Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/06/30

Pri fremdaj proprajn nomoj en esperanto

Danka'l tiu blogero de Beĉjo mi trovis tiun blogeron ĉe Akvosfero pri kiel eskribi fremdajn proprajn nomojn en esperanto. Li diras, ke se ni skribas japanajn proprajn nomojn per esperanta alfabeto, kial ni skribu, ekzemple, polajn nomojn kiel en la pola, eĉ se la prononco ne estas divenebla?

Mi opinias ke li ja pravas, skribi neprononceblajn nomojn estas stulte, do eble, esperantigi fremdaĵojn estus lerta.

Sed, tamen, ne ĉiam estas facile trovi adekvatan esperantan version de ĉiu nomo, kaj povus okazi ke ĉiu esperantisto skribu ilin malsame.

Do, pro tio, mi kredas ke la solvo, kiun uzas Beĉjo en ĉi tiu blogero estas lerta, li skribas la nomojn en la originala lingvo, sed poste, inter krampoj, li ankaŭ helpas al la leganto per esperantigado de tiu nomo laŭ prononco.

Do, sciu ke mia unua familia nomo (en Hispanio ni havas du) estas Quintana (Kintana).

1 comment:

Anonymous said...

Cxu vi konas kelkan retovortaron por mia Firefokso? Mi ne komprenas kelkajn vortojn. Mi havas la Hispana-Esperanta retavortaron sed mi ne havas nenion Esperanta-Hispana vortaron.

:)

(uf...)

Post a Comment

Freŝaj komentoj