis en listo de iberia esperantistaro kaj ankaŭ, hieraŭ vespere, en kluba vespermanĝo de EKC (Tuluzo).

Esperanto estas lingvo kaj la lingvon evoluigas parolantoj. Kutime,lingvoj evoluas spontane, sen konscia pensado pri gramatiko. Sed naismo ne estas tia evoluo. Naistoj estas homoj, kiuj volas enkonduki ion pro ia gramatika kialo. Ili kredas ke esperanto estos plibonigita per modifo de ĝian dezajnon. Do, en tiu okazo, oni ne povas paroli pri "natura" evoluo de lingvo.

Mi kredas ke la kerno de tiu afero estas, ĉu esperanto bezonas modifojn por sukcesi pli ol nun? Mi opinias ke ne. Se esperanto ne estas tiom sukcesa kiel ni volas ne estas pro gramatikaj kialoj.

Naismo estas nur modo, kaj, kiel ĉiu modo, malaperos kun la vento.

2007/02/27

Kial mi daŭras mian esperantumadon

Post pli da unu jaro kaj duono, mi ankoraŭ esperantumas.

Kial?

Unue, ĉar mi ankoraŭ opinias ke esperanto belas kiel lingvo. Sed tio ne sufiĉas, ĉar estas multe da aliaj belaj aferoj en la mondo, do mi zorge elektas kion mi faras dum mia libertempo.

Fakte, en esperantio mi trovis tri aspektojn, kiuj estas gravaj laŭ mi:

1. Plimulto da esperantistoj lernis ĉi tiun lingvon sole, post persona decido, ne devige. Do, esperantio estas komunumo de homoj kiuj libere elektis partopreni ĉi tiun komunumon. Tio belas, ĉar, en nia mondo, oni ne povas elekti multe da gravaj aferoj kiel, ekzemple, nian denaskan lingvon aŭ pasporton.

2. Esperantio estas socio bazita sur merito. Esperantistoj iĝas elstaraj, kiam ili bone regas la lingvon, kaj kiam ili plibonigas la komunumon aŭ la lingvon kaj ties kulturon. Plej influaj esperantistoj meritas esti influaj.

3. Esperanto estas lingvo elstara, ĉar ĝi estas uzata malgraŭ ĝi ne havas nek teritorion nek klare difinitan kulturon, nek influan literaturon, ktp. Do, ĝia ekzemplo multe povus helpi al etaj lingvoj en tutmondiĝanta socio.

Eble, surprizas vin ke mi ne menciis esperanton kiel solvo al lingvaj problemoj. Tio estas ĉar mi estas skeptika pri tio. Unue, ĉar mi opinias ke esperanto ne tute solvos neniun lingvan problemon, tamen ĝi povus esti grava ilo por helpi. Due, tio, kio instigas min ĉiutage, ne estas iu idealo sed plezuro. Certe, parton de tiu plezuro kaŭzas idealoj, sed ne ĉion. Sed, malgraŭ mia skeptiko, esperanto estas tre utila al mi por cerbumi pri lingvaj problemoj kiujn mi ja bone spertis, ĉar multe da esperantistoj altkvalite pripensas pri lingvaj problemoj.

Kaj vi? Kial vi esperantumadas?

2007/02/14

O, la, la, la

Kiam mi eklernis esperanton, mi skribis kun granda influo de mia gepatra lingvo (la kataluna) [1]. Kutime, kiam mi relegis skribaĵon mian, mi konstatis ke mi povis simpligi preskaŭ ĉiun frazon kaj, preskaŭ ĉiam, mi foriris kelkajn artikolojn. Mi ne multe pripensis pri tiu afero, sed mi jam nekonscie sentis ke, en esperanto, la artikolo ne estis tiom bezonata kiel ĉe mia latinida gepatra lingvo.

Hodiaŭ mi legis tiun legindan artikolon, aperinta ĉe Lingva Kritiko, kaj mi komprenis kial mi foriris multe da artikoloj dum mia lernado. Tio estas ĉar, ŝajne, la artikolo estas superflua. Interesa afero, ĉu ne?

Ĉu ankoraŭ iu pensas ke esperanto estas tute logika?

[1] Mi certas ke ankoraŭ mi faras tion, sed mi esperas ke ne tiom kiel antaŭe.

2006/11/25

Strange, ili ne parolas esperanton

Hieraŭ, post paroli esperante dum kvin horoj, kelkaj el ni piediris hejmen kune. Piedirante ni trafas junulojn kiuj parolas france. Tiam, unu el ni diras, "strange, ili parolas la francan". Ni ĉiuj ridas. Nia vesperumado estis kiel vojaĝo al alia lando. Mi ŝatas tiajn spertojn.

2006/11/15

Erasmus: ĉu esperante?

Hieraŭ mi legis artikolon en franca ĵurnalo "Le Monde" pri la Eŭropa programo "Erasmus", kiu instigas eŭropajn studentojn iri eksterlanden dum kelkaj monatoj. En tiu artikolo aperas jenan paragrafon:



Hispanio, kiu estas la plej elektita lando de junaj eŭropanoj, staras antaŭ Granda Britio kaj Germanio en la elektlisto de francaj studentoj. Sed tiu lasta lando altiras pli da kandidatoj ĉiujare, kaj la britaj universitatoj eltiras malpli da studentoj de kvin jaroj. La Unuiĝintan Reĝlandon konkuracas la Nordiaj landojn, Nederlando kaj tiuj el la centra Eŭropo, kiuj kreis kvalitajn kursojn en la angla, kun malpli da studentoj ol en Manĉestro aŭ Exeter... [1]



Interesaj informoj aperas en tiu paragrafo el la vidpunkto de iu kiu interesiĝas pri lingvaj problemoj, kiel mi.



