Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2009/12/14

Pri la lamentinda ŝtato de la Mediteraneo

Tiu informo ne novas, tamen estas memoriginda: la ŝtato de la oceanoj estas lamentinda kaj nia eta Mediteraneo ege malsanas.

Warmed, overfished and polluted, the small Mediterranean Sea is giving scientists a look at what the future may hold for the rest of Earth’s oceans — and it’s not pretty.

Varmigata, ekspluatata kaj poluata, la eta Mediteraneo montras al la sciencistoj eblan estontecon de la ceteraj Teraj oceanoj — kaj ĝi ne belas.

Mediterranean Is Scary Laboratory of Ocean Futures | Wired Science | Wired.com.

Ĉu unu el niaj plej gravaj fontoj el proteinoj estos daŭre elĉerpita sen publika debato? Ĉu la registaroj el riĉaj landoj daŭre monhelpos tiujn kiuj mise administras niajn marojn pere de ĉies mono?

Indas komenci analizi niajn mediajn problemojn kiel tutaĵo. Klimatŝanĝiĝo estas ja grava problemo, tamen ĝi nur estas unu inter la gravaj mediaj problemoj kiujn ni nun havas, speciale dum la proksimaj jardekoj.

2009/12/09

Neologismoj kaj la bona lingvo

Bedaŭrinde mi ne abonas la revuon Esperanto, kaj ne povas legi la artikolojn, kiujn mencias Maria Sandelin en sia lasta blogero, tamen mi havas opinion pri tiu bonlignvisma debato.

Kompreneble, kiel defendas la neologismemaj verkistoj, lingvo bezonas tiom da nuancoj kaj radikoj kiom estas necesaj. Do, havi multajn radikojn ne estas problemo. Ili pravas.

Tamen, veras ke multaj radikoj iam enkondukitaj en nian lingvon ne estas necesaj. Ekzemple, mi malfacile komprenas kial estas bezonataj malsamaj radikoj por “poeto”, “poemo” kaj “poezio”. Kiaj estas la necesaj nuancoj ĉi kaze? Kial ne simple diri “poemisto”, “poemo” kaj “poemarto” aŭ “versisto”, “versaĵo” kaj “versarto”? Ĉi tiu estas nur ekzemplo inter centoj da aliaj dubinde necesaj radikoj. Kiom da neuzataj kaj nenecesaj francdevenaj vortoj estas en niaj vortaroj nur pro tio ke unuopulo iam opiniis ke esperanto mankas vorton?

Mia opinio estas ke verkistoj kreu tiom da radikoj kiom necesaj, sed ili ne forgesu la esencon de nia lingvo. Tro ofte, mi trafas en verkaĵo vorton, kiun mi ne komprenas kaj kiun mi ne trovas en vortaroj, ĉar estas tute nova radiko, nur uzata de unu verkisto. Al kiu utilas nekomprenebla lingvo? Kiam tio okazas mi ĉesas la legadon, ĉar, ŝajne, la verkisto kaj mi ne parolas saman lingvon.

Hodiaŭ mi ankaŭ legis ĉi tiun blogeron de Sonja Kisa, kiu pritraktas la tradukon de la angla vorto "hacker" al esperanto. Kiam mi legis la blogeron, mi tre fieris pri esperanto, ĉar Sonja kunmetas jam konitajn radikojn por krei novajn vortojn, kiujn ĉiu esperantisto kapablas rekte kompreni kaj kiuj eĉ pli bone esprimas la malsamajn nuancojn ol la angla vorto. Precize tia estas la beleco kaj riĉeco de nia lingvo. Pere de ĝi oni facile povas enkonduki leganton aŭ aŭskultanton al nova koncepto sen difini novan vorton. La leganto ja kapablos kompreni ĝin pere de ĝiaj kunmetaĵoj.

Mia sinteno estas ke ĉiu uzu la lingvon laŭ sia vidpunkto. Tiel esperanto evoluos laŭ la uzo. Kompreneble, neniu rajtas devigi lingvostilon al la aliaj. Tamen ĉiu esperantisto pripensu la konsekvencojn de sia elekto. Pro tio, mi klopodos uzi la lingvon bonlingvisme, eĉ se mi malŝatas ke oni nomu tiun stilon "bona lingvo". Tiel, mi parolos pri poemarto, anstataŭ poezio.

***

Ĉi tiu blogero ekestis kiel komento ĉe la blogo de Maria Sandelin.

2009/10/06

Pri retlisto uea-membroj

Maria Sandelin blogis pri la problemoj de retlisto uea-membroj. Sub la blogero mi aldonis ĉi tiun komenton en kiu mi analizas la kaŭzon de tiaj problemoj.

La vireco aŭ kioma libertempo havas la retlistanoj ne estas la kaŭzoj de la problemoj. La kaŭzo estas la retlisto mem. Ĝi estas sencela senkomunuma retlisto.

Diskuti kiel antaŭenigi esperanton ne estas vera celo, ĝi estas tiel malferma, ke ne helpas envojigi la diskuton.

