Kion skribi?
Praktiki la lingvon estas mia celo ĉi vespere. Do mi skribas. Sed, pri kio skribi?
Mi lacas. Mi ĵus klopodis legi ion, sed mi ne vere sukcesis. Mi rigardas tra la fenestro, el mia lito. Mi rigardas la nigran riveron kaj la lumigitan ponton kiu ĝin transiras, sed neniun temon mi trovas ekstere. Mi bedaŭras.
Ni esperantistoj havas lingvon, komunan lingvon, sed lingvo ne sufiĉas por konversacii. Lingvo nur estas betono per kiu ni konstruas kaj komunikas ideojn. Tiel, esperanto, por vivi, bezonas konversaciojn, bezonas ion diritan.
Sed, kion diri? Pri kio skribi? Kion komuniki?
Miaj kutimaj temoj eble ne sufiĉe interesas al la esperantistaro. Ĉu mi skribu pri esperanto? Nu, mi ja skribas pri esperanto, kiel multaj esperantistoj kiuj uzas esperanton por paroli pri esperanto; ĉar esperanto estas tio, kion ĉiu esperantisto ŝatas. Tamen, estus pli bone se oni parolu pri io alia. Ĉu ne?
En renkontiĝo mi agrable konversaciis pri simplaj ĉiutagaj aferoj, trinkante teon en gufujo aŭ bieron en drinkejo. Sed, ĉu mi skribu ĉi tie pri mia vivo? Mi ne ŝatas tion; mi povus paroli pri ĝi, sed skribi? Ĉu mia eta vivo estas sufiĉe grava por skribi pri ĝi, kaj eĉ por ke iu ajn legu pri ĝi?
Do mi ĉesos. Serĉante temon, mi ja tro skribis. Sed ne gravas, mi nur volis uzi la lingvon, do la celon mi jam plenumis.
Bonan nokton, morgaŭ mi denove pensos pri kion skribi.
3 comments:
Ĉiel ajn, ĉi tio estas tre ĉarma teksteto!
Maria Sandelin
Dankon!
Mi ĝojas pro tio ke vi trovis ĝin ĉarma. Ĉar vi altkvalite skribas, en esperanto, pri la vivo, ne pri esperanto. :)
Eble vi povus verki manlibron pri blogado en esperanto!
;-)
Post a Comment