Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.
Showing posts with label komputilaĵoj. Show all posts
Showing posts with label komputilaĵoj. Show all posts

2010/07/09

Mi kreis novan etblogon

Dum la lasta jaro mia vivostilo iomete ŝanĝiĝis, pro tio ke mi devas (kaj decidis) dediĉi pli da tempo kaj ankaŭ mensospaco al la laboro. Tiel mi havas malpli da tempo kaj forto por skribi blogerojn, kiujn mi skribas malpli ofte ol antaŭe.

Kompreneble, tia situacio ankaŭ plimaloftiĝis mian katalunlingvan blogadon. Tamen, katalune mi trovis solvon al la problemo, mi kreis etblogon kie mi skribas etajn penserojn, kiuj aŭtomate aperas ankaŭ en Tvitero kaj Fejsbuko. Tio permesas al mi havi sufiĉe aktivan retvivon akorde al mia nuna vivostilo.

Pro la sukceso de tiu ĉi eksperimento, mi decidis fari same esperante. Do, mi ĵus kreis novan etblogon esperantlingvan kiu akompanas tiun ĉi blogo. Vi povos legi ĝin tie aŭ ankaŭ en Fejsbuko kaj Tvitero. Nu, en Tvitero mi havas esperantlingvan konton (@petrokin), tamen mi ne kapablas resaluti pere de nova pasvorto. Do, mi unuigis mian tviteradon en mia konto @perequintana. Sekvu tiun ĉi se vi deziras legi min pere de Tvitero, tamen, eble estas pli interese sekvi la penserojn pere de la etblogo kaj ĝia RSS.

2007/04/29

Esperantaj literoj en komputilaj medioj

Okazas senfina debato en Esperantujo pri esperantaj literoj; niaj belaj ĉapeloj. Certas ke antaŭ kelka tempo estis malfacile skribi tiajn literojn per komputiloj, sed hodiaŭ, danke al unikodo, tio ne devus esti problemo, ekzemple, en linukso, eblas skribi esperante sen fari strangajn agordojn. Mi kredas ke post kelka tempo la debato ĉesos ĉar en ĉiu komputilo eblos skribi en ĉia skribsistemo, ekzemple, ĉe blogger nun eblas skribi Hindie per ĉia komputilo [angla retejo].

2007/03/13

Mi ne volas neglekti ĉi tiun blogon

Tiun blogon mi neglektis lastatempe. Okazas ke mi jam estas je la mezo de mia doktoriĝanta periodo, kiu en Francio daŭras tri jarojn, kaj mia laboro devenas pli intensa, do mi ne trovas tiom da tempo kiom mi volus por skribi ĉi tie.

Hodiaŭ mi skribos etan blogeron pri diversaj aferoj.

Unue, mi volas komuniki al vi ke post longa pripensado, mi abonis La Ondon de Esperanto. Mi dubis. Ĉu aboni la UEAn Esperanton, ĉu la Ondon, ĉu Monaton? Mi rapide malaperigis Monaton je mia listo. La kaŭzo estas simpla. Monato estas ege interesa, sed mi jam legas similajn pli kvalitajn artikolojn en neesperantaj revuoj. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj problemoj de malmulte parolataj lingvoj, malfacile oni povas konkuri plej parolatajn lingvojn. Inter Esperanto kaj La Ondo mi elektis La Ondon pro du kialoj. Unue ĉar La Ondo ne apartenas al UEA. Kiel ano de TEJO mi jam ricevas Kontakton, do mi volas favori diversecon ene de Esperantujo, kaj ankaŭ en mia bretaro. Due, ĉar la enhavo de tiu revuo ŝajnas pli interesa ol tiu de Esperanto. Ĉu mi bone elektis?

En mia lasta blogero mi skribis pri Tujter. Ĉi tiu estas ilo por sendi etajn mesaĝojn al amikoj. Mi nun ekkomprenas ĝin, kaj mi bedaŭras ke la sistemo por sendi kaj ricevi tiujn etmesaĝojn pere de poŝtelefonoj ne funkcias ekster Usono sen pagi internacian prezon. Finfine, nur du aŭ tri el miaj amikoj uzas ĝin, do mi kredas ke finfine mi ne uzos ĝin ĉiutage pro manko da kontaktoj.

