Franklina Roosevelta
Ĉefa kialo por aldoni novan vorteton "na" estas ke estas malbele modifi personajn nomojn fremdajn al esperanto.
Malbele? Kial?
Rigardu kion faras kroatoj en siaj stratoj kaj placoj:
Do, se ni povas diri:
- Mi ne ŝatas Georgeon Bushon.
- Mi iros al la Zamenhofa strato.
- Mi aŭskultas Mozartan muzikon.
- Aŭ mi promenis en Franklina Roosevelta placo de Zagrebo.
Kial do introduki novan vorteton?
Ne antaŭlonge mi ankaŭ skribis pri naismo