Kial mi daŭras mian esperantumadon
Post pli da unu jaro kaj duono, mi ankoraŭ esperantumas.
Kial?
Unue, ĉar mi ankoraŭ opinias ke esperanto belas kiel lingvo. Sed tio ne sufiĉas, ĉar estas multe da aliaj belaj aferoj en la mondo, do mi zorge elektas kion mi faras dum mia libertempo.
Fakte, en esperantio mi trovis tri aspektojn, kiuj estas gravaj laŭ mi:
1. Plimulto da esperantistoj lernis ĉi tiun lingvon sole, post persona decido, ne devige. Do, esperantio estas komunumo de homoj kiuj libere elektis partopreni ĉi tiun komunumon. Tio belas, ĉar, en nia mondo, oni ne povas elekti multe da gravaj aferoj kiel, ekzemple, nian denaskan lingvon aŭ pasporton.
2. Esperantio estas socio bazita sur merito. Esperantistoj iĝas elstaraj, kiam ili bone regas la lingvon, kaj kiam ili plibonigas la komunumon aŭ la lingvon kaj ties kulturon. Plej influaj esperantistoj meritas esti influaj.
3. Esperanto estas lingvo elstara, ĉar ĝi estas uzata malgraŭ ĝi ne havas nek teritorion nek klare difinitan kulturon, nek influan literaturon, ktp. Do, ĝia ekzemplo multe povus helpi al etaj lingvoj en tutmondiĝanta socio.
Eble, surprizas vin ke mi ne menciis esperanton kiel solvo al lingvaj problemoj. Tio estas ĉar mi estas skeptika pri tio. Unue, ĉar mi opinias ke esperanto ne tute solvos neniun lingvan problemon, tamen ĝi povus esti grava ilo por helpi. Due, tio, kio instigas min ĉiutage, ne estas iu idealo sed plezuro. Certe, parton de tiu plezuro kaŭzas idealoj, sed ne ĉion. Sed, malgraŭ mia skeptiko, esperanto estas tre utila al mi por cerbumi pri lingvaj problemoj kiujn mi ja bone spertis, ĉar multe da esperantistoj altkvalite pripensas pri lingvaj problemoj.
Kaj vi? Kial vi esperantumadas?