Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2012/07/16

Landonomoj kaj lingva reformemo

Mi komentis en la "Indiana" blogo pri landonomoj kaj reformemo. Jen la komento:

Saluton,

Mi denove gratulas vin pro via decido ekuzi esperanton kiel laborlingvo en “Las Indias”.

Tamen, vi foje uzas Esperanton kurioze. Ekzemple, vi skribis ke nuntempe vi laboras en Montevideolando. Ĉi tia landonomo estas vere stranga por miaj okuloj. En siaj Dogmoj de Hilelismo, Zamenhof proponis ke oni nomu la landojn neŭtrale uzante la nomon de la ĉefurbo kune kun la radiko “regn-”, kiu signifas “ŝtato”. Ekzemple: Parizregno. Li ankaŭ uzis la radikon lando kune kun Varsovio (Varsovilando) pro tio ke tiam la nuna Polujo (aŭ Varsoviregno) ne estis regno (ŝtato), ĉar ĝi apartenis al la tiama Peterburgregno (Rusujo, Ruslando).

Via metodo nomi landojn estas eĉ pli surpriza se oni legas vian vikion, en kiu vi mencias tri sufiksojn por landonomoj: “regi-”, “land-”, “i-” kaj “-uj”. Unue, en tiu ĉi listo estas klara eraro: “regi-” ne signifas “ŝtato”, ĝi signifas “Ŝtata administrado de bieno”, la bona radiko por “ŝtato” estas “regn-” aŭ, kial ne, “ŝtat-”, tamen, laŭ nia tradicio, la plej taŭga radiko estas “regn-”. Due, laŭ via priskribo de la radikoj, vi devus uzi “regn-” kune kun Montevideo, ĉar ĝi estas la ĉefurbo de ŝtato. Veras ke Urugvajo estas ŝtato kaj ankaŭ teritorio, kio ebligus la uzon de “-land”. Tamen Zamenhof, en siaj Dogmoj, klare uzis “-land” por regionoj sen ŝtato, kiel la tiama Polujo.

http://lasindias.net/indianopedia/Sufiksoj_REGI_-_LAND_-_I_-_UJ

En tiŭ ĉi paĝo vi ankaŭ erare uzas “neŭtr-” anstataŭ “neŭtral-” (dua alineo).

Per ĉi tiu komento mi ne emas esti tia fanfarona esperantisto kiu malkuraĝigas la novulojn per konstanta erarserĉado. Tute ne. Ankaŭ, mi ne volas malkuraĝigi kreemon, nek la ĝisdatigadon de Esperanto. Esperanto estas lingvo kaj tiel ĝi devas evolui nature laŭ la uzo. Tamen, ofte, novuloj emas reformi esperanton tro rapide, sen profunde koni la lingvon. Esperanto ja estas lingvo kaj, eĉ se ĝi estas multe pli facila ol neplanita lingvo, ĝi postulas longegan lernadon por vere mastrumi ĝin. Mi eklernis ĝin antaŭ sep jaroj kaj mi ankoraŭ estas komencanto.

Zamehof rapide komprenis, ke troa kreemo de la uzantoj povus disrompigi la lingvon en plurajn dialektojn, kaj tio ja okazis dum la ido-skismo inter aliaj reformprojektoj. Pro tio li deklaris ke la Fundamento estas netuŝebla bazo sur kiu oni libere evoluigu la lingvon.

Fakte, io simila okazis en la Linuksa mondo, kie Torvalds obstine kontrolas la kernon por ke ĝi restu unuigita kaj, tiel, utila al granda komunumo. Havi fortan komunan bazon ebligas efikan komunikadon inter la parolantoj de la lingvo kaj tiel Esperanto iĝas pli utila al ĉiuj.

Tiel, se vi reformas la landonomsistemon, vi agas ekzakte kiel Mikrosofto kiu iomete ŝanĝigis la “fundamenton” de HTML-o por malfaciligi samtavolan retumadon. Ekzemple, laŭ via vikio, “Katalunujo” estas la komunumo de la homoj kiuj sentas sin katalunoj, tamen por la plimulto ĝi estas regiono aŭ lando. Ĉu vi vere volas esti komprenitaj de la ne indianaj legantoj? Eble ne, eble vi nur deziras krei dialekton por via propra uzo, tiel vi reformu tiom kiom vi deziras. Tamen, se en la reto vi defendas la neceson havi komunan normon (/web standards/), vi devus opinii same por Esperanto.

Plie, landonomoj ja estas tikla afero en Esperantujo kaj, eĉ se via propono estas vere tre interesa, ĝi povus aldoni pli da bruo en ĉi tiu ĥaosa afero. Do, eĉ se mi vere deziras legi pli da viaj interesaj vidpunktoj pri nia komunumo kaj lingvo, mi ankaŭ petas al vi ke vi iomete (nur iomete) retenu vian reformemon dum via irado en nian lingvon, ĉar male oni povus krei Frankenŝtejnon. Do, proponu, diskutu, pripensu, sed, antaŭ ia reformado, lasu ke la tempon decidu se la ideo bonas kaj tiam, se la ideo vere bonas, ekuzu ĝin.

Amike,
eĉ se iomete “toca collons” ;-)

Freŝaj komentoj