Finfine, mi anoncas ke sabate okazos grandega manifestacio por la okcitana lingvo en Beziers (suda Francio). Mi iros tien kune kun multe da esperantistoj el okcitanio kaj ankaŭ el Katalunio. Do mi konos tiujn katalunojn pri kiuj mi tiom aŭdis! Ŝajnas ke ni multe festumos tie, krom manifestacii, do eble dimanĉe mi ne estos homo, mi estos kvazaŭ senviva korpo ;)

2007/03/06

Twitter

Mi kredas ke Twitter hokos min. Se vi ankaŭ estas hokata, tie mi estas pqs.

2007/02/12

feevy

Multaj blogistoj ŝatas havi liston en flanko de ilia blogo en kiu ligi aliajn blogojn, kiuj povas esti interesaj al la legantaro. Sed tiaj listoj estas senvivaj, senŝanĝaj. Sed, ekde hodiaŭ, ni ĉiuj povas havi vivantan liston, kiu montras la lastajn blogerojn de la blogoj, kiujn ni ŝatas, kvazaŭ e-planedo. Tio estas danka'l feevy, kiu estas senpaga kaj facile agordebla reta servo. Uzu ĝin!

2007/01/06

Mi ŝatas belajn ĉapelojn!

Nu! Mi kontentas, ege kontentas.

Nuntempe, dank' al unikodo, skribi nian lingvon ĉapele, ne devus esti problemo. Tamen, ne ĉiu komputilo ankoraŭ bone subtenas unikodon kaj ne ĉiu esperantisto scias kiel skribi ĉapele pere de sia komputilo. Do, mi bedaŭras, multaj ankoraŭ skribas pere de la x-sistemo, kiu, laŭ mia vidpunkto (mi ne volas polemiki pri tio) estas malbela, kaj eĉ malfaciligas legadon.

Sed, iu lerta esperantisto, kaj, ŝajne, komputilisto, kreis programeron por Firefox, kiu nomiĝas ĉapelisto. La celo de tiu programo estas ĉapeligi la tekstojn skribitajn x-sisteme.

Bonege! Ĉar mi retmesaĝumas pere de ttt-ejo, mi ankaŭ povas ĉapeligi la retmesaĝojn sendatajn al retlistoj kaj, precize, estas en retmesaĝoj kie oni trovas la plimulton de tekstoj skribitaj x-sisteme.

Do, ekde nun, mi ne plu legos malbelajn x-sistemajn mesaĝojn.

2006/11/25

Esperanto en Linukso

Hieraŭ, kelkaj junaj esperantistoj renkontiĝis en Tuluzo por vespermanĝi kaj paroli nian lingvon. Iu demandis al mi kiel skribi ĉapele en linukso. Jen mia respondo.

Tio, kion mi montras tie, veras por la distribuo "Ubuntu 6.06 LTS" (Ubunto) ankaŭ konata kiel "Dapper Drake". Mi kaptis bildojn de ĵus instalita sistemo en la usona angla lingvo. Kvankam, mi uzis la anglan tie, la metodo samas por ĉiuj lingvoj.

Klaku la bildojn por ilin grandigi.

ubuntu01.png

Unue, pere de la menuo, malfermu la klavaran agordilon.

ubuntu02.png

ubuntu03.png

Poste, klaku sur "Layout",

ubuntu04.png

kaj, tie, klaku sur "Add". En ĵus malfermita agordilo, aldonu la esperantan klavarfasonon.

ubuntu05.png

Tiel, oni nun havas du klavarfasonojn agorditajn. Tiu, kiun oni uzos por skribi esperante, kaj tiu, kiun oni uzos por skribi alilingve.

ubuntu06.png

Oni bezonos ilon por rapide ŝanĝi inter la klavarfasonoj. Do, klaku sur la panelon pere de la dekstra butono de la klakilo kaj elektu "Add to panel",

ubuntu07.png

kaj elektu "Keyboard indicator" kaj klaku sur "Add".

ubuntu08.png

Indikilo aperos sur la panelo. Ĉar mi kaptis la bildon en usona Ubunto, la indikilo montras "USA".

ubuntu09.png

Klakante sur ĝi, la klavarfasono ŝanĝiĝas kaj montras "Epo".


ubuntu10.png

Tiam, oni jam povas skribi esperante en ĉiu programo, ekzemple en la tekstilo.

ubuntu11.png

ubuntu12.png

Por tiuj kiuj volas pli lerni pri tiu afero povas legi la tiutema paĝo fare de Bertilo.

Freŝaj komentoj