Bonvolu ankaŭ viziti mian hejmpaĝon kaj ankaŭ mian ipernitejon.

2007/05/28

Franklina Roosevelta

Ĉefa kialo por aldoni novan vorteton "na" estas ke estas malbele modifi personajn nomojn fremdajn al esperanto.

Malbele? Kial?

Rigardu kion faras kroatoj en siaj stratoj kaj placoj:

Franklina Roosevelta

Do, se ni povas diri:

  • Mi ne ŝatas Georgeon Bushon.
  • Mi iros al la Zamenhofa strato.
  • Mi aŭskultas Mozartan muzikon.
  • Aŭ mi promenis en Franklina Roosevelta placo de Zagrebo.


Kial do introduki novan vorteton?

Ne antaŭlonge mi ankaŭ skribis pri naismo

2007/04/29

Esperantaj literoj en komputilaj medioj

Okazas senfina debato en Esperantujo pri esperantaj literoj; niaj belaj ĉapeloj. Certas ke antaŭ kelka tempo estis malfacile skribi tiajn literojn per komputiloj, sed hodiaŭ, danke al unikodo, tio ne devus esti problemo, ekzemple, en linukso, eblas skribi esperante sen fari strangajn agordojn. Mi kredas ke post kelka tempo la debato ĉesos ĉar en ĉiu komputilo eblos skribi en ĉia skribsistemo, ekzemple, ĉe blogger nun eblas skribi Hindie per ĉia komputilo [angla retejo].

2007/03/26

Lingvoj kaj naciismoj

Kiam mi alvenas hejmen, mi kutime ŝaltas radion. Hodiaŭ oni intervjuis Le Pen-on, kiu estas la estro de la ekstremdekstra franca partio Nacia Fronto. Tiam, mi ne povis eviti scivolemi pri kion pensas Le Pen pri manifestacioj, kiel tiu por la okcitana lingvo, kiun mi partoprenis. Estas vere ke multaj homoj partoprenintaj opinias, same kiel Le Pen, ke libera merkato, malfermaj landlimoj, la Eŭropa Unio, ktp malbonas. Certe, tiu analogio estas riska, ĉar multaj el tiuj homoj kiuj hisadis grandajn ruĝajn flagojn, post la manifestacio, subtenis, per la okcitana esprimo «Òc!» (Yes!), la francan rugbean teamon antaŭ televido de drinkejo, do certe ili ne estis ekstremuloj. Tamen, ĉiam, kiam oni defendas lingvon, kiu estas necesa ago, aperas homoj kiuj havas, laŭ mi, danĝerajn ideologiojn, kiel naciismo. Mia demando estas, kiel defendi lingvon sen helpi naciismon?

Alia interesa demando, kiu iomete rilatas al tiu hodiaŭa temo, estas kiel defendi ke landlimoj estas ŝanĝeblaj sen helpi neniun naciismon. Eble, malfacilas kompreni tion, sed por mi, kiu ne kredas je la estonteco de Hispanio, kaj kiu ankaŭ ĉiutage pli malŝatas ĉiaspecajn naciismojn ol antaŭe, tiu estas facile komprenebla demando.

Kiu celas kion?

Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas atingi aŭ ne atingi ion per ĝi.


Mi tute kunsentas tiun frazon de Gary Mickle. Kaj, ekde mi lernis esperanton, mi ofte renkontris homojn, kiuj ne komprenas tion.

Mickle ankoraŭ parolas pri la fakto ke esperanto, okaze ke ĝi iam estos uzata grandskale, povus malutili al lingva diverseco, kaj mi ankaŭ kunsentas. Esperanto estas ilo, kaj ĉiu ilo povas esti uzata diversmaniere.

2007/03/25

La kaŝita esperantistaro

Ne antaŭlonge mi partoprenis manifestacion por la okcitana lingvo (pri tio skribis parŝo).

Mi nur volas substreki ke tie ni renkontris multe da nekonataj esperantistoj, homoj kiuj iam lernis nian lingvon sed ne agas ene de la movado. Tiu estas la kaŝita esperantistaro, kiu certe esta pli granda ol mi kredis antaŭe.

