Saluton,
Mi denove gratulas vin pro via decido ekuzi esperanton kiel laborlingvo en “Las Indias”.
Tamen, vi foje uzas Esperanton kurioze. Ekzemple, vi skribis ke
nuntempe vi laboras en Montevideolando. Ĉi tia landonomo estas vere
stranga por miaj okuloj. En siaj Dogmoj de Hilelismo, Zamenhof proponis
ke oni nomu la landojn neŭtrale uzante la nomon de la ĉefurbo kune kun
la radiko “regn-”, kiu signifas “ŝtato”. Ekzemple: Parizregno. Li ankaŭ
uzis la radikon lando kune kun Varsovio (Varsovilando) pro tio ke tiam
la nuna Polujo (aŭ Varsoviregno) ne estis regno (ŝtato), ĉar ĝi
apartenis al la tiama Peterburgregno (Rusujo, Ruslando).
Via metodo nomi landojn estas eĉ pli surpriza se oni legas vian
vikion, en kiu vi mencias tri sufiksojn por landonomoj: “regi-”,
“land-”, “i-” kaj “-uj”. Unue, en tiu ĉi listo estas klara eraro:
“regi-” ne signifas “ŝtato”, ĝi signifas “Ŝtata administrado de bieno”,
la bona radiko por “ŝtato” estas “regn-” aŭ, kial ne, “ŝtat-”, tamen,
laŭ nia tradicio, la plej taŭga radiko estas “regn-”. Due, laŭ via
priskribo de la radikoj, vi devus uzi “regn-” kune kun Montevideo, ĉar
ĝi estas la ĉefurbo de ŝtato. Veras ke Urugvajo estas ŝtato kaj ankaŭ
teritorio, kio ebligus la uzon de “-land”. Tamen Zamenhof, en siaj
Dogmoj, klare uzis “-land” por regionoj sen ŝtato, kiel la tiama Polujo.
http://lasindias.net/indianopedia/Sufiksoj_REGI_-_LAND_-_I_-_UJ
En tiŭ ĉi paĝo vi ankaŭ erare uzas “neŭtr-” anstataŭ “neŭtral-” (dua alineo).
Per ĉi tiu komento mi ne emas esti tia fanfarona esperantisto kiu
malkuraĝigas la novulojn per konstanta erarserĉado. Tute ne. Ankaŭ, mi
ne volas malkuraĝigi kreemon, nek la ĝisdatigadon de Esperanto.
Esperanto estas lingvo kaj tiel ĝi devas evolui nature laŭ la uzo.
Tamen, ofte, novuloj emas reformi esperanton tro rapide, sen profunde
koni la lingvon. Esperanto ja estas lingvo kaj, eĉ se ĝi estas multe pli
facila ol neplanita lingvo, ĝi postulas longegan lernadon por vere
mastrumi ĝin. Mi eklernis ĝin antaŭ sep jaroj kaj mi ankoraŭ estas
komencanto.
Zamehof rapide komprenis, ke troa kreemo de la uzantoj povus
disrompigi la lingvon en plurajn dialektojn, kaj tio ja okazis dum la
ido-skismo inter aliaj reformprojektoj. Pro tio li deklaris ke la
Fundamento estas netuŝebla bazo sur kiu oni libere evoluigu la lingvon.
Fakte, io simila okazis en la Linuksa mondo, kie Torvalds obstine
kontrolas la kernon por ke ĝi restu unuigita kaj, tiel, utila al granda
komunumo. Havi fortan komunan bazon ebligas efikan komunikadon inter la
parolantoj de la lingvo kaj tiel Esperanto iĝas pli utila al ĉiuj.
Tiel, se vi reformas la landonomsistemon, vi agas ekzakte kiel
Mikrosofto kiu iomete ŝanĝigis la “fundamenton” de HTML-o por
malfaciligi samtavolan retumadon. Ekzemple, laŭ via vikio, “Katalunujo”
estas la komunumo de la homoj kiuj sentas sin katalunoj, tamen por la
plimulto ĝi estas regiono aŭ lando. Ĉu vi vere volas esti komprenitaj de
la ne indianaj legantoj? Eble ne, eble vi nur deziras krei dialekton
por via propra uzo, tiel vi reformu tiom kiom vi deziras. Tamen, se en
la reto vi defendas la neceson havi komunan normon (/web standards/), vi
devus opinii same por Esperanto.
Plie, landonomoj ja estas tikla afero en Esperantujo kaj, eĉ se via
propono estas vere tre interesa, ĝi povus aldoni pli da bruo en ĉi tiu
ĥaosa afero. Do, eĉ se mi vere deziras legi pli da viaj interesaj
vidpunktoj pri nia komunumo kaj lingvo, mi ankaŭ petas al vi ke vi
iomete (nur iomete) retenu vian reformemon dum via irado en nian
lingvon, ĉar male oni povus krei Frankenŝtejnon. Do, proponu, diskutu,
pripensu, sed, antaŭ ia reformado, lasu ke la tempon decidu se la ideo
bonas kaj tiam, se la ideo vere bonas, ekuzu ĝin.
Amike,
eĉ se iomete “toca collons”