Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/02/27

Kial mi daŭras mian esperantumadon

Post pli da unu jaro kaj duono, mi ankoraŭ esperantumas.

Kial?

Unue, ĉar mi ankoraŭ opinias ke esperanto belas kiel lingvo. Sed tio ne sufiĉas, ĉar estas multe da aliaj belaj aferoj en la mondo, do mi zorge elektas kion mi faras dum mia libertempo.

Fakte, en esperantio mi trovis tri aspektojn, kiuj estas gravaj laŭ mi:

1. Plimulto da esperantistoj lernis ĉi tiun lingvon sole, post persona decido, ne devige. Do, esperantio estas komunumo de homoj kiuj libere elektis partopreni ĉi tiun komunumon. Tio belas, ĉar, en nia mondo, oni ne povas elekti multe da gravaj aferoj kiel, ekzemple, nian denaskan lingvon aŭ pasporton.

2. Esperantio estas socio bazita sur merito. Esperantistoj iĝas elstaraj, kiam ili bone regas la lingvon, kaj kiam ili plibonigas la komunumon aŭ la lingvon kaj ties kulturon. Plej influaj esperantistoj meritas esti influaj.

3. Esperanto estas lingvo elstara, ĉar ĝi estas uzata malgraŭ ĝi ne havas nek teritorion nek klare difinitan kulturon, nek influan literaturon, ktp. Do, ĝia ekzemplo multe povus helpi al etaj lingvoj en tutmondiĝanta socio.

Eble, surprizas vin ke mi ne menciis esperanton kiel solvo al lingvaj problemoj. Tio estas ĉar mi estas skeptika pri tio. Unue, ĉar mi opinias ke esperanto ne tute solvos neniun lingvan problemon, tamen ĝi povus esti grava ilo por helpi. Due, tio, kio instigas min ĉiutage, ne estas iu idealo sed plezuro. Certe, parton de tiu plezuro kaŭzas idealoj, sed ne ĉion. Sed, malgraŭ mia skeptiko, esperanto estas tre utila al mi por cerbumi pri lingvaj problemoj kiujn mi ja bone spertis, ĉar multe da esperantistoj altkvalite pripensas pri lingvaj problemoj.

Kaj vi? Kial vi esperantumadas?

5 comments:

Luís said...

Ĉar mi volas esti preta kiam la fina venko venos! :D

pqs said...

;)

Anonymous said...

http://hjem.get2net.dk/chenero/
mi trovas multon en la "chenero" kaj tiel mi esperantoumas

Anonymous said...

Mi lernis Esperanton cxar antaux multaj jaroj, unu el miaj amikoj diris al mi pri kurso. "Kio estas Esperanto?" mi damandis al li. Li diris al mi la bondirajxon, kiun la Esperantistoj kredas. Antaux ke miaj kun-studantoj povis inciteti min, mi jam lernis gxin! Kaj nun mi ne povas forgesi gxin, ecx se mi volus. Mi studis gxin cxar gxi estas lingvo. Mi nek zorgis nek zorgas nek kiu nek kia. Mi sxategas lerni lingvojn. Mi prenis la oportunon kiam gxi aperis, kaj gxi neniam re-aperis. Mi povus senti kiel mi atingis ion, aux mi povus honti. Kaj la dua elekto ne estus kiel kia persono, ke mi estas. Fakte, mi ne Esperantumis multe gxis fresxe. Estas cxar, nun ke mi ek-studas lingvistikon cxe universitato, miaj kun-studantoj kaj ecx miaj profesoroj incitetas min re-nove. Ili diras al mi, ke mi malsxparis mian tempon. Nenio povas kuragxigi min kiel inciteti min.
--Klarko

pqs said...

Ege interesa Clark:

"nun mi ne povas forgesi gxin, ecx se mi volus"

fakte, kiam mi iris al IS, mi multe demandis tion, kaj fakte, mi kredas ke estas tiom da kialoj kiom da esperantistoj.

Post a Comment

Freŝaj komentoj