Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2010/03/04

Pri la elektronika eldonado en Esperanto.

Ekestis debato pri elektronika eldonado en iPernity. Tiu ĉi estas mia kontribuo:

La vera prezo de tiuj elektronikaj libroj estos nul eŭroj, pro tio ke la aĉetanto preskaŭ certe resendos la libron al aliaj legantoj kiuj ne pagos. La suno leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidente. Ne eblas ŝanĝi tion. Same, ne eblas ŝanĝi la regulojn de la elektronika ekonomio. Do, ni agu agnoskante realon.

Mi proponos manieron vendi elektronikajn librojn, sed antaŭe ni rigardu ekzemplon. Vikipedio estas projekto elektronika tre ŝatata de esperantistoj, kiuj ne pagas kaj ne estas pagataj por verki kaj legi ĝin. Tamen estas multekoste publikigi tian retejon. Do, kiel faras la Vikimedia Fonduso? Simple, ĉiujare la fonduso anoncas al la uzantoj ke la retejo bezonas monon kaj specifas la kvanton bezonatan por funkciadi dum jaro. Tiam, la uzantoj kiuj deziras helpi la projekton, sendas monon. Ĉiu homo laŭ siaj eblecoj. Kaj la retejo montras kiom da mono estis jam ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Tiel, la progresindikilo motivigas la homojn donaci pli da mono.

Do, mi farus ion similan por la libroj. FEL anoncu kiom kostas eldoni ĉiu unuopa libro, ekzemple, 1000 eŭroj, kaj samtempe indiku kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Ĉiu leganto elektu la prezon, el nul ĝis infinito. La plimulto elektos ne pagi, tamen kelkaj donacos iom. Kelkaj 10, kelkaj 20 kaj eĉ eble, unuopulo pagos 500 eŭrojn. Kiam la celo estos atingita, eblos ankoraŭ sendi monon por la libro, tiu mono estos donacita al la aŭtoro.

Pere de tiu sistemo, FEL povus eldoni librojn, la legantoj povus helpi kaj senti sin kiel mecenato, ne kiel aĉetantoj aŭ konsumantoj, la malriĉaj esperantistoj havus aliron al la esperanta kulturo kaj eĉ kelkaj verkantoj ricevus iom da mono.

Forgesu la regulojn de la papera mondo, nur tiel eblos vigligi la esperantan kulturon en elektronika medio.

1 comment:

pistike65 said...

al mi sonas kiel simpatia, realiginda kaj realigebla modelo, sed mi estas malfakulo pri la temaro.

Tamen, mi rimarkas ke la temo estas brula, mi jxus legis prie en The Economist kaj en Fortune.

amike
István Ertl

Post a Comment

Freŝaj komentoj