2007/03/21

Energio

Tero funkcias danka'l la suno. Sen tiu energio, preskaŭ nenio okazus sur tiu planedo.

Homaro havas povon pro nia kapablo pli bone profiti disponeblan energion. Ni faras tion kiam ni plibonigas obtenon (plibonigado de agrokulturado), aŭ kiam ni plibonigas uzon (novaj teĥnikoj, kiel la rado).

Multe da suna energio estis akumulata kiel nafto. Kaj la lastatempa impresa kreskado de nia povo, estas pro uzo de tiu ŝparata energio.

Sed nun, granda parto da tiu heredaĵo jam estas uzata. Ni devos fari kiel homaro faris antaŭe, tra jarmiloj, plibonigi obtenon de energio (suna, venta, ...) kaj uzon (pli bonaj maŝinoj).

Simple, sed malfacile.

2007/03/13

Mi ne volas neglekti ĉi tiun blogon

Tiun blogon mi neglektis lastatempe. Okazas ke mi jam estas je la mezo de mia doktoriĝanta periodo, kiu en Francio daŭras tri jarojn, kaj mia laboro devenas pli intensa, do mi ne trovas tiom da tempo kiom mi volus por skribi ĉi tie.

Hodiaŭ mi skribos etan blogeron pri diversaj aferoj.

Unue, mi volas komuniki al vi ke post longa pripensado, mi abonis La Ondon de Esperanto. Mi dubis. Ĉu aboni la UEAn Esperanton, ĉu la Ondon, ĉu Monaton? Mi rapide malaperigis Monaton je mia listo. La kaŭzo estas simpla. Monato estas ege interesa, sed mi jam legas similajn pli kvalitajn artikolojn en neesperantaj revuoj. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj problemoj de malmulte parolataj lingvoj, malfacile oni povas konkuri plej parolatajn lingvojn. Inter Esperanto kaj La Ondo mi elektis La Ondon pro du kialoj. Unue ĉar La Ondo ne apartenas al UEA. Kiel ano de TEJO mi jam ricevas Kontakton, do mi volas favori diversecon ene de Esperantujo, kaj ankaŭ en mia bretaro. Due, ĉar la enhavo de tiu revuo ŝajnas pli interesa ol tiu de Esperanto. Ĉu mi bone elektis?

En mia lasta blogero mi skribis pri Tujter. Ĉi tiu estas ilo por sendi etajn mesaĝojn al amikoj. Mi nun ekkomprenas ĝin, kaj mi bedaŭras ke la sistemo por sendi kaj ricevi tiujn etmesaĝojn pere de poŝtelefonoj ne funkcias ekster Usono sen pagi internacian prezon. Finfine, nur du aŭ tri el miaj amikoj uzas ĝin, do mi kredas ke finfine mi ne uzos ĝin ĉiutage pro manko da kontaktoj.

Finfine, mi anoncas ke sabate okazos grandega manifestacio por la okcitana lingvo en Beziers (suda Francio). Mi iros tien kune kun multe da esperantistoj el okcitanio kaj ankaŭ el Katalunio. Do mi konos tiujn katalunojn pri kiuj mi tiom aŭdis! Ŝajnas ke ni multe festumos tie, krom manifestacii, do eble dimanĉe mi ne estos homo, mi estos kvazaŭ senviva korpo ;)

2007/03/06

Twitter

Mi kredas ke Twitter hokos min. Se vi ankaŭ estas hokata, tie mi estas pqs.

2007/03/03

Naismo

Ŝajne, nun naismo furoras. Kaj pri tio ni parolis en listo de iberia esperantistaro kaj ankaŭ, hieraŭ vespere, en kluba vespermanĝo de EKC (Tuluzo).

Esperanto estas lingvo kaj la lingvon evoluigas parolantoj. Kutime,lingvoj evoluas spontane, sen konscia pensado pri gramatiko. Sed naismo ne estas tia evoluo. Naistoj estas homoj, kiuj volas enkonduki ion pro ia gramatika kialo. Ili kredas ke esperanto estos plibonigita per modifo de ĝian dezajnon. Do, en tiu okazo, oni ne povas paroli pri "natura" evoluo de lingvo.

