Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2009/03/30

Beletra Almanako N-ro 4

Ĉi semajnofine mi komencis legi BAon N-ro 4. Ĝis nun mi ŝatis preskaŭ ĉion, kion mi legis (ne ĉiam estas tiel). Mi kontentas ĉar tio signifas ke mi ne malŝparis mian monon, kiam mi abonis por la tuta jaro.

Ĉi numero alvenigis en mian menson ion, kion iam Maria Sandelin skribis en sia malnova blogo (mi ne kapablis retrovi la artikolon!): Esperanto estus bona lingvo por ke ne tre konataj aŭtoroj diskonigu sian literaturon. Ŝi pensis ke tio estus pli bone ol traduki klasikaĵojn, kiujn jam estas tradukitaj al multaj lingvoj! Nun, estas la angla lingvo, kaj ties kulturo, kiu peras verkaĵojn inter kulturoj, kaj tiel, anglalingvanoj havas la povon decidi kio estas disvastigenda kaj kio ne estas. Post tia penso, mi notis ke mi estonte aĉetu iu numero de Sferoj.

Interalie mi legis la rakonton "Arnim" verkita de Ertl, sed mi ne komprenis kion la aŭtoro celas per tiu rakonto. Mi ne komprenis kial ĝi okazas en novnazia Germanio kaj anakaŭ kial Arnim kreas novan lingvon. Fakte mi komprenis nenion... :'( Ĉu iu povus komenti pri ĝi?

Ankaŭ mi ŝatus demandi al la respondeculoj de BA, ke ili kreu retliston aŭ retejon, kie la legantoj povus komenti la legaĵojn. Poresperantaj retlistoj jam lacigis min, estus pli interese komenti literaturaĵojn, en trankvila etoso.

4 comments:

Anonymous said...

Skribu mem al ili!
http://www.beletraalmanako.com/kontakto/index.html

Anonymous said...

Opinio de leginto kaj redaktinto: la rakonto okazas en novnazia Germanujo ĉar ajna regno povas "progresi" al faŝismo, ankaŭ nuntempe (vidu la tendencon en la Putin'a Rusujo, en la Italujo de Berlusconi, en la Usono de Bush...).

Kial Arnim kreas novan lingvon? Nu, kial ne? Multaj esperantuloj emas krei, aŭ almenaŭ reformi, lingvojn. Vidu pri Toki Pona de Sonja, ekzemple.

Mi ne komprenas kion do vi ne komprenas. La aŭtoro rakontas la vivon de iu, kiu, pro interesiĝo pri fremdaj kulturoj, iĝas danĝera en novfaŝisma regno. Ĉu tio diras al vi nenion pri nia historio (ne nur tiu de Esperantujo)?

Amike,

Jorge Camacho

pqs said...

Dankon pro viaj komentoj Jorge.

Mi nun komprenas ke mi komprenis ĉion kompreneblan kiam mi legis la rakonton. Kaj mi konkludas ke mi iel ne bone konektis kun ĝi, pro tio ke mi pensis ke io alia estis kopreninda.

Vi pravas, ĉiu ajna regno povas evolui al faŝismo, kaj niaj regnoj nun evoluas al oligarkia regmaniero kiu eble estas nur unua paŝo al pli nigraj regadmanieroj.

Mi ankaŭ kunsentas kun vi pri lingvokreado. Ĝi estas ege interesa. Mi tre ŝatas legi interlingvaaĵojn de tempo al tempo, eĉ iam mi ekstudis tokiponon.

Tamen mi esperis ke estus ia ligo inter la du ĉeftemoj de la rankonto. Tian ligon mi ne trovas, kaj vi konfirmas al mi ke, ŝajne, ĝi ne ekzistas. Do, kial konstrui rakonton kies ĉeftemoj nur estas kune kvazaŭ hazarde?

pistike65 said...

malfrua komento de la auxtoro:
se rakonto ne funkciis por leganto, la kulpo certe ne kushas che la leganto!
Tamen, mi havas la impreson ke Jorge jam klarigis kial kaj kiel la du cheftemoj interligighas.
amike
Istvan Ertl

Post a Comment

Freŝaj komentoj