Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/02/11

Estonteco

Kelkaj homoj opinias ke estinteco estas la sola aĵo, kiun oni vere havas, do pri ĝi ĉiam parolas, kaj laŭ ĝi ĉiam agas. Sed, laŭ mi, ne estas tiel. Sur ĝi oni ne povas agi, ĉar kiam io iĝas estinta, ĝi porĉiame foriras el nia atingo. Plie,oni ne vere konas estintecon, ĉar memoro ne estas fidinda. Fakte, oni nur havas estontecon, ĉar sur ĝi oni ja povas efike agi, pere de la nepre efemera estanteco.

Certe, neniu povus nei, ke estonteco foje alportas malbonon, kaj pro tio kelkaj timas ĝin. Sed, sendube, ankaŭ bonon alportas ĝi. Per estanteco, ni havas la eblecon, influi tion, kio okazos. Tiel, oni povas klopodi por ke la estonta estanteco estu bona. Tamen, tio kio okazos ne nur dependas de niaj agoj, do ĝi estas necerta. Sed tiu necerto estas tio, kio igas la vivon interesa. Male, en tute certa mondo, oni estus kiel senvivaj globoj de bilardo.

Optimisme indas rigardi estontecon. Male, timo povus invadi onian vivon, kaj time oni ne povas vivi.

1 comment:

Anonymous said...

sed rapide, pli rapide ol oni ajn pensas, estonteco igxas estinteco, kaj malaperas por cxiam. Do ankaux estonteco ne ekzistas.

Post a Comment

Freŝaj komentoj