Mi kredas ke la kerno de tiu afero estas, ĉu esperanto bezonas modifojn por sukcesi pli ol nun? Mi opinias ke ne. Se esperanto ne estas tiom sukcesa kiel ni volas ne estas pro gramatikaj kialoj.

Naismo estas nur modo, kaj, kiel ĉiu modo, malaperos kun la vento.

2007/02/27

Kial mi daŭras mian esperantumadon

Post pli da unu jaro kaj duono, mi ankoraŭ esperantumas.

Kial?

Unue, ĉar mi ankoraŭ opinias ke esperanto belas kiel lingvo. Sed tio ne sufiĉas, ĉar estas multe da aliaj belaj aferoj en la mondo, do mi zorge elektas kion mi faras dum mia libertempo.

Fakte, en esperantio mi trovis tri aspektojn, kiuj estas gravaj laŭ mi:

1. Plimulto da esperantistoj lernis ĉi tiun lingvon sole, post persona decido, ne devige. Do, esperantio estas komunumo de homoj kiuj libere elektis partopreni ĉi tiun komunumon. Tio belas, ĉar, en nia mondo, oni ne povas elekti multe da gravaj aferoj kiel, ekzemple, nian denaskan lingvon aŭ pasporton.

2. Esperantio estas socio bazita sur merito. Esperantistoj iĝas elstaraj, kiam ili bone regas la lingvon, kaj kiam ili plibonigas la komunumon aŭ la lingvon kaj ties kulturon. Plej influaj esperantistoj meritas esti influaj.

3. Esperanto estas lingvo elstara, ĉar ĝi estas uzata malgraŭ ĝi ne havas nek teritorion nek klare difinitan kulturon, nek influan literaturon, ktp. Do, ĝia ekzemplo multe povus helpi al etaj lingvoj en tutmondiĝanta socio.

Eble, surprizas vin ke mi ne menciis esperanton kiel solvo al lingvaj problemoj. Tio estas ĉar mi estas skeptika pri tio. Unue, ĉar mi opinias ke esperanto ne tute solvos neniun lingvan problemon, tamen ĝi povus esti grava ilo por helpi. Due, tio, kio instigas min ĉiutage, ne estas iu idealo sed plezuro. Certe, parton de tiu plezuro kaŭzas idealoj, sed ne ĉion. Sed, malgraŭ mia skeptiko, esperanto estas tre utila al mi por cerbumi pri lingvaj problemoj kiujn mi ja bone spertis, ĉar multe da esperantistoj altkvalite pripensas pri lingvaj problemoj.

Kaj vi? Kial vi esperantumadas?

2007/02/14

O, la, la, la

Kiam mi eklernis esperanton, mi skribis kun granda influo de mia gepatra lingvo (la kataluna) [1]. Kutime, kiam mi relegis skribaĵon mian, mi konstatis ke mi povis simpligi preskaŭ ĉiun frazon kaj, preskaŭ ĉiam, mi foriris kelkajn artikolojn. Mi ne multe pripensis pri tiu afero, sed mi jam nekonscie sentis ke, en esperanto, la artikolo ne estis tiom bezonata kiel ĉe mia latinida gepatra lingvo.

Hodiaŭ mi legis tiun legindan artikolon, aperinta ĉe Lingva Kritiko, kaj mi komprenis kial mi foriris multe da artikoloj dum mia lernado. Tio estas ĉar, ŝajne, la artikolo estas superflua. Interesa afero, ĉu ne?

Ĉu ankoraŭ iu pensas ke esperanto estas tute logika?

[1] Mi certas ke ankoraŭ mi faras tion, sed mi esperas ke ne tiom kiel antaŭe.

2007/02/12

feevy

Multaj blogistoj ŝatas havi liston en flanko de ilia blogo en kiu ligi aliajn blogojn, kiuj povas esti interesaj al la legantaro. Sed tiaj listoj estas senvivaj, senŝanĝaj. Sed, ekde hodiaŭ, ni ĉiuj povas havi vivantan liston, kiu montras la lastajn blogerojn de la blogoj, kiujn ni ŝatas, kvazaŭ e-planedo. Tio estas danka'l feevy, kiu estas senpaga kaj facile agordebla reta servo. Uzu ĝin!

