Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2010/10/17

Pri sablo, pluvo kaj vento

Mi daŭrigas mian filmetan eksperimenton. Hodiaŭ mia edzino denove filmis min parolante pri vetero kaj plaĝo. Ĉi semajne mi montras al vi kiel plaĝo repleniĝas je sablo nature post pluvego. Ne spektu la ĉi semajnan filmeton se vi ankoraŭ ne spektis la antaŭsemajnan.

De Platja de l'estany tort

Denove mi improvizis sen pripensi la necesan vortprovizon antaŭe. Kaj ni filimis nur unufoje, sen ajna ripetado. Do, la rezulto estas iomete fuŝa. Tamen, mi amuziĝis kaj espereble la filmeto estos interesa por vi.

Ekde mi forlasis Tuluzon, fine de 2008, mi preskaŭ ne parolas esperanton. Tiuj filmetoj helpas min uzi la lingvon parole kaj, samtempe, pro tio ke mi povas spekti min mem, ili helpas min lerni el miaj eraroj, do tio devus helpi plibonigi mian lingvouzon. Do, probable, mi daŭrigos mian eksperimenton estonte. Tamen, la filmoj estos ĉiam simplaj.

De Platja de l'estany tort

2010/10/13

Malbona vetero estas ĉiam interesa afero

Hodiaŭ la vetero estas malbona ĉe ni. Pluvas, ventas kaj la maro ondas. La veteraĉo venas el oriento, el la maro, kiu konstante frapas niajn havenojn kaj plaĝojn. Certe, la vetero aĉas se oni deziras navigi tra la maro aŭ sportumi ekstere, tamen ĝi belas se ni deziras nur rigardi ĝin. Fakte, naturo ĉiam belas, kiam sunas aŭ pluvas, kiam trankvilas aŭ danĝeras.

Vidu la du hodiaŭaj filmetoj.













Tamen, ne nur hodiaŭ ĝi danĝeras, antaŭ tri semajnoj pluvegis en nia vilaĝo kaj, pro tio, la preskaŭ ĉiam sekaj riveretoj pleniĝis je akvo. Vidu tiujn fotojn kaj videon.




Fotoj kaj videoj de la pluvego

Do vi vidas ke nia kutime trankvila vilaĝo ja povas esti vetere tre interesa!

2010/10/11

Ruĝiĝanta ĉielo, pluvo aŭ vento

Kiam la ĉielo estas tia, katalune oni diras: cel rogent, pluja o vent [sel ruĵent pluĵa o vent] (ruĝiĝanta ĉielo, pluvo aŭ vento). Unu horon post fotado, ekpluvis.

Vidu filmeton faritan el mia balkono, kiu lokiĝas en vilaĝo nomata l'Ametlla de Mar [L'Ametlja de mar] (Migdalo ĉe maro) en Katalunio.

p.s. Mi skribis la prononcadon laŭ la orienta maniero (mia denaska), en tiu vilaĝo, kie mi alvenis neantaŭlonge, oni jam parolas oriente, ĝi kuŝas apud la limo inter la du parolmanieroj de la kataluna lingvo. Tamen, en tiu frazo nur estas eta diferenco inter ambaŭ eblecoj.

2010/10/07

Adiaŭa donaco

Ĉiu somero mi vojaĝas al la insulo kie mi naskiĝis (Minorko, Baleara
Insularo), tie mi ĉiam trovas belegaĵojn. Tamen ĉi jare, la insulo
oferis min veran donacon. Somere, mi preferas vojaĝi ŝipe, por ke mia
korpo ne vojaĝu pli rapide ol mia animo (oni diras ke animo nur
kapablas vojaĝi al la kamela rapideco), kaj tion mi faris ĉi jare. La
revena vojaĝo, el Minorko al Barcelono, okazas kutime dumtage. Tiam mi
ŝatas sidiĝi kaj rigardi la maron kaj cerbumi pri tiuj aferoj pri kiuj
oni kutime ne havas tempon por pensi. Subite, mi leviĝis miajn okulojn
kaj vidis tiujn belajn (estetike kaj science) nuboj. Kaj mi dankis la
forlasitan insulon kiu sendis al mi tiun lastan adiaŭon.

2010/08/16

La Morto de Ivan Iljiĉ

Mi ĵus finlegis (hispane) mian unuan Tolstojaĵon, "La Morto de Ivan Iljiĉ". Mi ne certas ke mi vere komprenis la kernon de la libro. Ĉu vi legis ĝin?

Mi opinias ke ĝia kritiko de la aristokrata socio estas iomete tro facila. Mi komprenas ke la vivo de la tiamaj aristokratoj estis malplena kaj hipokriteca (fakte, la aristokrata tavolo estis ŝtelklaso aŭ kleptokratio), tamen la cetera popolo ne estis libera el malmoralaj kondutoj. Same ol nia nuna socio, ĉu eksistas nun iu morale pura klaso?

