Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/01/06

Kiel fiŝoj en maro

Mi ĵus legis blogeron en kiu Sonja parolas pri tokipono kaj ĝia nuna disvastigo. Iam, Sonja kreis belan lingvon, kiu enhavas belan filozofion. Sonja diras ke ŝi nenion faris por ĝin disvastigi, tamen, la lingvo evoluas libere kaj disvastigas nature.

Tio bone montras unu el la belecojn de la reto, scioj povas disvastigi pli facile nun ol antaŭe. Se Sonjia kreintus tiun lingvon antaŭ cent jaroj eble neniu parolus ĝin nun. Hodiaŭ, kontraŭe, scioj evoluas en la reto sole, kiel fiŝo en la maro, kaj post cent jaroj, iu parolos ion similan al la nuna tokipono.

Kaj, ankaŭ tiu rakonto montras al ni alian gravan aferon. Malmateriaĵoj povas esti kreitaj de iu, sed neniu povas ilin posedi. Kiam mi aŭdas rakonton, mi povas rakonti ĝin denove, sed tiel, tio kion mi rakontos ne estos same ol tio kion mi aŭdis. Ankaŭ, du homoj neniam parolas la saman lingvon same, lingvoj reproduktas kaj evoluas en ĉiu buŝo. Denove, kiel fiŝoj, post ĉiu reprodukto, scioj iom kaj iel ŝanĝas.

Bedaŭrinde, en nia mondo, estas iuj kiuj ne komprenas tion, kaj opinias ke oni povas posedi ideojn, malmateriaĵojn, kaj leĝoj tiajn homojn protektas. Sed pri tio mi ne skribos hodiaŭ, estas tro longa, kompleksa kaj malkontentiganta afero.

2 comments:

Anonymous said...

En lasta mesaĝo vi skribis pri ĉapeloj. Mi ankaŭ ŝatas tiujn belajn ornamitaĵojn. En mia blogaro, mi desegnis humorajn ĉapelojn, kiuj eble plaĉos al vi:
http://cxitie.blogspot.com/2006_10_01_archive.html

Joel

pqs said...

Bonege! Tre amuzaj estas viaj ĉapeloj! :)

Post a Comment

Freŝaj komentoj