Lingvoj kaj naciismoj
Kiam mi alvenas hejmen, mi kutime ŝaltas radion. Hodiaŭ oni intervjuis Le Pen-on, kiu estas la estro de la ekstremdekstra franca partio Nacia Fronto. Tiam, mi ne povis eviti scivolemi pri kion pensas Le Pen pri manifestacioj, kiel tiu por la okcitana lingvo, kiun mi partoprenis. Estas vere ke multaj homoj partoprenintaj opinias, same kiel Le Pen, ke libera merkato, malfermaj landlimoj, la Eŭropa Unio, ktp malbonas. Certe, tiu analogio estas riska, ĉar multaj el tiuj homoj kiuj hisadis grandajn ruĝajn flagojn, post la manifestacio, subtenis, per la okcitana esprimo «Òc!» (Yes!), la francan rugbean teamon antaŭ televido de drinkejo, do certe ili ne estis ekstremuloj. Tamen, ĉiam, kiam oni defendas lingvon, kiu estas necesa ago, aperas homoj kiuj havas, laŭ mi, danĝerajn ideologiojn, kiel naciismo. Mia demando estas, kiel defendi lingvon sen helpi naciismon?
Alia interesa demando, kiu iomete rilatas al tiu hodiaŭa temo, estas kiel defendi ke landlimoj estas ŝanĝeblaj sen helpi neniun naciismon. Eble, malfacilas kompreni tion, sed por mi, kiu ne kredas je la estonteco de Hispanio, kaj kiu ankaŭ ĉiutage pli malŝatas ĉiaspecajn naciismojn ol antaŭe, tiu estas facile komprenebla demando.