Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/08/18

Hodiaŭ mi ellitiĝis frue

Hodiaŭ komenciĝas la tria semajno de mia ĉeesto en Minorko, tio estas la mediteranea insulo kiu vidis min naski kaj al kiu mi revenas ĉiujare dum feri-periodo. Dum tiuj du semajnoj, kiuj jam elfluis, mi neniam havis sufiĉe da forto por ellitiĝi frue kaj rigardi sunleviĝon. Ĉi tiu estas bela spektaklo ĉi tie, ĉar tra la fenestro observeblas marbordo, ene de granda kaj bela haveno, tiu kiu kaŭzis tiom da bataloj dum la 18-a jarcento, kaj diskonigis tiun urbon kiu nomiĝas Maó [pr. Ma-o] . Tion dirite, mi diru al vi, ke se hodiaŭ mi havis forton ellitiĝi frue, estis pro tio ke ŝi, ĉi-matene, forlasis la insulon, kaj do devis ĉeesti en flughaveno je preciza frua horo.

Mi estas dudek-ses jara nun, kaj ĉi jaron mi neniam forgesos, ĉar estas la jaro dum kiu mi ekkonis tion, kion oni nomas amon. Sincere, antaŭ kelkaj monatoj mi ekpensis, ke tio, kion preskaŭ ĉiuj serĉadas, estas mito neatingebla. Tamen, mi ĝin trovis, hazarde, en festo al kiu mi ne celis iri pro laceco, sed al kiu oni devigis min ĉeesti, ĉar bezonatis ke mi kunportu muzikon. Tion mi faris kaj ekde tiam mi dividas mian vivon kun tiu virino, kiun mi ekkonis en neforgesebla festo.

Antaŭ kelka tempo, kiam mi anoncis al mia familio, ke mi amis virinon kaj ke ŝi venos al Minorko dum unu somera semajno, iu konsilis al mi, ke mi estu saĝa kaj ke mi venigu ŝin dum ne tro da tempo, ĉar, foje, kiam la tuta kunteksto ŝanĝiĝas, tio kion oni kredas esti amo, estiĝas ĝeno. Sed, tio ne okazis, kaj nun mi malkontentiĝas, ĉar ŝi nur ĉeestis Minorkon dum unu semajno kaj, hodiaŭ, mi devis ŝin akompani al flughaveno, frue matene, kiam la bela somera tago nur ĵus anonciĝis kaj konfirmis al ni, ke tiu amo kiun ni sentas estas vera kaj, espereble, daŭra.

Mi amas vin, MC.

No comments:

Post a Comment

Freŝaj komentoj