Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/06/29

Ĉu Esperantujo povus esti sektema socio?

Iu neesperantisto diris al mi, ke estas strange, ke Esperantujo ne estu ia sektema socio.

La respondo estas facila, esperanto estas nur lingvo, kvankam kelkaj esperantistoj ne kongruas kun tio. Kaj, pro tio, ĉar ĝi nur estas lingvo, ĝi ne povas esti uzata por kontroli aliajn homojn. Por tion fari oni bezonas fortan ideologion, kiun la nuna Esperantujo ne havas.

Mi konas sektemajn organizojn, kiuj estas religiaj, politikaj aŭ/kaj naciismaj, sed mi konas neniun tian organizon, kiu estas bazita sur lingvo. Ĉi tio ne signifas ke ne estas sektemuloj ene de Esperantujo, tio signifas ke se ili estas tiaj estas pro aliaj kialoj, ne pro esperanto.

Do kial tiom da eksteruloj al nia lingva komunumo pensas ke esperantistoj estas sektemuloj?

La kaŭzoj estas pluraj kaj diversaj, sed sen tro pripensi mi ja povas listigi almenaŭ du:

  1. Finvenkisma ideologio, kiu dum la unuaj jardekoj estis forta. Ne forgesu tiujn Zamenhofajn fotojn, verdajn flagojn, himnoj, ktp.
  2. La fakto ke, pro lingvaj bariloj, ni ne povas esti komprenataj de la aliaj, pro tio, el ekstere ŝajnas ke nia komunumo estas ferma. Ankaŭ pro tio, la eksteruloj ne povas koni la diversajn vidpunktojn, kiuj kunekzistas ene de Esperantujo, kaj nur konas tion, kio estas dirite de kelkaj esperantistoj kiuj plej varbas ekstere.

Mi kredas ke estas bezonate, ke ni, anoj de nia lingva komunumo, klopodu ŝanĝi la publikan bildon de esperanto, kaj mi faros tion, ne parolante pri esperanto kiel solvilo de iajn lingvajn problemojn [1], sed disvastigante la fakton, ke esperanto estas interesa lingva komunumo de homoj kiuj libere decidis partopreni ĝin. Mi kredas ke ĉi tiu estas nia plej bela karakterizo. Male ol aliaj lingvoj, esperanto havas malmulte da denaskuloj, kaj, eĉ tiel, ĝi sane travivas dum tempo en kiu multaj lingvoj malaperas pro manko da parolantoj.

[1] Tio ne signifas ke esperanto ne povas esti utila por solvi lingvajn problemojn, ĝi ja povas esti ilo utila se lerte uzata.

No comments:

Post a Comment

Freŝaj komentoj