Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/01/20

Craiglisto

Kelkaj el miaj amikoj iam loĝis en Usono. Ili ĉiuj uzis Craigliston por aĉeti biciklojn, meblojn kaj aliajn utilajn aĵojn. En Eŭropo, male, ne ekzistas tia sukcesa ttt-ejo, tiel, ĉi tie interŝanĝo de uzataj aĵoj ne estas tiel efika kiel en Usono. Kial Eŭropo ne havas ian Craigliston? Ĉu pro lingva kaŭzo? Ĉu pro nia vidmaniero? Ĉu pro nia diserigo?

2007/01/16

Kion skribi?

Praktiki la lingvon estas mia celo ĉi vespere. Do mi skribas. Sed, pri kio skribi?

Mi lacas. Mi ĵus klopodis legi ion, sed mi ne vere sukcesis. Mi rigardas tra la fenestro, el mia lito. Mi rigardas la nigran riveron kaj la lumigitan ponton kiu ĝin transiras, sed neniun temon mi trovas ekstere. Mi bedaŭras.

Ni esperantistoj havas lingvon, komunan lingvon, sed lingvo ne sufiĉas por konversacii. Lingvo nur estas betono per kiu ni konstruas kaj komunikas ideojn. Tiel, esperanto, por vivi, bezonas konversaciojn, bezonas ion diritan.

Sed, kion diri? Pri kio skribi? Kion komuniki?

Miaj kutimaj temoj eble ne sufiĉe interesas al la esperantistaro. Ĉu mi skribu pri esperanto? Nu, mi ja skribas pri esperanto, kiel multaj esperantistoj kiuj uzas esperanton por paroli pri esperanto; ĉar esperanto estas tio, kion ĉiu esperantisto ŝatas. Tamen, estus pli bone se oni parolu pri io alia. Ĉu ne?

En renkontiĝo mi agrable konversaciis pri simplaj ĉiutagaj aferoj, trinkante teon en gufujo aŭ bieron en drinkejo. Sed, ĉu mi skribu ĉi tie pri mia vivo? Mi ne ŝatas tion; mi povus paroli pri ĝi, sed skribi? Ĉu mia eta vivo estas sufiĉe grava por skribi pri ĝi, kaj eĉ por ke iu ajn legu pri ĝi?

Do mi ĉesos. Serĉante temon, mi ja tro skribis. Sed ne gravas, mi nur volis uzi la lingvon, do la celon mi jam plenumis.

Bonan nokton, morgaŭ mi denove pensos pri kion skribi.

2007/01/06

Kiel fiŝoj en maro

Mi ĵus legis blogeron en kiu Sonja parolas pri tokipono kaj ĝia nuna disvastigo. Iam, Sonja kreis belan lingvon, kiu enhavas belan filozofion. Sonja diras ke ŝi nenion faris por ĝin disvastigi, tamen, la lingvo evoluas libere kaj disvastigas nature.

Tio bone montras unu el la belecojn de la reto, scioj povas disvastigi pli facile nun ol antaŭe. Se Sonjia kreintus tiun lingvon antaŭ cent jaroj eble neniu parolus ĝin nun. Hodiaŭ, kontraŭe, scioj evoluas en la reto sole, kiel fiŝo en la maro, kaj post cent jaroj, iu parolos ion similan al la nuna tokipono.

Kaj, ankaŭ tiu rakonto montras al ni alian gravan aferon. Malmateriaĵoj povas esti kreitaj de iu, sed neniu povas ilin posedi. Kiam mi aŭdas rakonton, mi povas rakonti ĝin denove, sed tiel, tio kion mi rakontos ne estos same ol tio kion mi aŭdis. Ankaŭ, du homoj neniam parolas la saman lingvon same, lingvoj reproduktas kaj evoluas en ĉiu buŝo. Denove, kiel fiŝoj, post ĉiu reprodukto, scioj iom kaj iel ŝanĝas.

Bedaŭrinde, en nia mondo, estas iuj kiuj ne komprenas tion, kaj opinias ke oni povas posedi ideojn, malmateriaĵojn, kaj leĝoj tiajn homojn protektas. Sed pri tio mi ne skribos hodiaŭ, estas tro longa, kompleksa kaj malkontentiganta afero.

Mi ŝatas belajn ĉapelojn!

Nu! Mi kontentas, ege kontentas.

Nuntempe, dank' al unikodo, skribi nian lingvon ĉapele, ne devus esti problemo. Tamen, ne ĉiu komputilo ankoraŭ bone subtenas unikodon kaj ne ĉiu esperantisto scias kiel skribi ĉapele pere de sia komputilo. Do, mi bedaŭras, multaj ankoraŭ skribas pere de la x-sistemo, kiu, laŭ mia vidpunkto (mi ne volas polemiki pri tio) estas malbela, kaj eĉ malfaciligas legadon.

Sed, iu lerta esperantisto, kaj, ŝajne, komputilisto, kreis programeron por Firefox, kiu nomiĝas ĉapelisto. La celo de tiu programo estas ĉapeligi la tekstojn skribitajn x-sisteme.

Bonege! Ĉar mi retmesaĝumas pere de ttt-ejo, mi ankaŭ povas ĉapeligi la retmesaĝojn sendatajn al retlistoj kaj, precize, estas en retmesaĝoj kie oni trovas la plimulton de tekstoj skribitaj x-sisteme.

Do, ekde nun, mi ne plu legos malbelajn x-sistemajn mesaĝojn.

Freŝaj komentoj

Bitsenbloc: mia alia blogo