Retlisto nur funkcias se,
1. Ĝi havas tre klaran celon.
2. La partoprenantoj estigas veran komunumon, ene de kiu kverelantoj havas ion perdeblan se ili tro kverelas. Ekzemple, ili povas perdi amikojn.

Do, ekzcemple, retlisto por uzantoj de iu ajn programo bone funkcias, ĉar ĝi havas klaran celon. Novuloj demandas kaj spertuloj respondas. Uzantoj proponas aldonojn kaj programistoj komentas ilin.

La sencela retlisto de mia familio bone funkcias ĉar se mi tro kverelas eble mia patro aŭ mia fratino ofendiĝos.

Do, la plej bona solvo por uea-membroj estas rekte fermi ĝin. UEA kvidantoj devus serĉi novajn vojojn por enirigi ideojn al la asocio. Tamen, ne nur ideojn ĝi bezonas. Ĝi ankaŭ bezonas lertajn agulojn.

Nu, ĉi novjaro, kiam estos tempo por repagi kotizon al UEA, mi ne scios kion fari. Mi ne certas ĉu tiu asocio estas utila al Esperanto aŭ ne. Sed tio estas kroma afero kiu ne rilatas al la retlista problemo.

2009/09/03

Kiun kongreson partopreni ĉi jare?

Mi opinias ke la 1a de septembro devus esti novjaro, pro tio ke estas nun kiam mi antaŭvidas kion mi faros dum la venontaj dek du monatoj.

Pasintsomere mi deziris partopreni la bjalistokan kongreson, tamen ne eblis, pro gravaj kialoj, ne rilataj al esperanto. Tamen mi sentas ke mi maltrafis ion gravan: mi maltrafis tiujn vizaĝojn kiujn mi, delonge, deziras vidi. Ekzemple, de multe da tempo mi esperante retmesaĝas kun Tsvi, kiun mi neniam vidis aŭ aŭdis kaj kiu havis la bonŝancon vizaĝigi multajn nomojn en Bjalistok:

I was happy to have made the acquaintance of the following people in particular (in alphabetical order): Neil Blonstein, Moissej Bronŝtejn, Tomasz Chmielik, István Ertl, Christer Kiselman, Aleksander Korĵenkov, Tony László, Ulrich Lins, Anna Löwenstein, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak, Esther Schor, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, John Wells, and Louis Zaleski-Zamenhof. I continue to correspond with some of them by email. Having met them face to face has had a magical effect on our relationship in general and on our email correspondence in particular. Now I can see their face and hear their voice, as it were, when I correspond with them, and we are far less formal with each other.

La venonta UK okazos en Kubo. Mi dubas ĉu iri tien aŭ ne pro pluraj kialoj. La unua estas ke mi timas ke la nedemokratia kuba reĝimo uzu la kongreson por beligi sian propran vizaĝon, por montri al la mondo ke la revolucio agas por homa frateco. Se tio okazas, mi ne ŝatus esti tie. La dua kialo, estas ke mi timas ke multaj homoj eŭropaj, kiujn mi ŝatus koni, ne vojaĝos tiom for el ilia lando, tamen, certe, probable partoprenos la kongreson multaj konindaj amerikanaj homoj.

Se mi ne partoprenas ĉi tiun UK-n, mi certe partoprenos iun vintran aranĝon eŭropan. Mi jam partoprenis IS-n dufoje, pro tio, mi emas sperti ion novan, do mi deziras esplori aliajn eblecojn krom JES, sed por tio, mi bezonas vian helpon.

Kiu(j)n kongreso(j)n vi partoprenos ĉi jare? Kial?

2009/07/14

Pri miaj elektoj

Mia reto ne estas tiel kiel ĝi estis antaŭ kelkaj jaroj. Multaj el miaj blogistaj amikoj, kaj ankaŭ mi, dronas pro laboro kaj aliaj farendaĵoj. Tiel, nia reta aktiveco malaltiĝas. Ŝajnas ke niaj vivoj eniras novan stadion. Foje, kiam mi promenas tra la reto, mi havas tiun senton, kiun oni havas kiam oni vizitas sian iaman lernejon aŭ universitaton. Ĉio samaspektas, sed nenio ja estas la samo ol antaŭe. Tio montras ke ni ne elektis vivi ĉion rete, kiel oni kredis kiam ni estis pioniroj en bloglando, kontraŭe, ni elektis pli normalan vivon.

2009/06/27

Esperantistaj rifuĝintoj

Kristof, tuluza esperantisto kiu nun volontulas en Bjalistok, verkis kortuŝan artikolon pri Ia kaj ŝiaj kartvelaj samsortuloj. Ili elmigris sian landon kiam neantaŭlonge milito ekis inter Kartvelujo kaj Rusujo kaj nun estas blokitaj en pola rifuĝintejo. Bedaŭrinde, Eŭropo fermiĝas malantaŭ nova hontinda muro.

2009/04/21

Vendrede mi dancos!