Laŭ Tolstoj la vivo de unu el la servistoj de Ivan Iljiĉ estas ekzempla, kaj oni komprenas ke ĝi estas tia pro tio ke li devenas el kamparana familio. Ĉu ne estas tro simpleca aliro? Multaj ideologioj subtenis tiun saman vidpunkton. Ekzemple, multaj naciismoj konsideras ke la kamparano estas pura homo, kiu konservas la bonajn kutimojn kaj ankaŭ la nacian lingvon. Tamen, ni ĉiuj scias ke homo ja povas esti malmorala sendepende de sia socia tavolo. Fakte, ni ĉiu iam agis aŭ agas malmorale. Tiu kiu estas libera je peko, ĵetu la unuan ŝtonon.

Tamen, la libro estas tre interesa ĉar ĝi pritraktas temon pri kiu ni ĉiuj interesiĝas. Ofte mi sindemandas ĉu mia vivo estas hipokrita aŭ ĉu mi kunpartoprenas maljustecon. Mi supozas ke vi ankaŭ ofte pripensas tion.

La fino de la libro prezentas morton kiel libereco, kiel forto kiu ebligas malkovri la veron. Mi preferas ne opinii pri tio nun, mi antaŭe devas longe pripensi la aferon, tamen mi ŝatus koni vian vidpunkton tiurilate.

2010/07/15

Longega julio

Ĉi jare mi sentas ke julio estas longega.

Antaŭ unu jaro, dum julio mi vojaĝis eksterlande, pro geedziĝo, do la monato fluis tre rapide! Tamen, ĉi jare mi laboras, kaj mi laboras en urbo kie mi neniam laboris antaŭe dum tiu somera monato, do mi spertas unufoje la varmegan veteron ĉi tiean. Ĉiutage temperaturo supreniras 35 gradojn!

Ĉi tie estas kutimo labori nur matene dum julio kaj aŭgusto, el la 8a ĝis la 15a, senpaŭze, do mi vekiĝas pli frue ol kutime kaj tagmanĝas tre malfrue. Tio vere lacigas min, tamen permesas al mi naĝi ĉiutage en la maron.

La problemo estas ke, en la laborejo, mia menso ofte estas inter la fiŝetoj kiujn mi salutas ĉiu vespere kiam mi plonĝas. Plie, mi baldaŭ vojaĝos al Minorko, la insulo kie mi naskiĝis, por ferii, tiel, kiam mia menso ne plonĝas en la maron, ĝi vojaĝas al la insulo. Tiel, mi malefike laboras kaj, pro tio, mi sinkulpigas, kaj sentas malgaja. :'(

Fakte, mi vere estas bonŝanculo, tamen mia animo ne komprenas tion. Komplika afero esta tia.

2010/07/09

Mi kreis novan etblogon

Dum la lasta jaro mia vivostilo iomete ŝanĝiĝis, pro tio ke mi devas (kaj decidis) dediĉi pli da tempo kaj ankaŭ mensospaco al la laboro. Tiel mi havas malpli da tempo kaj forto por skribi blogerojn, kiujn mi skribas malpli ofte ol antaŭe.

Kompreneble, tia situacio ankaŭ plimaloftiĝis mian katalunlingvan blogadon. Tamen, katalune mi trovis solvon al la problemo, mi kreis etblogon kie mi skribas etajn penserojn, kiuj aŭtomate aperas ankaŭ en Tvitero kaj Fejsbuko. Tio permesas al mi havi sufiĉe aktivan retvivon akorde al mia nuna vivostilo.

Pro la sukceso de tiu ĉi eksperimento, mi decidis fari same esperante. Do, mi ĵus kreis novan etblogon esperantlingvan kiu akompanas tiun ĉi blogo. Vi povos legi ĝin tie aŭ ankaŭ en Fejsbuko kaj Tvitero. Nu, en Tvitero mi havas esperantlingvan konton (@petrokin), tamen mi ne kapablas resaluti pere de nova pasvorto. Do, mi unuigis mian tviteradon en mia konto @perequintana. Sekvu tiun ĉi se vi deziras legi min pere de Tvitero, tamen, eble estas pli interese sekvi la penserojn pere de la etblogo kaj ĝia RSS.

2010/06/24

Vicoj

Mi ne kaplas kompreni kial tiom da homoj viciĝas senbezone. Hodiaŭ mi vojaĝis fluge. Kiam mi alvenis la flughavenon mi vidis ke eblas registriĝi en sep akceptejoj. En la plej proksimaj al la enirejo, homoj atendis en longaj vicoj, en la malproksimaj estis nur vicetoj. Kial la homoj ne komprenis ke estas pli rapide iri al la vicetoj? Poste, mi iris al la pordo por enaviadili. La pordo estis ankorau femita, do mi sidiĝis kaj ekverkis ĉi tiun tekston. Tiam, iu ekviciĝis kvaronhoro antaŭ la malfermhoro, kaj tuj aliaj homoj enviciĝis post li. Post kelkaj minutoj la vico estis tiom longa kiel stulta, ĉar ni jam scias sur kiu seĝo ni sidiĝos dum la vojaĝo, do ne bezonatas eniri la unuan. Tiu afero estus negrava se ĝi ne montrus al ni kiel malracie ni ofte agas. Anstataŭ observi la ĉirkaŭaĵon kaj decidi laŭ la akiritaj informoj, ni ofte preferas la plej facilan kaj malracian solvon.

