Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/02/27

Kial mi daŭras mian esperantumadon

Post pli da unu jaro kaj duono, mi ankoraŭ esperantumas.

Kial?

Unue, ĉar mi ankoraŭ opinias ke esperanto belas kiel lingvo. Sed tio ne sufiĉas, ĉar estas multe da aliaj belaj aferoj en la mondo, do mi zorge elektas kion mi faras dum mia libertempo.

Fakte, en esperantio mi trovis tri aspektojn, kiuj estas gravaj laŭ mi:

1. Plimulto da esperantistoj lernis ĉi tiun lingvon sole, post persona decido, ne devige. Do, esperantio estas komunumo de homoj kiuj libere elektis partopreni ĉi tiun komunumon. Tio belas, ĉar, en nia mondo, oni ne povas elekti multe da gravaj aferoj kiel, ekzemple, nian denaskan lingvon aŭ pasporton.

2. Esperantio estas socio bazita sur merito. Esperantistoj iĝas elstaraj, kiam ili bone regas la lingvon, kaj kiam ili plibonigas la komunumon aŭ la lingvon kaj ties kulturon. Plej influaj esperantistoj meritas esti influaj.

3. Esperanto estas lingvo elstara, ĉar ĝi estas uzata malgraŭ ĝi ne havas nek teritorion nek klare difinitan kulturon, nek influan literaturon, ktp. Do, ĝia ekzemplo multe povus helpi al etaj lingvoj en tutmondiĝanta socio.

Eble, surprizas vin ke mi ne menciis esperanton kiel solvo al lingvaj problemoj. Tio estas ĉar mi estas skeptika pri tio. Unue, ĉar mi opinias ke esperanto ne tute solvos neniun lingvan problemon, tamen ĝi povus esti grava ilo por helpi. Due, tio, kio instigas min ĉiutage, ne estas iu idealo sed plezuro. Certe, parton de tiu plezuro kaŭzas idealoj, sed ne ĉion. Sed, malgraŭ mia skeptiko, esperanto estas tre utila al mi por cerbumi pri lingvaj problemoj kiujn mi ja bone spertis, ĉar multe da esperantistoj altkvalite pripensas pri lingvaj problemoj.

Kaj vi? Kial vi esperantumadas?

2007/02/14

O, la, la, la

Kiam mi eklernis esperanton, mi skribis kun granda influo de mia gepatra lingvo (la kataluna) [1]. Kutime, kiam mi relegis skribaĵon mian, mi konstatis ke mi povis simpligi preskaŭ ĉiun frazon kaj, preskaŭ ĉiam, mi foriris kelkajn artikolojn. Mi ne multe pripensis pri tiu afero, sed mi jam nekonscie sentis ke, en esperanto, la artikolo ne estis tiom bezonata kiel ĉe mia latinida gepatra lingvo.

Hodiaŭ mi legis tiun legindan artikolon, aperinta ĉe Lingva Kritiko, kaj mi komprenis kial mi foriris multe da artikoloj dum mia lernado. Tio estas ĉar, ŝajne, la artikolo estas superflua. Interesa afero, ĉu ne?

Ĉu ankoraŭ iu pensas ke esperanto estas tute logika?

[1] Mi certas ke ankoraŭ mi faras tion, sed mi esperas ke ne tiom kiel antaŭe.

2007/02/12

feevy

Multaj blogistoj ŝatas havi liston en flanko de ilia blogo en kiu ligi aliajn blogojn, kiuj povas esti interesaj al la legantaro. Sed tiaj listoj estas senvivaj, senŝanĝaj. Sed, ekde hodiaŭ, ni ĉiuj povas havi vivantan liston, kiu montras la lastajn blogerojn de la blogoj, kiujn ni ŝatas, kvazaŭ e-planedo. Tio estas danka'l feevy, kiu estas senpaga kaj facile agordebla reta servo. Uzu ĝin!

2007/02/11

Interesa kontrasto


Hodiaŭ mi promenadis, sub vintra ĉielo griza. Mi aŭskultadis tion, ian amuzan elektronikan muzikon. Kiam la disko finiĝis, la sekvanta aŭkultiĝis. Estis Mozart. Mi ŝatis ambaŭ muzikojn. Sed tio, kion mi plej ŝatis, estis la kontrasto. :)

Estonteco

Kelkaj homoj opinias ke estinteco estas la sola aĵo, kiun oni vere havas, do pri ĝi ĉiam parolas, kaj laŭ ĝi ĉiam agas. Sed, laŭ mi, ne estas tiel. Sur ĝi oni ne povas agi, ĉar kiam io iĝas estinta, ĝi porĉiame foriras el nia atingo. Plie,oni ne vere konas estintecon, ĉar memoro ne estas fidinda. Fakte, oni nur havas estontecon, ĉar sur ĝi oni ja povas efike agi, pere de la nepre efemera estanteco.

Certe, neniu povus nei, ke estonteco foje alportas malbonon, kaj pro tio kelkaj timas ĝin. Sed, sendube, ankaŭ bonon alportas ĝi. Per estanteco, ni havas la eblecon, influi tion, kio okazos. Tiel, oni povas klopodi por ke la estonta estanteco estu bona. Tamen, tio kio okazos ne nur dependas de niaj agoj, do ĝi estas necerta. Sed tiu necerto estas tio, kio igas la vivon interesa. Male, en tute certa mondo, oni estus kiel senvivaj globoj de bilardo.

Optimisme indas rigardi estontecon. Male, timo povus invadi onian vivon, kaj time oni ne povas vivi.

Freŝaj komentoj