Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.
Showing posts with label interreto. Show all posts
Showing posts with label interreto. Show all posts

2011/07/07

Kio novas sub la suno?

Kurioze, novaj sociaj retoj, kiel Google+, solvas jam solvitajn problemojn. Se mi deziras sendi informon al amika rondo, mi nur devas malfermi mian retmesaĝilon kaj sendi retmesaĝon al tiuj amikoj. Ili povos komenti mian mesaĝon per respondo, kiu povas esti sendita al ĉiuj aŭ nur al kelkaj el la rondanoj. Plue, la mesaĝo ne estos limigita per kaprica longeclimigo kaj eblos aldoni bildojn, videojn aŭ ajna dokumento (sociaj retoj ne permesas sendi ajnan dosieron). La mesaĝo estos privata kaj intimeco estos protektata. Plue, eblas ciferigi la mesaĝon se estas necese. Do, antaŭ sendi mesaĝon pere de socia reto, pripensu. Ĉu mi devus sendi tion pere de retmesaĝo?

2010/07/09

Mi kreis novan etblogon

Dum la lasta jaro mia vivostilo iomete ŝanĝiĝis, pro tio ke mi devas (kaj decidis) dediĉi pli da tempo kaj ankaŭ mensospaco al la laboro. Tiel mi havas malpli da tempo kaj forto por skribi blogerojn, kiujn mi skribas malpli ofte ol antaŭe.

Kompreneble, tia situacio ankaŭ plimaloftiĝis mian katalunlingvan blogadon. Tamen, katalune mi trovis solvon al la problemo, mi kreis etblogon kie mi skribas etajn penserojn, kiuj aŭtomate aperas ankaŭ en Tvitero kaj Fejsbuko. Tio permesas al mi havi sufiĉe aktivan retvivon akorde al mia nuna vivostilo.

Pro la sukceso de tiu ĉi eksperimento, mi decidis fari same esperante. Do, mi ĵus kreis novan etblogon esperantlingvan kiu akompanas tiun ĉi blogo. Vi povos legi ĝin tie aŭ ankaŭ en Fejsbuko kaj Tvitero. Nu, en Tvitero mi havas esperantlingvan konton (@petrokin), tamen mi ne kapablas resaluti pere de nova pasvorto. Do, mi unuigis mian tviteradon en mia konto @perequintana. Sekvu tiun ĉi se vi deziras legi min pere de Tvitero, tamen, eble estas pli interese sekvi la penserojn pere de la etblogo kaj ĝia RSS.

2010/03/04

Pri la elektronika eldonado en Esperanto.

Ekestis debato pri elektronika eldonado en iPernity. Tiu ĉi estas mia kontribuo:

La vera prezo de tiuj elektronikaj libroj estos nul eŭroj, pro tio ke la aĉetanto preskaŭ certe resendos la libron al aliaj legantoj kiuj ne pagos. La suno leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidente. Ne eblas ŝanĝi tion. Same, ne eblas ŝanĝi la regulojn de la elektronika ekonomio. Do, ni agu agnoskante realon.

Mi proponos manieron vendi elektronikajn librojn, sed antaŭe ni rigardu ekzemplon. Vikipedio estas projekto elektronika tre ŝatata de esperantistoj, kiuj ne pagas kaj ne estas pagataj por verki kaj legi ĝin. Tamen estas multekoste publikigi tian retejon. Do, kiel faras la Vikimedia Fonduso? Simple, ĉiujare la fonduso anoncas al la uzantoj ke la retejo bezonas monon kaj specifas la kvanton bezonatan por funkciadi dum jaro. Tiam, la uzantoj kiuj deziras helpi la projekton, sendas monon. Ĉiu homo laŭ siaj eblecoj. Kaj la retejo montras kiom da mono estis jam ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Tiel, la progresindikilo motivigas la homojn donaci pli da mono.

Do, mi farus ion similan por la libroj. FEL anoncu kiom kostas eldoni ĉiu unuopa libro, ekzemple, 1000 eŭroj, kaj samtempe indiku kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Ĉiu leganto elektu la prezon, el nul ĝis infinito. La plimulto elektos ne pagi, tamen kelkaj donacos iom. Kelkaj 10, kelkaj 20 kaj eĉ eble, unuopulo pagos 500 eŭrojn. Kiam la celo estos atingita, eblos ankoraŭ sendi monon por la libro, tiu mono estos donacita al la aŭtoro.

