Pri iu ne tre konata blogo lokita en iu fora retangulo
Ekde pli malpli kvar semajnoj Facebook furoras inter miaj geamikoj. Pluraj el ili, kiuj ne estas tro komputilemaj, malfermis konton kaj ekuzas ĝin por, plejparte, kunhavigi fotojn kaj retrovi malnovajn amikojn. Pro tiu furoro scivolemo venkis min kaj mi remalfermis konton tie (mi fermis ĝin antaŭ kelkaj monatoj pro privatecaj kialoj). Post uzi ĝin dum unu semajno mi estas devigata konfesi ke la sperto estas sufiĉe amuza, plejparte pro tio ke en tiu nova urbeto en kiu mi loĝas nun mi ne estas tre aktiva el la socia vidpunkto.
Kutime oni disvendas la visaĝlibron dirante ke ĝi estas bona loko kie disdoni informojn al la plej proksimaj geamikoj. Ĝi permesas kunhavigi, ekzemple, fotojn kiujn oni ne publikigus sur blogo. Tamen mi opinias ke la visaĝlibro estas la plej malbona loko kie publikigi intimecajn aferojn, pro tio ke, kutime, kiam oni bezonas kaŝiĝi, la kaŭzo kuŝas ofte en nia ĉirkaŭaĵo. Ekzemple, ne gravas ke tute nekonata homo vidas onin ebriega kaj preskaŭ nuda dancante en Berlina fonto, tamen se onin estus vidata tiel en onia vilaĝo la afero estus tute alispeca. La visaĝlibro estas kvazaŭ vilaĝo.
Tiel, mi atingas la konkludon ke probable pli privatecas blogo verkita en nekonata retangulo per iu stranga lingvo (kiel esperanto) kaj signita per kromnomo. Tiu blogo altiros nekonatajn legantojn, malmultajn, kiujn ne konas la blogiston. Tiel, laŭ la tempo, intimeca konversacio inter la blogisto kaj siaj legantoj estiĝos kaj kreiĝos reto da homoj kiuj dividas similajn ideojn, celojn aŭ interesojn. Tiu reto estos tre riĉiga kaj en ĝi neniam bezonos kaŝiĝi. En via vilaĝo neniu neniam scios ke vi ankaŭ havas tiun kroman vivon en iu fora retero.
Haveno mediteraneo alproksimiĝas al tia blogo, eĉ se ne estas subskribita per kromnomo. Ĉi tie mi skribos pri aferoj pli intimaj ol tiuj pri kiuj mi kutime blogas ĉe mia neesperantlingva blogo. Vi estos miaj psikoterapiistoj. ;-)