Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/07/25

Ne agu nome de mi, mi petas.

Esperantujo estas "stranga" lingva komunumo, ĉar la denaskuloj estas malmultaj. Tiel, multaj parolantoj, kiel mi, amatore lernas la lingvon dum libertempo kaj, pro tio, la averaĝa lingvoscio estas malpli bona ol en aliaj lingvoj.

Tio, ne devus esti problemo se ni konscius pri tio, sed, bedaŭrinde, kiel Kalle Kniivilä substrekas, esperantistoj agas foje tro entuziasme. En lia blogero, Kalle komentas iun traduk-eraron, sed tia entuziasma amatoreco ne nur estas pri lingvaj aferoj, sed ankaŭ pri poresperantaj agadoj.

Ekzemple, hodiaŭ mi legis retmesaĝon sendita de iu movada gravulo al retlisto pri Eŭropo. La celo de tiu mesaĝo estis disvastigi politikan kampanjon por okazigo de tuteŭropa referendumo pri estonta eŭropa konstitucio aŭ traktato.

Ĉio ĉi estas normala, sed, je la fino de la mesaĝo, estas la jena paragrafo:

ATENTU: ech se vi eventuale ne estas 100-procente konsentaj pri la celoj de la peticio, tamen donu vian subskribon pere de la esperanta versio, char tio montros al la europaj federistaj medioj, ke Esperanto ekzistas kaj ke multaj esperantistoj kaj esperanto-asocioj estas pretaj kunlabori por konstruo de unuigita demokratia Europo. Cetere la atingo de tiu chi celo tute kongruus kun la celoj de esperantistoj, char nur europa federacia shtato havus la intereson kaj la forton disvastigi Esperanton, por plifortigi sian identecon kaj la senton de aparteno de siaj civitanoj al komuna patrolando.
En ĉi tiu paragrafo estas manpleno da tiaj troentuziasmaj poresperantaj sintenoj, kiujn ĉiutage oni povas vidi en esperantaj medioj. Mi analizu:
  1. La subskribanto de tiu retmesaĝo demandas al mi, subskribi peton eĉ se mi ne konsentas pri la celoj! Tio estas grava. Kiom da esperantistoj faras ion nur ĉar ĝi estas en esperanto? Certe, multaj movadanoj ne estas sufiĉe kritikemaj kaj analizemaj. Mi ŝatus ke ili konsciu pri tio ke ne ĉio esperanta bonas.
  2. La subskribanto proponas ke ni uzu ĉi tiun kampanjon por montri al la federalisma movado, ke esperanto ekzistas. Laŭ mi, estas miloj da pli taŭgaj vojoj por tion fari, ekzemple, paroli kun la homoj pri Esperanto, skribi belan pripensatan paperleteron proponantan prelegon pri nia lingvo, ktp.
  3. Poste, la subskribanto asertas ke "la atingo de tiu chi celo tute kongruus kun la celoj de esperantistoj". Miaopinie ĉi tiu estas unu el la plej gravaj problemoj de nia komunumo. Tro multe da esperantistoj kredas ke ni ĉiuj opinias same ol ili aŭ ke ni ĉiuj devus opinii same. Ne, ne kaj ne. Ne estas tiel! Ni ne opinias same, ni nur scipovas la saman lingvon. Tio estas ĉio.
  4. Finfine, la subskribanto de la retmesaĝo asertas ke "nur europa federacia shtato havus la intereson kaj la forton disvastigi Esperanton, por plifortigi sian identecon kaj la senton de aparteno de siaj civitanoj al komuna patrolando". Ĉio ĉi estas malvero. Neniu scias kia estus la lingva politiko de ia estonta federacia Eŭropo, nek se tia Eŭropo estos naciisma ŝtato, kiel la nunaj, kiuj bezonas plifortigi la senton de aparteno al patrolando per lingva politiko, kaj tiel perfortas tiujn, kiujn ne parolas la nacian lingvon. Ĉu la subskribanto kapablas antaŭvidi estontecon?
Konklude, mi nur havas du petojn:
  1. Ne agu nome de mi, ĉar, plej probable, mi ne samopinias.
  2. Antaŭ agi, pripensu. Viaj agoj havas sekvojn, tiel, se viaj agoj estas ridindaj, eksteruloj primokos ĉiun esperantiston, ne nur vin.

5 comments:

Kristof said...

Oni rajtas diri ke plej multaj (kvankam ne chiuj) esperantistoj havas unu komunan celon, t.e. kreskigi ties parolantaron. Sed tio estas chio : malantau tiu abstrakta celo, tiom da interpretoj, kiom da esperantistoj.

Pri tiu peticio, mi plene konsentas kun vi Pere. Multaj movadanoj (la plej propagandemaj, do la plej videblaj), havas la konsternindan kutimon preskau chion ajn substreki, auskulti kaj aplaudi se ghi nur mencietas esperanton ! Tiu nekredebla oportunismo estas plago de movado kiu pli celas aspekti ol praktiki. Cent dudek jaroj da historio montras, ke ni ne atendu oficialigon kiel la Mesion. Lingvo ne havas estontecon se oni ne praktikas ghin : ni do faru ghin pli praktika. Tio ne signifas ke diskonigi la lingvon ne utilas, sed ke tio ne sufichas, kaj ke ni ne tion faru chiel ajn.

Pri la troa entuziasmo de kelkaj, mi ne dirus ke ghi estas la fundamenta problemo. Entuziasmo bonas (ech nepras) por lerni lingvon tiel vaste parolata kiel nia ;-) En tiu problemo mi vidas du punktojn : unue la troa memfido pri si, kiu pelas iujn en taskon super ties kapabloj ; due la individuismo, kiu instigas al agado unuopa anstatau pluropa.

pqs said...

Kristof, dankon pro via komento. Vi tute pravas.

Mi nur aldonos ke estus preferinde ke oni laboru *per* Esperanto anstataŭ *por* disvastigo de Esperanto.

Ĉar la plej bona propagando por nia lingvo estas tio, kion estis farita per ĉi tiu lingvo.

Mi konscias ke multaj esperantistoj ja agas tiel, estas kelkaj bonaj blogoj, revuoj, libroj,... sed tro multe da esperantistoj, kutime tiuj kiuj ĵus lernis la lingvon, fuŝas senkonscie.

Tamen, la retmesaĝon, kiun mi komentis, skribis gravulo. Tio malmotivigas min.

pqs said...

Mi korektas min, kiam mi skribis "Tio malmotivigas min", mi eraris, devus esti "Tio seniluziigas min".

Kristof said...

"Per" prefere ol "por", mi jesas.

Pri la fakto, ke tiu mesagho fontas el ia "gravulo", mi ne rigardas tion seniluziiga. Ne indas esti maloptimisma. Kiu konsideras lin grava, ekster la movado (tiu videbla parto de la glacimonto) ? Lia opinio spegulas oftan inklinon en la movado, mi alkutimighis... kaj prifajfas char mi ja konas aliajn homojn kies pensmaniero dankinde estas pli interesa !

pqs said...

Jes, vi pravas.

Espereble, iam la plimulto de la esperantistaro rigardos maltantaŭen kaj moke ridetos.

Per, per, per, per...

Post a Comment

Freŝaj komentoj