Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2010/07/15

Longega julio

Ĉi jare mi sentas ke julio estas longega.

Antaŭ unu jaro, dum julio mi vojaĝis eksterlande, pro geedziĝo, do la monato fluis tre rapide! Tamen, ĉi jare mi laboras, kaj mi laboras en urbo kie mi neniam laboris antaŭe dum tiu somera monato, do mi spertas unufoje la varmegan veteron ĉi tiean. Ĉiutage temperaturo supreniras 35 gradojn!

Ĉi tie estas kutimo labori nur matene dum julio kaj aŭgusto, el la 8a ĝis la 15a, senpaŭze, do mi vekiĝas pli frue ol kutime kaj tagmanĝas tre malfrue. Tio vere lacigas min, tamen permesas al mi naĝi ĉiutage en la maron.

La problemo estas ke, en la laborejo, mia menso ofte estas inter la fiŝetoj kiujn mi salutas ĉiu vespere kiam mi plonĝas. Plie, mi baldaŭ vojaĝos al Minorko, la insulo kie mi naskiĝis, por ferii, tiel, kiam mia menso ne plonĝas en la maron, ĝi vojaĝas al la insulo. Tiel, mi malefike laboras kaj, pro tio, mi sinkulpigas, kaj sentas malgaja. :'(

Fakte, mi vere estas bonŝanculo, tamen mia animo ne komprenas tion. Komplika afero esta tia.

1 comment:

Toño said...

Venu al Madrido. Tie ĉi vi rimarkos ke via cerbo likviĝas, ke vi ŝvitas eĉ nokte, kaj ke ne ekzistas plaĝo apude. Ja vi estas bonŝanculo! :-)

Post a Comment

Freŝaj komentoj