Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/06/30

Pri fremdaj proprajn nomoj en esperanto

Danka'l tiu blogero de Beĉjo mi trovis tiun blogeron ĉe Akvosfero pri kiel eskribi fremdajn proprajn nomojn en esperanto. Li diras, ke se ni skribas japanajn proprajn nomojn per esperanta alfabeto, kial ni skribu, ekzemple, polajn nomojn kiel en la pola, eĉ se la prononco ne estas divenebla?

Mi opinias ke li ja pravas, skribi neprononceblajn nomojn estas stulte, do eble, esperantigi fremdaĵojn estus lerta.

Sed, tamen, ne ĉiam estas facile trovi adekvatan esperantan version de ĉiu nomo, kaj povus okazi ke ĉiu esperantisto skribu ilin malsame.

Do, pro tio, mi kredas ke la solvo, kiun uzas Beĉjo en ĉi tiu blogero estas lerta, li skribas la nomojn en la originala lingvo, sed poste, inter krampoj, li ankaŭ helpas al la leganto per esperantigado de tiu nomo laŭ prononco.

Do, sciu ke mia unua familia nomo (en Hispanio ni havas du) estas Quintana (Kintana).

2007/06/29

Ĉu Esperantujo povus esti sektema socio?

Iu neesperantisto diris al mi, ke estas strange, ke Esperantujo ne estu ia sektema socio.

La respondo estas facila, esperanto estas nur lingvo, kvankam kelkaj esperantistoj ne kongruas kun tio. Kaj, pro tio, ĉar ĝi nur estas lingvo, ĝi ne povas esti uzata por kontroli aliajn homojn. Por tion fari oni bezonas fortan ideologion, kiun la nuna Esperantujo ne havas.

Mi konas sektemajn organizojn, kiuj estas religiaj, politikaj aŭ/kaj naciismaj, sed mi konas neniun tian organizon, kiu estas bazita sur lingvo. Ĉi tio ne signifas ke ne estas sektemuloj ene de Esperantujo, tio signifas ke se ili estas tiaj estas pro aliaj kialoj, ne pro esperanto.

Do kial tiom da eksteruloj al nia lingva komunumo pensas ke esperantistoj estas sektemuloj?

La kaŭzoj estas pluraj kaj diversaj, sed sen tro pripensi mi ja povas listigi almenaŭ du:

  1. Finvenkisma ideologio, kiu dum la unuaj jardekoj estis forta. Ne forgesu tiujn Zamenhofajn fotojn, verdajn flagojn, himnoj, ktp.
  2. La fakto ke, pro lingvaj bariloj, ni ne povas esti komprenataj de la aliaj, pro tio, el ekstere ŝajnas ke nia komunumo estas ferma. Ankaŭ pro tio, la eksteruloj ne povas koni la diversajn vidpunktojn, kiuj kunekzistas ene de Esperantujo, kaj nur konas tion, kio estas dirite de kelkaj esperantistoj kiuj plej varbas ekstere.

Mi kredas ke estas bezonate, ke ni, anoj de nia lingva komunumo, klopodu ŝanĝi la publikan bildon de esperanto, kaj mi faros tion, ne parolante pri esperanto kiel solvilo de iajn lingvajn problemojn [1], sed disvastigante la fakton, ke esperanto estas interesa lingva komunumo de homoj kiuj libere decidis partopreni ĝin. Mi kredas ke ĉi tiu estas nia plej bela karakterizo. Male ol aliaj lingvoj, esperanto havas malmulte da denaskuloj, kaj, eĉ tiel, ĝi sane travivas dum tempo en kiu multaj lingvoj malaperas pro manko da parolantoj.

[1] Tio ne signifas ke esperanto ne povas esti utila por solvi lingvajn problemojn, ĝi ja povas esti ilo utila se lerte uzata.

2007/06/22

Esperanto: Ĉu fiasko, ĉu sukceso?

Ekestis debato ĉe retlisto iberia-esperantistaro, pri ĉu esperanto sukcesis aŭ ne. La kaŭzo estas dokumento de konata konsilista firmao (Accenture) kiu metis esperanton en listo de fiaskitaj projektoj (4-a paĝo de tiu PDF), kune kun Titanic kaj la eŭropa konstitucio.

Male ol kelkaj samretlistanoj, mi kredas ke tiu firmao ja pravas, sed tamen, ankaŭ pravas tiuj kiuj opinias ke esperanto ja estas sukcesa entrepreno. Mi klarigu.

Fiasko estas ĉiam relativa afero, oni fiaskas laŭ antaŭe difinita celo. Sen celo, fiasko ne eblas.

Do, kiu estas la celo de esperanto? La respondo facilas: neniu. Esperanto nur estas lingvo kaj, tiel, ĝi ne povas celi ion ajn. Estas la esperantistoj kiuj celas ion.

Do, kion celas esperantistoj? Miaopinie ĉi tiu demando estas sensenca, ĉar ĉiu esperantisto kaj ĉiu esperanta organizo havas sian propran celon. Do, mi ja scias kion mi celas pere de esperanto, sed mi ne scias kion la aliaj samlingvanoj celas, krom tiuj kiuj iam publike esprimis siajn celojn.

Mi scias, kaj multaj eksteruloj al nia movado ankaŭ scias tion, ke multaj el la unuaj esperantistoj havis konatan celon: krei kaj plibonigi planligvon kiu estos uzata kiel internacia helplingvo en ĉiu ebla medio. Kaj tiuj finvenkismaj ideoj ankoraŭ estas vivantaj ĉe kelkaj esperantistoj.

Evidente, hodiaŭ esperanto ne estas la dua lingvo de ĉiuj, fakte ĝi estas uzata kiel helplingvo preskaŭ nenie. Precize tio estas kion la eksteruloj al nia lingva komunumo pensas kiam ili parolas pri esperanto. Post tiom da jaroj da, laŭ mi fuŝa, finvenkisma informado, eksteruloj estas konvinkitaj ke esperanto, kiel lingvo, havas klare difinitan celon kaj ili ĉiutage spertas ke tiu celo ne estis plenumita, do evidente, ili pensas, esperanto fiaskis, kaj ili pravas.

Sed ne ĉiu esperantisto uzas la lingvon pro finvenkisma ideologio. Kelkaj el ni uzas esperanton ĉar ni ŝatas la lingvon mem aŭ ties komunumo, aŭ pro iu alia nekonata kialo.

Do indas diri al la mondo ke Esperantujo estas sukcesa komunumo da homoj kiuj libere decidis partopreni ĝin per lernado kaj uzado de esperanto. Kaj ke tiel, esperanto estas sukcesa lingvo, kiu estas uzata ĉiutage en multaj medioj, kvankam nur malplimulto da homoj uzas ĝin.

Esperanto estas nur lingvo, ĝi ne havas ideologion, nur ties parolantoj havas ĝin, kaj ni ĉiuj opinias malsame. Ni ne estas samideanoj, ni estas samlingvanoj.

2007/06/08

Maria Sandelin

Post legi la lastan blogeron de Maria Sandelin mi ne povas eviti skribi ke ŝi estas la plej leginda blogisto de Esperantujo.

Dankon pro via klarmenseco, Maria.

Freŝaj komentoj