Unue, francoj preferas studi en ne anglalivaj landoj, kiel Hispanio kaj Germanio. Tio bonas por multlingveco. Tamen, krom la angla, francoj lernas internacie "grandaj lingvoj", tio ne bonas por la tiel nomataj "etaj lingvoj" [2]. Probable, ankaŭ germanoj kaj hispanoj elektas studi en landoj kie oni ankaŭ parolas ĉi tiujn "grandajn lingvojn", krom la nordiaj landoj, kie oni povas studi angle. Do, ekzistas vere multlingvecaj interŝanĝoj inter la studentoj de landoj en kiuj oni parolas "grandajn lingvojn".



Due, la etaj landoj scias ke preskaŭ neniu eksterlande parolas liajn lingvojn, do ili altiras eksterlandajn studentojn pere de la angla. La unuaj estis Nederlando, kaj la nordiaj landoj, kiu mi kvalifikas kiel anglalingvemaj, kaj nun estas la aliaj "novaj" Eŭropaj landoj. Do ekzistas eŭropa universitata merkato (mi ne almetas Britio en tiu merkato) kiu funkcias pere de la angla kaj kiu altiras multe da parolantoj de la angla kiel fremda lingvo. Tiu merkato, en kiu preskaŭ ne partoprenas denaskaj parolantoj de la angla [3], funkcias kvazaŭ la angla estus bona neŭtrala lingvo.



Trie, ŝajnas ke anglalingvanoj estas iomete ekstere de tiu internacia universitata merkato [3].



Kelkaj demandoj alvenas. La angla estas uzata kiel neŭtrala lingvo inter nedenaskaj parolantoj de la angla. Ĉu tio bone funkcias? Ŝajnas ke etaj landoj tion opinias, aŭ, almenaŭ, ili opinias ke la angla estas la malpli malbona solvo. Same opinias la studentoj, kiuj elektas tiujn anglalingvemajn landojn. Mi pensas ke certe, en komunikado en kiu ne partoprenas anglalingvanoj, la angla estas neŭtra. Sed mia sperto montras ke la uzata lingvo ne estas vere la angla, estas speco de simpligita lingvo. Do, en tiu situacio povas la kursoj esti kvalitaj? Sperto montras ke estas sufiĉe kvalitaj, ĉar studentoj tion pruvas kiam ili elektas studi angle en tiuj landoj, sed mi opinias ke tiuj kursoj neniam havos la saman kvaliton ol tiuj de universitatoj en anglalingvaj landoj. Do mi pensas ke estas pro tio, inter multe de aliaj kialoj, ke la plej bonaj universitatoj estas anglaj kaj usonaj.



En nuna universitata Eŭropo, "grandaj" lingvoj bone fartas kaj fartos, almenaŭ dum kelka tempo. La aliaj elektis uzi la angla kiel laborlingvo kaj ŝajnas ke tio ankaŭ bone funkcias. Ekzistas vigla kaj kreskanta internacia universitata merkato ene de la Unio, sed ne sufiĉe por ke tiu merkato havu la saman kvaliton ol la merkato de universitatoj de anglalingvaj landoj. Tio malbonas.



La lasta demando estas, ĉu Esperanto havas lokon en tiu panoramo? Laŭ mi --nova parolanto de Esperanto, kiu jam zorgis pri la lingvaj problemoj, kiel parolanto de la kataluna, sed kiu eble ankoraŭ ne sufiĉe konas Esperanton nek Esperantion-- malfacile esperanto povus eniru en la internacia universitata merkato. La nuna situacio ne estas justa, sed ĝi ne estas sufiĉe maljusta por provoki grandajn ŝanĝojn. Do, kion fari? Daŭrigi la informadon pri nia lingvo kaj la informadon pri la lingvaj problemoj, kaj ankaŭ daŭrigi la kultivadon de la lingvon por ĝin evolui kaj antaŭenigi, ĉar iam estonte la lingvaj problemoj malboniĝos kaj nia lingvo estos necesa por ĝin solvi.



Tion mi faros kiel parolanto de Esperanto. Sed unue, mi devas lerni la lingvon...




[1] Etudier en Europe : la dynamique Erasmus (Le Monde, 2006-11-14): L'Espagne, plébiscitée par la majorité des jeunes Européens, arrive devant la Grande-Bretagne et l'Allemagne dans le palmarès français. Mais ce dernier attire chaque année de plus en plus de candidats, alors que les établissements britanniques drainent un moindre contingent de Français depuis cinq ans. Le Royaume-Uni est concurrencé par les pays scandinaves, les Pays-Bas et ceux d'Europe centrale, qui ont conçu des cursus en anglais de très bonne qualité, dispensés dans des cours moins chargés qu'à Manchester ou Exeter...



[2] Fakte, francoj eĉ ne lernas la lingvojn de siaj geavoj, kiel la okcitana aŭ la bretona.



[3] Tion ne diras la artikolo, sed mia persona sperto, kiu eble ne sufiĉas.

Freŝaj komentoj