Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/06/22

Esperanto: Ĉu fiasko, ĉu sukceso?

Ekestis debato ĉe retlisto iberia-esperantistaro, pri ĉu esperanto sukcesis aŭ ne. La kaŭzo estas dokumento de konata konsilista firmao (Accenture) kiu metis esperanton en listo de fiaskitaj projektoj (4-a paĝo de tiu PDF), kune kun Titanic kaj la eŭropa konstitucio.

Male ol kelkaj samretlistanoj, mi kredas ke tiu firmao ja pravas, sed tamen, ankaŭ pravas tiuj kiuj opinias ke esperanto ja estas sukcesa entrepreno. Mi klarigu.

Fiasko estas ĉiam relativa afero, oni fiaskas laŭ antaŭe difinita celo. Sen celo, fiasko ne eblas.

Do, kiu estas la celo de esperanto? La respondo facilas: neniu. Esperanto nur estas lingvo kaj, tiel, ĝi ne povas celi ion ajn. Estas la esperantistoj kiuj celas ion.

Do, kion celas esperantistoj? Miaopinie ĉi tiu demando estas sensenca, ĉar ĉiu esperantisto kaj ĉiu esperanta organizo havas sian propran celon. Do, mi ja scias kion mi celas pere de esperanto, sed mi ne scias kion la aliaj samlingvanoj celas, krom tiuj kiuj iam publike esprimis siajn celojn.

Mi scias, kaj multaj eksteruloj al nia movado ankaŭ scias tion, ke multaj el la unuaj esperantistoj havis konatan celon: krei kaj plibonigi planligvon kiu estos uzata kiel internacia helplingvo en ĉiu ebla medio. Kaj tiuj finvenkismaj ideoj ankoraŭ estas vivantaj ĉe kelkaj esperantistoj.

Evidente, hodiaŭ esperanto ne estas la dua lingvo de ĉiuj, fakte ĝi estas uzata kiel helplingvo preskaŭ nenie. Precize tio estas kion la eksteruloj al nia lingva komunumo pensas kiam ili parolas pri esperanto. Post tiom da jaroj da, laŭ mi fuŝa, finvenkisma informado, eksteruloj estas konvinkitaj ke esperanto, kiel lingvo, havas klare difinitan celon kaj ili ĉiutage spertas ke tiu celo ne estis plenumita, do evidente, ili pensas, esperanto fiaskis, kaj ili pravas.

Sed ne ĉiu esperantisto uzas la lingvon pro finvenkisma ideologio. Kelkaj el ni uzas esperanton ĉar ni ŝatas la lingvon mem aŭ ties komunumo, aŭ pro iu alia nekonata kialo.

Do indas diri al la mondo ke Esperantujo estas sukcesa komunumo da homoj kiuj libere decidis partopreni ĝin per lernado kaj uzado de esperanto. Kaj ke tiel, esperanto estas sukcesa lingvo, kiu estas uzata ĉiutage en multaj medioj, kvankam nur malplimulto da homoj uzas ĝin.

Esperanto estas nur lingvo, ĝi ne havas ideologion, nur ties parolantoj havas ĝin, kaj ni ĉiuj opinias malsame. Ni ne estas samideanoj, ni estas samlingvanoj.

7 comments:

◈lunaluna◈ said...
This comment has been removed by a blog administrator.
Anonymous said...

Vi rajtas la celo de esperanto nur estas ke ni povas uzi la lingvo. Ne estas politika celo au filozofia cela.

Hoss said...

Petro, vi ja pravas pri la bezono apartigi "Esperantistojn" kaj "Esperanton". Sed miaopinie, oni povus konvinke (sed iom malprecize) aserti, ke Esperanto mem havas "celojn". Temas pri la tiel nomata interna ideo, kiu volviĝis en la lingvan kulturon (muziko, prozo, poezio ktp) ekde la komenco.

Zamenhof kreis la lingvon kiel komunikilon por kunigi homojn el disaj lingvokomunumoj. Li volis, ke ĝi kreu novan, lingve demokratian komunumon, kie ĉiu havus pli-malpli samajn avantaĝojn. Finfine, li volis, ke ĝi estu pli facile lernebla ol la etnaj lingvoj.

Kiel jam scias ĉiu esperantisto (sed bedaŭrinde ne ĉiu konsilisto) la lingvo jam delonge trafis tiujn celojn. :-)

pqs said...

hoss, mi ne kongruas kun vi, la interna ideo ne estas de esperanto, estas de tiuj esperantistoj kiuj komencis la aferon, kaj de kelkaj kiuj ankoraŭ pensas same.

Esperanto ne povas celi ion ajn.

Ĝi celas tion kion ties parolantoj celas, kaj la parolantoj celas malsamajn celojn.

Hoss said...

Nu, jes kaj ne.

Parolante strikte kaj laŭvorte, nur tiu, kiu jam havas menson povas havi celon. Do jes, tiusence lingvo mem ne povas havi "celon", ĉar ĝi ja ne povas havi menson.

Sed mi supozas, ke la konsilistoj ne volis, ke ni komprenu ilian signifon tiel strikte. Miaopinie, ili parolis nur metafore; t.e., ke la "celo" de la lingvo estas la ideo(j), kiu(j)n la plejmulto da ties parolantoj rilatigas kun la lingvo.

El ĉiuj vivantaj lingvoj, Esperanto estas unike ideologia. Tra pli ol jarcento da historio, ĝin rilatigis homoj kun tiuj ideoj, kiujn ni nomas la interna ideo. Kiam oni parolas metafore pri la "celo" de Esperanto, oni plej ofte pensas pri tiu ideo.

zooplah said...

Tute jes, nepre. Mi opinias, ke oni bezonas disigi la originalan celon de Esperanto for de ĝian aktualan staton. La aktuala stato de Esperanto estas facile difinita: ĝi estas lingvo (ne projekto, ne ŝlosilo al mondaj paco kaj unueco) kun pli malmulte parolantoj ol la grandaj lingvoj sed multe pli multe ol la malgrandaj lingvoj.

La originala celo de Esperanto fiaskis. Sed kiel lingvo moderna, ĝi sukcesas. Se oni konkludas la sukceson de io fare de ĝia originala celo, do TTT (kaj pli altgrade la Interreto) estas malsukceso.

pqs said...

zooplah, vi tute pravas.

Post a Comment

Freŝaj komentoj