Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/02/14

O, la, la, la

Kiam mi eklernis esperanton, mi skribis kun granda influo de mia gepatra lingvo (la kataluna) [1]. Kutime, kiam mi relegis skribaĵon mian, mi konstatis ke mi povis simpligi preskaŭ ĉiun frazon kaj, preskaŭ ĉiam, mi foriris kelkajn artikolojn. Mi ne multe pripensis pri tiu afero, sed mi jam nekonscie sentis ke, en esperanto, la artikolo ne estis tiom bezonata kiel ĉe mia latinida gepatra lingvo.

Hodiaŭ mi legis tiun legindan artikolon, aperinta ĉe Lingva Kritiko, kaj mi komprenis kial mi foriris multe da artikoloj dum mia lernado. Tio estas ĉar, ŝajne, la artikolo estas superflua. Interesa afero, ĉu ne?

Ĉu ankoraŭ iu pensas ke esperanto estas tute logika?

[1] Mi certas ke ankoraŭ mi faras tion, sed mi esperas ke ne tiom kiel antaŭe.

4 comments:

Anonymous said...

Tra interesa artikolo pri la artikolo (hmm! polisemio cxi tie!)
Mi presigis gxin por studi gxin ripozkape

Anonymous said...

Petro,

Mi sercxis Esperantajn blogojn en la reto, kaj mi trovis vian. Mi sxategas la muzikon kies aligilon vi rete eldonis! Precipe la 3an kanton.

Mi estas studanto de lingvistiko en Usono. Cxiu cxi-tie incitetas min, cxar mi lernis Esperanton antaux multaj jaroj. Sed kiel povus min forgesi?

Mi devus legi la artikolon iam. Mi jam scias, ke Esperanto estas perfekte nek simpla nek logika nek neuxtrala. Nur estas *pli* simpla, logika kaj neuxtrala ol cxiuj naturaj lingvoj, cxu ne?

Ne gravas kiel oni diras "unu el miaj amikoj". Nur gravas ke ni komprenas nin. La kulturo de Esperanto devus esti ke la personoj ne korektigas sian Esperanton tiam, cxu ne?

Mi ne jam havas Esperantan blogon. Eble baldaux, cxu bone?

Gxis tiam,
--Klarko

pqs said...

> Petro,

Saluton Klark,

>Mi serĉis Esperantajn blogojn
>en la reto, kaj mi trovis
>vian. Mi ŝategas la muzikon
>kies aligilon vi rete eldonis!
>Precipe la 3an kanton.

Jes, tiu muziko estas amuzega
kaj interesa. Ĝi estas farita
per malnovaj komputiloj kaj
ludmaŝnoj kiel Game Boy. Nun
estas multe da muzikistoj
kiuj uzas tiajn ilojn.

>Mi estas studanto de
>lingvistiko en Usono. Ĉiu
>ĉi-tie incitetas min, ĉar mi
>lernis Esperanton antaŭ multaj
>jaroj. Sed kiel povus min
>forgesi?

:-)

>Mi devus legi la artikolon
>iam.

>Mi jam scias, ke
>Esperanto estas perfekte nek
>simpla nek logika nek
>neŭtrala. Nur estas *pli*
>simpla, logika kaj neŭtrala ol
>ĉiuj naturaj lingvoj, ĉu ne?

Jes vi pravas, kaj bedaŭrinde
kelkaj esperantistoj ankoraŭ
ne komprenis tion.


>Ne gravas kiel oni diras "unu
>el miaj amikoj". Nur gravas ke
>ni komprenas nin. La kulturo
>de Esperanto devus esti ke la
>personoj ne korektigas sian
>Esperanton tiam, ĉu ne?

Jes, Esperanto kaj
esperantistoj devus esti
toleremaj pri la lingvo, sed
nur kiam klareco permesas
tion. Sed eĉ tiuokaze, kiam
duboj povas ekzisti pri tio
dirita, ne tiom gravas ĉar
preskaŭ ĉiam kunteksto
klarigas nian mesaĝon. Sed,
tamen, celi lingvan kvaliton
estas bona, kaj se
forgesante akuzativon oni
povas interkompreniĝi, tiu
forgeso ne devus esti
kutima. Ĉar, por mi, parolanto
de latinida lingvo, akuzativo
povas ŝajni stranga, sed por
iu alia, eble, akuzativo estas
tiel simpla kiel artikolo por
mi. Fakte oni ne povas
objetive difini simplecon. Ĉu
ne?

Pri la artikolo. La avantaĝo
de tiu vorteto estas ke ĝi ne
malfacilas kompreniĝon. Tiuj
kiuj ne scias kiel uzi ĝin
povas kompreni frazojn en kiuj
tiu vorteto aperas, sed ne
gravas se, kiam ili parolas,
ne uzas ĝin, ĉar oni ĉiam
povas trovi klaran kaj facilan
manieron diri la samon.

>Mi ne jam havas Esperantan
>blogon. Eble baldaŭ, ĉu bone?
>

Mi plezure legos vian
estontan blogon.

>Ĝis tiam,

Ĝis

Pere

>--Klarko

Anonymous said...

Petro,

Mi ne povas legi la tutan artikolon, al kiu vi aligile eldonis. Mi opinias, ke se la Esperanta artikolo ne placxas al la skribinto, li devus neniam uzi gxin. Li devus uzi nur "unu" aux "ci-tiu" kiam li volos esti klare. Neniu zorgos!

Mi prometis al vi, ke kiam mi havus Esperantan blogon, mi dirus al vi. Jen gxi:

http://fremda-muziko.blogspot.com

Dankon por beligante diakritikigi mian x-metodon! Tamen, se oni lernus Esperanton pro ne havi sufican tempon per lerni tutajn aliajn lingvojn, kiel havus oni sufican tempon per skribi sen x-metodo? =)

Post a Comment

Freŝaj komentoj