Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2006/11/25

Esperanto en Linukso

Hieraŭ, kelkaj junaj esperantistoj renkontiĝis en Tuluzo por vespermanĝi kaj paroli nian lingvon. Iu demandis al mi kiel skribi ĉapele en linukso. Jen mia respondo.

Tio, kion mi montras tie, veras por la distribuo "Ubuntu 6.06 LTS" (Ubunto) ankaŭ konata kiel "Dapper Drake". Mi kaptis bildojn de ĵus instalita sistemo en la usona angla lingvo. Kvankam, mi uzis la anglan tie, la metodo samas por ĉiuj lingvoj.

Klaku la bildojn por ilin grandigi.

ubuntu01.png

Unue, pere de la menuo, malfermu la klavaran agordilon.

ubuntu02.png

ubuntu03.png

Poste, klaku sur "Layout",

ubuntu04.png

kaj, tie, klaku sur "Add". En ĵus malfermita agordilo, aldonu la esperantan klavarfasonon.

ubuntu05.png

Tiel, oni nun havas du klavarfasonojn agorditajn. Tiu, kiun oni uzos por skribi esperante, kaj tiu, kiun oni uzos por skribi alilingve.

ubuntu06.png

Oni bezonos ilon por rapide ŝanĝi inter la klavarfasonoj. Do, klaku sur la panelon pere de la dekstra butono de la klakilo kaj elektu "Add to panel",

ubuntu07.png

kaj elektu "Keyboard indicator" kaj klaku sur "Add".

ubuntu08.png

Indikilo aperos sur la panelo. Ĉar mi kaptis la bildon en usona Ubunto, la indikilo montras "USA".

ubuntu09.png

Klakante sur ĝi, la klavarfasono ŝanĝiĝas kaj montras "Epo".


ubuntu10.png

Tiam, oni jam povas skribi esperante en ĉiu programo, ekzemple en la tekstilo.

ubuntu11.png

ubuntu12.png

Por tiuj kiuj volas pli lerni pri tiu afero povas legi la tiutema paĝo fare de Bertilo.

9 comments:

Manuel said...

Bonega artikolo! Ĉu mi rajtus disanonci ĝin? Jen la pruvo por multaj vindozuloj, ke per Linukso ja eblas *vere* havi esperantan klavaron, sen ia artifikaĵo kia Ek!.

pqs said...

Kompreneble jes!

Ankaŭ vi povas diri al viaj amikoj vindozuloj ke oni ne nur povas facile esperantigi la klavaron sed ankaŭ la tutan sistemon.

Fajro said...

Bonega blogero

Mi ĵus instalis GNU/Linukson
(Kubunto estas pli bona)

Dankon
;-)

pqs said...

Saluton fajro,

Mi ne diru ke Kubuntu estas pli bona ol Ubuntu, fakte estas la sama sistemo, nur la fenestrilo malsamas. Kaj Gnome kaj KDE, la du fenestriloj, estas ambaŭ bonegaj. La kialo por elekti unu aŭ la alia dependas nur de oniaj bezonoj kaj preferoj. Mi estas delonge Gnome-uzanto sed antaŭ kelkaj semajnoj mi ŝanĝiĝis al KDE-on, ĉar kelkaj el miaj bezonoj estas nun malsamaj.

Kaj, mi faros saman blogeron por KDE. Mi jam antaŭvidis tion, nur pro prokasto mi ne ankoraŭ tion faris.

Ĝis!

Anonymous said...

Ĉu vi povas blogi pri kiel oni povas instali la Kurso de Esperanto en KDE?

Mi ne scias kiel! :-(

Ĉu oni povas enmeti tiun kurson en la Universe kaj Multiverse "repositories"? Kiel? Tio estus bonega!

KDE havas KLatin, Kverbos kaj Kiten.
Kial ne KEo? ;-)

Dankon

pqs said...

Mi neniam uzis tiun programon. Mi rigardos kiel oni enmetas ĝin en Kubuntu, kaj eble mi ion skribos pri tio.

Anonymous said...

Mi legis tiun-ĉi artikolon en Klaku.net

http://klaku.net/story.php?title=Kiel_akordi_esperantan_klavaran_je_Gnome_linukso

Dankegon kara!

Unknown said...

> Ĉu vi povas blogi pri kiel oni povas instali la Kurso de Esperanto en KDE?

Mi kreis deponejon por Debian/Ubuntu
de kie vi povas instali na Kurso de Esperanto kaj ReVo.
http://community.livejournal.com/esperanto/176117.html

pqs said...

Antono, mi kredis ke "na" estis nur por fremdajn vortojn.

Kial ne diri "vi povas instali Kurson de Esperanto"?

Post a Comment

Freŝaj komentoj