Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2010/10/17

Pri sablo, pluvo kaj vento

Mi daŭrigas mian filmetan eksperimenton. Hodiaŭ mia edzino denove filmis min parolante pri vetero kaj plaĝo. Ĉi semajne mi montras al vi kiel plaĝo repleniĝas je sablo nature post pluvego. Ne spektu la ĉi semajnan filmeton se vi ankoraŭ ne spektis la antaŭsemajnan.

De Platja de l'estany tort

Denove mi improvizis sen pripensi la necesan vortprovizon antaŭe. Kaj ni filimis nur unufoje, sen ajna ripetado. Do, la rezulto estas iomete fuŝa. Tamen, mi amuziĝis kaj espereble la filmeto estos interesa por vi.

Ekde mi forlasis Tuluzon, fine de 2008, mi preskaŭ ne parolas esperanton. Tiuj filmetoj helpas min uzi la lingvon parole kaj, samtempe, pro tio ke mi povas spekti min mem, ili helpas min lerni el miaj eraroj, do tio devus helpi plibonigi mian lingvouzon. Do, probable, mi daŭrigos mian eksperimenton estonte. Tamen, la filmoj estos ĉiam simplaj.

De Platja de l'estany tort

1 comment:

Anonymous said...

Gratulon! Mi kuraĝigas vin daŭrigi, ĉefe montrante veterajn fenomemojn (finfine, klimato estas via fako, ĉu ne?), kiel en tiu ĉi du unuaj programoj.

La iniciato estas bona per si mem; tamen jen simplaj konsiloj por plibonigi ĝin:

* redaktu koncizan skripteton pri tio kion vi deziras "prelegi"; tio helpos vin noti la (fakajn) vortojn, eventuale kontrolotajn en vortaro.

* faru unue prov-filmon en via denaska lingvo tuj antaŭ la esperanta filmo; tio helpos vin fiksi la ideojn kaj forĵeti la nedeziratajn flank-ideojn, kiujn vi tamen emus sekvi je la unua elparolo.

Post a Comment

Freŝaj komentoj