2007/02/11

Interesa kontrasto


Hodiaŭ mi promenadis, sub vintra ĉielo griza. Mi aŭskultadis tion, ian amuzan elektronikan muzikon. Kiam la disko finiĝis, la sekvanta aŭkultiĝis. Estis Mozart. Mi ŝatis ambaŭ muzikojn. Sed tio, kion mi plej ŝatis, estis la kontrasto. :)

Estonteco

Kelkaj homoj opinias ke estinteco estas la sola aĵo, kiun oni vere havas, do pri ĝi ĉiam parolas, kaj laŭ ĝi ĉiam agas. Sed, laŭ mi, ne estas tiel. Sur ĝi oni ne povas agi, ĉar kiam io iĝas estinta, ĝi porĉiame foriras el nia atingo. Plie,oni ne vere konas estintecon, ĉar memoro ne estas fidinda. Fakte, oni nur havas estontecon, ĉar sur ĝi oni ja povas efike agi, pere de la nepre efemera estanteco.

Certe, neniu povus nei, ke estonteco foje alportas malbonon, kaj pro tio kelkaj timas ĝin. Sed, sendube, ankaŭ bonon alportas ĝi. Per estanteco, ni havas la eblecon, influi tion, kio okazos. Tiel, oni povas klopodi por ke la estonta estanteco estu bona. Tamen, tio kio okazos ne nur dependas de niaj agoj, do ĝi estas necerta. Sed tiu necerto estas tio, kio igas la vivon interesa. Male, en tute certa mondo, oni estus kiel senvivaj globoj de bilardo.

Optimisme indas rigardi estontecon. Male, timo povus invadi onian vivon, kaj time oni ne povas vivi.

2007/01/20

Craiglisto

Kelkaj el miaj amikoj iam loĝis en Usono. Ili ĉiuj uzis Craigliston por aĉeti biciklojn, meblojn kaj aliajn utilajn aĵojn. En Eŭropo, male, ne ekzistas tia sukcesa ttt-ejo, tiel, ĉi tie interŝanĝo de uzataj aĵoj ne estas tiel efika kiel en Usono. Kial Eŭropo ne havas ian Craigliston? Ĉu pro lingva kaŭzo? Ĉu pro nia vidmaniero? Ĉu pro nia diserigo?

2007/01/16

Kion skribi?

Praktiki la lingvon estas mia celo ĉi vespere. Do mi skribas. Sed, pri kio skribi?

Mi lacas. Mi ĵus klopodis legi ion, sed mi ne vere sukcesis. Mi rigardas tra la fenestro, el mia lito. Mi rigardas la nigran riveron kaj la lumigitan ponton kiu ĝin transiras, sed neniun temon mi trovas ekstere. Mi bedaŭras.

Ni esperantistoj havas lingvon, komunan lingvon, sed lingvo ne sufiĉas por konversacii. Lingvo nur estas betono per kiu ni konstruas kaj komunikas ideojn. Tiel, esperanto, por vivi, bezonas konversaciojn, bezonas ion diritan.

Sed, kion diri? Pri kio skribi? Kion komuniki?

Miaj kutimaj temoj eble ne sufiĉe interesas al la esperantistaro. Ĉu mi skribu pri esperanto? Nu, mi ja skribas pri esperanto, kiel multaj esperantistoj kiuj uzas esperanton por paroli pri esperanto; ĉar esperanto estas tio, kion ĉiu esperantisto ŝatas. Tamen, estus pli bone se oni parolu pri io alia. Ĉu ne?

En renkontiĝo mi agrable konversaciis pri simplaj ĉiutagaj aferoj, trinkante teon en gufujo aŭ bieron en drinkejo. Sed, ĉu mi skribu ĉi tie pri mia vivo? Mi ne ŝatas tion; mi povus paroli pri ĝi, sed skribi? Ĉu mia eta vivo estas sufiĉe grava por skribi pri ĝi, kaj eĉ por ke iu ajn legu pri ĝi?

