Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/03/26

Lingvoj kaj naciismoj

Kiam mi alvenas hejmen, mi kutime ŝaltas radion. Hodiaŭ oni intervjuis Le Pen-on, kiu estas la estro de la ekstremdekstra franca partio Nacia Fronto. Tiam, mi ne povis eviti scivolemi pri kion pensas Le Pen pri manifestacioj, kiel tiu por la okcitana lingvo, kiun mi partoprenis. Estas vere ke multaj homoj partoprenintaj opinias, same kiel Le Pen, ke libera merkato, malfermaj landlimoj, la Eŭropa Unio, ktp malbonas. Certe, tiu analogio estas riska, ĉar multaj el tiuj homoj kiuj hisadis grandajn ruĝajn flagojn, post la manifestacio, subtenis, per la okcitana esprimo «Òc!» (Yes!), la francan rugbean teamon antaŭ televido de drinkejo, do certe ili ne estis ekstremuloj. Tamen, ĉiam, kiam oni defendas lingvon, kiu estas necesa ago, aperas homoj kiuj havas, laŭ mi, danĝerajn ideologiojn, kiel naciismo. Mia demando estas, kiel defendi lingvon sen helpi naciismon?

Alia interesa demando, kiu iomete rilatas al tiu hodiaŭa temo, estas kiel defendi ke landlimoj estas ŝanĝeblaj sen helpi neniun naciismon. Eble, malfacilas kompreni tion, sed por mi, kiu ne kredas je la estonteco de Hispanio, kaj kiu ankaŭ ĉiutage pli malŝatas ĉiaspecajn naciismojn ol antaŭe, tiu estas facile komprenebla demando.

Kiu celas kion?

Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas atingi aŭ ne atingi ion per ĝi.


Mi tute kunsentas tiun frazon de Gary Mickle. Kaj, ekde mi lernis esperanton, mi ofte renkontris homojn, kiuj ne komprenas tion.

Mickle ankoraŭ parolas pri la fakto ke esperanto, okaze ke ĝi iam estos uzata grandskale, povus malutili al lingva diverseco, kaj mi ankaŭ kunsentas. Esperanto estas ilo, kaj ĉiu ilo povas esti uzata diversmaniere.

2007/03/25

La kaŝita esperantistaro

Ne antaŭlonge mi partoprenis manifestacion por la okcitana lingvo (pri tio skribis parŝo).

Mi nur volas substreki ke tie ni renkontris multe da nekonataj esperantistoj, homoj kiuj iam lernis nian lingvon sed ne agas ene de la movado. Tiu estas la kaŝita esperantistaro, kiu certe esta pli granda ol mi kredis antaŭe.

2007/03/21

Energio

Tero funkcias danka'l la suno. Sen tiu energio, preskaŭ nenio okazus sur tiu planedo.

Homaro havas povon pro nia kapablo pli bone profiti disponeblan energion. Ni faras tion kiam ni plibonigas obtenon (plibonigado de agrokulturado), aŭ kiam ni plibonigas uzon (novaj teĥnikoj, kiel la rado).

Multe da suna energio estis akumulata kiel nafto. Kaj la lastatempa impresa kreskado de nia povo, estas pro uzo de tiu ŝparata energio.

Sed nun, granda parto da tiu heredaĵo jam estas uzata. Ni devos fari kiel homaro faris antaŭe, tra jarmiloj, plibonigi obtenon de energio (suna, venta, ...) kaj uzon (pli bonaj maŝinoj).

Simple, sed malfacile.

2007/03/13

Mi ne volas neglekti ĉi tiun blogon

Tiun blogon mi neglektis lastatempe. Okazas ke mi jam estas je la mezo de mia doktoriĝanta periodo, kiu en Francio daŭras tri jarojn, kaj mia laboro devenas pli intensa, do mi ne trovas tiom da tempo kiom mi volus por skribi ĉi tie.

Hodiaŭ mi skribos etan blogeron pri diversaj aferoj.

Unue, mi volas komuniki al vi ke post longa pripensado, mi abonis La Ondon de Esperanto. Mi dubis. Ĉu aboni la UEAn Esperanton, ĉu la Ondon, ĉu Monaton? Mi rapide malaperigis Monaton je mia listo. La kaŭzo estas simpla. Monato estas ege interesa, sed mi jam legas similajn pli kvalitajn artikolojn en neesperantaj revuoj. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj problemoj de malmulte parolataj lingvoj, malfacile oni povas konkuri plej parolatajn lingvojn. Inter Esperanto kaj La Ondo mi elektis La Ondon pro du kialoj. Unue ĉar La Ondo ne apartenas al UEA. Kiel ano de TEJO mi jam ricevas Kontakton, do mi volas favori diversecon ene de Esperantujo, kaj ankaŭ en mia bretaro. Due, ĉar la enhavo de tiu revuo ŝajnas pli interesa ol tiu de Esperanto. Ĉu mi bone elektis?

En mia lasta blogero mi skribis pri Tujter. Ĉi tiu estas ilo por sendi etajn mesaĝojn al amikoj. Mi nun ekkomprenas ĝin, kaj mi bedaŭras ke la sistemo por sendi kaj ricevi tiujn etmesaĝojn pere de poŝtelefonoj ne funkcias ekster Usono sen pagi internacian prezon. Finfine, nur du aŭ tri el miaj amikoj uzas ĝin, do mi kredas ke finfine mi ne uzos ĝin ĉiutage pro manko da kontaktoj.

Finfine, mi anoncas ke sabate okazos grandega manifestacio por la okcitana lingvo en Beziers (suda Francio). Mi iros tien kune kun multe da esperantistoj el okcitanio kaj ankaŭ el Katalunio. Do mi konos tiujn katalunojn pri kiuj mi tiom aŭdis! Ŝajnas ke ni multe festumos tie, krom manifestacii, do eble dimanĉe mi ne estos homo, mi estos kvazaŭ senviva korpo ;)

2007/03/06

Twitter

Mi kredas ke Twitter hokos min. Se vi ankaŭ estas hokata, tie mi estas pqs.

2007/03/03

Naismo

Ŝajne, nun naismo furoras. Kaj pri tio ni parolis en listo de iberia esperantistaro kaj ankaŭ, hieraŭ vespere, en kluba vespermanĝo de EKC (Tuluzo).

Esperanto estas lingvo kaj la lingvon evoluigas parolantoj. Kutime,lingvoj evoluas spontane, sen konscia pensado pri gramatiko. Sed naismo ne estas tia evoluo. Naistoj estas homoj, kiuj volas enkonduki ion pro ia gramatika kialo. Ili kredas ke esperanto estos plibonigita per modifo de ĝian dezajnon. Do, en tiu okazo, oni ne povas paroli pri "natura" evoluo de lingvo.

Mi kredas ke la kerno de tiu afero estas, ĉu esperanto bezonas modifojn por sukcesi pli ol nun? Mi opinias ke ne. Se esperanto ne estas tiom sukcesa kiel ni volas ne estas pro gramatikaj kialoj.

Naismo estas nur modo, kaj, kiel ĉiu modo, malaperos kun la vento.

Freŝaj komentoj