Vendrede mi iros al Barcelono pro tiu ĉi koncerto kaj balo. Temas pri popolkantoj kaj ties dancoj. La kantistoj estos la tuluza JoMo kaj la katalunaj Kaj Tiel Plu. Mi vere ŝatos paroli denove kun JoMo kaj ankaŭ festumi kune kun aliaj geesperantistoj. Mi bezonegas kaj festumi kaj esperantumi.

2009/03/31

Brain drain

Einar deziras traduki la anglan sprimon "brain drain" al esperanto kaj demandas en sia blogo ke oni sendu al li proponojn. Mi proponis du vortojn: klerulelmigrado kaj klerulenmigrado, depende de la vidpunkto. Se vi havas pli bonajn proponojn komentu la Einaran blogeron, mi petas.

2009/03/30

Beletra Almanako N-ro 4

Ĉi semajnofine mi komencis legi BAon N-ro 4. Ĝis nun mi ŝatis preskaŭ ĉion, kion mi legis (ne ĉiam estas tiel). Mi kontentas ĉar tio signifas ke mi ne malŝparis mian monon, kiam mi abonis por la tuta jaro.

Ĉi numero alvenigis en mian menson ion, kion iam Maria Sandelin skribis en sia malnova blogo (mi ne kapablis retrovi la artikolon!): Esperanto estus bona lingvo por ke ne tre konataj aŭtoroj diskonigu sian literaturon. Ŝi pensis ke tio estus pli bone ol traduki klasikaĵojn, kiujn jam estas tradukitaj al multaj lingvoj! Nun, estas la angla lingvo, kaj ties kulturo, kiu peras verkaĵojn inter kulturoj, kaj tiel, anglalingvanoj havas la povon decidi kio estas disvastigenda kaj kio ne estas. Post tia penso, mi notis ke mi estonte aĉetu iu numero de Sferoj.

Interalie mi legis la rakonton "Arnim" verkita de Ertl, sed mi ne komprenis kion la aŭtoro celas per tiu rakonto. Mi ne komprenis kial ĝi okazas en novnazia Germanio kaj anakaŭ kial Arnim kreas novan lingvon. Fakte mi komprenis nenion... :'( Ĉu iu povus komenti pri ĝi?

Ankaŭ mi ŝatus demandi al la respondeculoj de BA, ke ili kreu retliston aŭ retejon, kie la legantoj povus komenti la legaĵojn. Poresperantaj retlistoj jam lacigis min, estus pli interese komenti literaturaĵojn, en trankvila etoso.

2009/02/09

Mi bezonas freŝajn projektojn

When I was still struggling in purgatory called doctorate and started to lose the freshness I had felt in the topic of my dissertation in the beginning, a friend of mine tried to encourage me by telling me that I would be able to engage myself in any area or topic of research after finishing my doctorate.

Reflections-Shmeflections: 6 February 2009 (12 Shvat 5769)
Eĉ se mi nuntempe laboras en nova lando kaj laborejo, mi ankoraŭ laboras pri la samaj temoj, kiujn mi prilaboris dum mia doktoriĝo. Espereble, mi trovos, kaj veturos sur, novajn vojojn interesajn ĉar, male, estus malbone por mia cerbo, animo kaj eĉ korpo. Problemo kiun mi havas nuntempe estas soleco. Miaj kunlaborantoj moviĝas je fakoj iomete tro malproksimaj al la mia (aŭ almenaŭ tio ŝajnas al mi). Certas ke la reto faciligas kontaktojn kun eksteruloj, tamen fizika kontakto ĉiam helpas. Bonŝance ke mi legis la suprajn vortojn hodiaŭ, ĉar mi ege bezonis ilin.

2009/01/22

Dimensioj

Llegeix-ho en català

Tre frue, iu matene, mi legis en trajno artikolon, aperinta en kompilaĵo de usonaj artikoloj pri scienco, kaj pensis, mirigita, kiom bonŝancaj ni estas pro tio ke ni kapablas vidi tridimensie. La artikolo priskribas kiel ŝanĝiĝis la vivo de virino kiu, post pli da kvindek jaroj de dudimensia vidado, revidis tridimensie. Post kelke da tempo, iel ŝokita, mi komprenis ke mi preskaŭ ne uzas tiun kapablon, pro tio ke dum preskaŭ la tutan tagon mi rigardas la dudimensian mondon, kiun difinas miajn komputilan kaj poŝtelefonan ekranojn aŭ la librojn, kiujn mi legas. Tiu kompreno kaŭzis min zorgi. Mi ŝatus scii ĉu, pro konstanta samdistanca rigardado, la okulmuskoloj perdas siajn kvalitojn kaj ĉu mia cerbo alkutimiĝas al dudimensia vidado, forgesinte kiel kalkuli tridimensian bildon el du iomete malsamaj dudimensiaj bildoj. Ĉu mi faru okulgimnastiko? Zamenhof ja povus konsili min pri ĉi tiu afero ;-)

2009/01/11

2009 estos ankaŭ esperanta jaro

Pro tio ke mi remembriĝis al UEA kaj reabonis al La Ondo.

Freŝaj komentoj