Do mi ĉesos. Serĉante temon, mi ja tro skribis. Sed ne gravas, mi nur volis uzi la lingvon, do la celon mi jam plenumis.

Bonan nokton, morgaŭ mi denove pensos pri kion skribi.

2007/01/06

Kiel fiŝoj en maro

Mi ĵus legis blogeron en kiu Sonja parolas pri tokipono kaj ĝia nuna disvastigo. Iam, Sonja kreis belan lingvon, kiu enhavas belan filozofion. Sonja diras ke ŝi nenion faris por ĝin disvastigi, tamen, la lingvo evoluas libere kaj disvastigas nature.

Tio bone montras unu el la belecojn de la reto, scioj povas disvastigi pli facile nun ol antaŭe. Se Sonjia kreintus tiun lingvon antaŭ cent jaroj eble neniu parolus ĝin nun. Hodiaŭ, kontraŭe, scioj evoluas en la reto sole, kiel fiŝo en la maro, kaj post cent jaroj, iu parolos ion similan al la nuna tokipono.

Kaj, ankaŭ tiu rakonto montras al ni alian gravan aferon. Malmateriaĵoj povas esti kreitaj de iu, sed neniu povas ilin posedi. Kiam mi aŭdas rakonton, mi povas rakonti ĝin denove, sed tiel, tio kion mi rakontos ne estos same ol tio kion mi aŭdis. Ankaŭ, du homoj neniam parolas la saman lingvon same, lingvoj reproduktas kaj evoluas en ĉiu buŝo. Denove, kiel fiŝoj, post ĉiu reprodukto, scioj iom kaj iel ŝanĝas.

Bedaŭrinde, en nia mondo, estas iuj kiuj ne komprenas tion, kaj opinias ke oni povas posedi ideojn, malmateriaĵojn, kaj leĝoj tiajn homojn protektas. Sed pri tio mi ne skribos hodiaŭ, estas tro longa, kompleksa kaj malkontentiganta afero.

Mi ŝatas belajn ĉapelojn!

Nu! Mi kontentas, ege kontentas.

Nuntempe, dank' al unikodo, skribi nian lingvon ĉapele, ne devus esti problemo. Tamen, ne ĉiu komputilo ankoraŭ bone subtenas unikodon kaj ne ĉiu esperantisto scias kiel skribi ĉapele pere de sia komputilo. Do, mi bedaŭras, multaj ankoraŭ skribas pere de la x-sistemo, kiu, laŭ mia vidpunkto (mi ne volas polemiki pri tio) estas malbela, kaj eĉ malfaciligas legadon.

Sed, iu lerta esperantisto, kaj, ŝajne, komputilisto, kreis programeron por Firefox, kiu nomiĝas ĉapelisto. La celo de tiu programo estas ĉapeligi la tekstojn skribitajn x-sisteme.

Bonege! Ĉar mi retmesaĝumas pere de ttt-ejo, mi ankaŭ povas ĉapeligi la retmesaĝojn sendatajn al retlistoj kaj, precize, estas en retmesaĝoj kie oni trovas la plimulton de tekstoj skribitaj x-sisteme.

Do, ekde nun, mi ne plu legos malbelajn x-sistemajn mesaĝojn.

2006/12/15

Leĝfarantoj aŭ historiistoj?

Ne antaŭlonge, la franca parlamento starigis leĝon pri la armena genocido, fare de turkoj. Iomete pli frue, tiu parlamento ankaŭ starigis leĝon pri la bona flanko de koloniismo. Nun, la hispana parlamento starigantas leĝon pri "historia memoro", rilate al la hispana civitana milito. Mi opinias ke estas indikiloj de ia malsano en nia demokratia sistemo ke parlamentanoj kredu ke sia rolo estas leĝfaradi pri ĉiu temo, inkluzive historiaj eventoj. Ne ĉio solviĝas pere de leĝo, ekzemple reamikiĝo post milito. Tiu reamikiĝo devas esti transversa, ne vertikala.

Bonan Zamenhofan tagon!!

:)

Freŝaj komentoj