Pere de tiu sistemo, FEL povus eldoni librojn, la legantoj povus helpi kaj senti sin kiel mecenato, ne kiel aĉetantoj aŭ konsumantoj, la malriĉaj esperantistoj havus aliron al la esperanta kulturo kaj eĉ kelkaj verkantoj ricevus iom da mono.

Forgesu la regulojn de la papera mondo, nur tiel eblos vigligi la esperantan kulturon en elektronika medio.

2008/11/15

Pri iu ne tre konata blogo lokita en iu fora retangulo

Ekde pli malpli kvar semajnoj Facebook furoras inter miaj geamikoj. Pluraj el ili, kiuj ne estas tro komputilemaj, malfermis konton kaj ekuzas ĝin por, plejparte, kunhavigi fotojn kaj retrovi malnovajn amikojn. Pro tiu furoro scivolemo venkis min kaj mi remalfermis konton tie (mi fermis ĝin antaŭ kelkaj monatoj pro privatecaj kialoj). Post uzi ĝin dum unu semajno mi estas devigata konfesi ke la sperto estas sufiĉe amuza, plejparte pro tio ke en tiu nova urbeto en kiu mi loĝas nun mi ne estas tre aktiva el la socia vidpunkto.

Kutime oni disvendas la visaĝlibron dirante ke ĝi estas bona loko kie disdoni informojn al la plej proksimaj geamikoj. Ĝi permesas kunhavigi, ekzemple, fotojn kiujn oni ne publikigus sur blogo. Tamen mi opinias ke la visaĝlibro estas la plej malbona loko kie publikigi intimecajn aferojn, pro tio ke, kutime, kiam oni bezonas kaŝiĝi, la kaŭzo kuŝas ofte en nia ĉirkaŭaĵo. Ekzemple, ne gravas ke tute nekonata homo vidas onin ebriega kaj preskaŭ nuda dancante en Berlina fonto, tamen se onin estus vidata tiel en onia vilaĝo la afero estus tute alispeca. La visaĝlibro estas kvazaŭ vilaĝo.

Tiel, mi atingas la konkludon ke probable pli privatecas blogo verkita en nekonata retangulo per iu stranga lingvo (kiel esperanto) kaj signita per kromnomo. Tiu blogo altiros nekonatajn legantojn, malmultajn, kiujn ne konas la blogiston. Tiel, laŭ la tempo, intimeca konversacio inter la blogisto kaj siaj legantoj estiĝos kaj kreiĝos reto da homoj kiuj dividas similajn ideojn, celojn aŭ interesojn. Tiu reto estos tre riĉiga kaj en ĝi neniam bezonos kaŝiĝi. En via vilaĝo neniu neniam scios ke vi ankaŭ havas tiun kroman vivon en iu fora retero.

Haveno mediteraneo alproksimiĝas al tia blogo, eĉ se ne estas subskribita per kromnomo. Ĉi tie mi skribos pri aferoj pli intimaj ol tiuj pri kiuj mi kutime blogas ĉe mia neesperantlingva blogo. Vi estos miaj psikoterapiistoj. ;-)

2008/04/05

Guglo deziras obteni pli da datumoj el ni

La nova patento registrita de Guglo, timigas min. Legu tion, kion skribis pri ĝi Nicholas Carr:

Se tiuj Guglaj metodoj estas iam realigitaj - kaj mi ne dubas ke, iel ajn,  ili estos - dum ni legas retpaĝon, niaj komputiloj ne nur sendos al firmaoj informojn pri tio, kion ni alklakas, aŭ pri kien ni movas la muson, sed ankaŭ, danka'l ĉie troveblaj retkameraoj, informojn pri niaj "visaĝaj esprimoj". Ni ĉiuj havas personajn agadmanierojn, kiuj ebligas ke oni rekonu nin. Post ciferecigo kaj transiro tra algoritmo tiuj informoj iĝas oro. 
The all-seeing eye - Nicolas Carr
Gravas scii ke ĉio imagebla estos iam realigita kaj estas decido nia se ni permesas al tiuj firmaoj scii ĉion pri ni.  Ni ne estas devigitaj uzi Guglaĵojn aŭ aliajn tiajn internetaĵojn.

Freŝaj komentoj