2010/04/29

Revaz

Nuntempe, mi estas leganta la sepan Beletran Almanakon. Me tre kontentas, ĉar mi trovis en ĝi rakonton tre interesan. Temas pri Revaz, rakonto verkita de ruslingva oseta aŭtoro kiu uzas kaŝnomon: Ĝoni Ramonov. La rakonto estas tre lerte verkita kaj tradukita de Slavik Ivanov. Ne nur la rakonta stilo estas bona, Revaz, la ĉefrolulo, malfermis al mi pordon al la vivo kaj valoroj de la osetaj elitoj. Tio permesis al mi kompreni kelkajn aferojn, kiujn, ĝis nun, mi nur povis imagi. Mi esperas ke, estonte, la esperantigistoj traduku pli da tiaj rakontoj, rakontoj verkitaj de aŭtoroj nekonataj ekster iliaj lingvoj, por tiel ebligi al la legantoj malkovri realaĵojn, kiujn ne eblas koni alimaniere. Mi opinias ke, per tiu vojo, nia kara lingvo povas pavi propran vojon kaj oferi nin legaĵon ne legeblan alimaniere. Kompreneble, ĉi tiu vojo ne estu la sola, ĝi estu unu inter multaj, tamen grava. 

2010/03/04

Pri la elektronika eldonado en Esperanto.

Ekestis debato pri elektronika eldonado en iPernity. Tiu ĉi estas mia kontribuo:

La vera prezo de tiuj elektronikaj libroj estos nul eŭroj, pro tio ke la aĉetanto preskaŭ certe resendos la libron al aliaj legantoj kiuj ne pagos. La suno leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidente. Ne eblas ŝanĝi tion. Same, ne eblas ŝanĝi la regulojn de la elektronika ekonomio. Do, ni agu agnoskante realon.

Mi proponos manieron vendi elektronikajn librojn, sed antaŭe ni rigardu ekzemplon. Vikipedio estas projekto elektronika tre ŝatata de esperantistoj, kiuj ne pagas kaj ne estas pagataj por verki kaj legi ĝin. Tamen estas multekoste publikigi tian retejon. Do, kiel faras la Vikimedia Fonduso? Simple, ĉiujare la fonduso anoncas al la uzantoj ke la retejo bezonas monon kaj specifas la kvanton bezonatan por funkciadi dum jaro. Tiam, la uzantoj kiuj deziras helpi la projekton, sendas monon. Ĉiu homo laŭ siaj eblecoj. Kaj la retejo montras kiom da mono estis jam ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Tiel, la progresindikilo motivigas la homojn donaci pli da mono.

Do, mi farus ion similan por la libroj. FEL anoncu kiom kostas eldoni ĉiu unuopa libro, ekzemple, 1000 eŭroj, kaj samtempe indiku kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Ĉiu leganto elektu la prezon, el nul ĝis infinito. La plimulto elektos ne pagi, tamen kelkaj donacos iom. Kelkaj 10, kelkaj 20 kaj eĉ eble, unuopulo pagos 500 eŭrojn. Kiam la celo estos atingita, eblos ankoraŭ sendi monon por la libro, tiu mono estos donacita al la aŭtoro.

Pere de tiu sistemo, FEL povus eldoni librojn, la legantoj povus helpi kaj senti sin kiel mecenato, ne kiel aĉetantoj aŭ konsumantoj, la malriĉaj esperantistoj havus aliron al la esperanta kulturo kaj eĉ kelkaj verkantoj ricevus iom da mono.

Forgesu la regulojn de la papera mondo, nur tiel eblos vigligi la esperantan kulturon en elektronika medio.

Ne uzu iPhonon

Kalle blogis pri la iPhono kaj mi komentis pri ĝiaj stultaj lingvaj limoj. Jen la komento:

Por helpi la tajpadon, la iPhonon havas vortaran helpilon kiu aŭtomate korektas la mistajpojn. Ĉiu klavaro havas sian vortaron, kaj ne eblas elekti alian. Tamen, eblas ŝalti la helpilon. Do, se mi ŝaltas la helpilon, mi povas skribi katalune, tamen pli malrapide ol se mi skribus angle/france/hispane/ktp kun la helpilo, kiu estas ligita al la klavaro.

Solvi tion estus tre facile, nur bezonas krei statistikan lingvan modelon. Mi ja konas multajn homojn kiuj farus tion senpage. Sed pro mensa mallarĝeco, Apple ne permesas nin plibonigi niajn poŝtelefonojn, ĉar en la Applea mondo, Jobs estas dio kiu decidas kio farindas, kaj, kompreneble, tiu malmojosa kataluna lingvo ne meritas esti uzata en tiom luksa kaj bele dizajnita poŝtelefono.

Pro tio, kiam aro da ŝtelistoj atakis min kaj forprenis mian iPhonon, mi ne reaĉetis Appleaĵon. Se mia lingvo ne meritas esti unuaranga en la iPhono, Apple ne meritas mian monon.

Freŝaj komentoj