Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/08/31

Pri la kongresa resolucio

Mi ĵus legis la ĉi jaran kongresan rezolucion.

Surprizas min:

  • La simpla divido de la mondo inter "Okcidento" kaj "Oriento".
  • Ke oni parolu pri civilizoj.
  • La naiveco de la rekomendo, "ke rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj basiĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco".
  • ...

2007/08/30

Facile oni forgesas tion, kio okazis.

Mi nun legas la libron "La Serĉado de la Perfekta Lingvo" skribita de Umberto Eco kaj tradukita de Daniele Mistretta. La 10-a ĉapitro, pri la aprioraj filozofiaj lingvoj, komenciĝas tiel (mi introdukis la grasan tipon):


La ensceniĝo de la filozofiaj aprioraj lingvoj starigas antaŭ ni (ne kronologie, sed teorie) modelŝanĝon. Se al la aŭtoroj ĝis nun traktitaj la serĉadon de perfecta lingvo inspiris profundaj religiaj sentoj, por la aŭtoroj, kiujn ni ekde nun pritraktos, temos male pri lingvo servanta elimini ĉiujn idola, kiu katenis la hom-menson malebligante al ĝi la aliron al la scienca progreso. Ne hazarde la plimulto de la mencioj pri universala lingvo, dum tiuj jaroj, venis precize de la britaj insuloj. Ne temas nur pri simpotomo de la ekspansiiĝemo de Anglio; temas ankaŭ pri religia motivo, t.e. la refuzo dontraŭ la latina lingvo (kiu tamen restis vehikla lingvo por la sciencistoj), ĉar ĝin oni identigis kun la lingvo de la katolika Eklezio; ĉion ĉi aldoniĝis al la pli granda malfacilo, kiun la latina reprezentis por angla sciencisto, kies lingvo estis tiom malsimila. Charles Hooles rimarkas "la oftajn mokojn fare de Fremduloj, kiuj ridas rimarkante la ĝeneralan nekapablon de la angloj (iam sufiĉe bonaj scienculoj) paroli la latinan".


Se la nunaj angloparolantaj sciencistoj kontraŭus la nunan lingvan situacion en sciencoj samtiel ol faris iliaj prauloj, eble la sciencoj estus iomete pli internaciecaj.

2007/08/29

Pri la ŝanĝoj ĉe UEA

Kiel ĉiam, la lasta blogero de Maria Sandelin estas leginda. Mi kopias ĉi tie du paragrafojn por inciti vin legi la tutan artikolon.

Nu, konstrui harmonion estas sendube bona intenco. Sed krom ke la plej multaj konfliktoj tra la mondhistorio verŝajne estiĝis inter samlingvuloj, mi neniam komprenis kiel paco kaj amikeco povus esti enkonstruita en lingvo aŭ kun kiu rajto esperantoparolantoj alproprigas al si apartan strebon aŭ / kaj sukceson al paca komunikado.

Mi konfesu tamen, ke – donacinte monon al la mialanda Fonduso por Kanceresplorado – mi ankaŭ pagis la ĉi-jaran membrokotizon al UEA, pro fido al la nova estraro kaj pro verŝajna malapero de laŭdoj al diktaturaj reĝimoj, kiuj tre ĝenis min dum la lastaj jaroj. Ni vidu kiuj ricevos miajn poŝfundajn monerojn venontjare.
Mi aldonu ke ankaŭ al mi ĝenis laŭdoj al diktaturaj reĝimoj. Kaj ke mi ankaŭ pagos kotizon ĉi jare, sed eble estos la lasta kotizo, kiun mi pagos. Ne pro tio ke mi forlasos Esperantujon, tio ne okazos, sed pro tio ke mia bildo pri Esperanto ne kongruas kun tiu de UEA. Eble UEA havas tro da historio, kaj tio malhelpas ĝin kompreni la nunan mondon.

2007/08/20

Ĉu raŭmisto?

Laŭ ĉi tiu kvizo, mi estas raŭmisto.

Vi estas... raŭmisto

raŭmisto

Vi kontraŭstaras la finavenkistojn! Vi ĝuas esperanton kiel hobion kaj ideologian kulturon.

Kia Esperantisto vi estas?




Mi ne scias se mi estas raŭmisto aŭ ne, fakte estas kelkaj aferoj kiujn mi ne ŝatas de la Manifesto de Raŭmo, kaj certe, mi ege malŝatas la uzon faritan de la Civitanoj, sed mi tute kongruas kun tio: "Vi ĝuas esperanton kiel hobion kaj ideologian kulturon".

Kaj vi, kia vi estas?

2007/08/18

Hodiaŭ mi ellitiĝis frue

Hodiaŭ komenciĝas la tria semajno de mia ĉeesto en Minorko, tio estas la mediteranea insulo kiu vidis min naski kaj al kiu mi revenas ĉiujare dum feri-periodo. Dum tiuj du semajnoj, kiuj jam elfluis, mi neniam havis sufiĉe da forto por ellitiĝi frue kaj rigardi sunleviĝon. Ĉi tiu estas bela spektaklo ĉi tie, ĉar tra la fenestro observeblas marbordo, ene de granda kaj bela haveno, tiu kiu kaŭzis tiom da bataloj dum la 18-a jarcento, kaj diskonigis tiun urbon kiu nomiĝas Maó [pr. Ma-o] . Tion dirite, mi diru al vi, ke se hodiaŭ mi havis forton ellitiĝi frue, estis pro tio ke ŝi, ĉi-matene, forlasis la insulon, kaj do devis ĉeesti en flughaveno je preciza frua horo.

Mi estas dudek-ses jara nun, kaj ĉi jaron mi neniam forgesos, ĉar estas la jaro dum kiu mi ekkonis tion, kion oni nomas amon. Sincere, antaŭ kelkaj monatoj mi ekpensis, ke tio, kion preskaŭ ĉiuj serĉadas, estas mito neatingebla. Tamen, mi ĝin trovis, hazarde, en festo al kiu mi ne celis iri pro laceco, sed al kiu oni devigis min ĉeesti, ĉar bezonatis ke mi kunportu muzikon. Tion mi faris kaj ekde tiam mi dividas mian vivon kun tiu virino, kiun mi ekkonis en neforgesebla festo.

Antaŭ kelka tempo, kiam mi anoncis al mia familio, ke mi amis virinon kaj ke ŝi venos al Minorko dum unu somera semajno, iu konsilis al mi, ke mi estu saĝa kaj ke mi venigu ŝin dum ne tro da tempo, ĉar, foje, kiam la tuta kunteksto ŝanĝiĝas, tio kion oni kredas esti amo, estiĝas ĝeno. Sed, tio ne okazis, kaj nun mi malkontentiĝas, ĉar ŝi nur ĉeestis Minorkon dum unu semajno kaj, hodiaŭ, mi devis ŝin akompani al flughaveno, frue matene, kiam la bela somera tago nur ĵus anonciĝis kaj konfirmis al ni, ke tiu amo kiun ni sentas estas vera kaj, espereble, daŭra.

Mi amas vin, MC.

Freŝaj komentoj

Bitsenbloc: mia alia blogo